Zoltán Pál Dienes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Pál Dienes
Persona informo
Naskonomo Dienes Zoltán Pál
Naskiĝo 11-an de septembro 1916 (1916-09-11)
en Budapeŝto,  Aŭstrio-Hungario
Morto 11-an de januaro 2014 (2014-01-11) (97-jaraĝa)
en Wolfville
Tombo Willow Bank Cemetery
Lingvoj anglahungaraitala
Ŝtataneco HungarioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)KanadoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Londono • Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Dartington Hall School • Universitato de Londono
Familio
Patro Pál Dienes
Patrino Valéria Dienes
Frat(in)o Gedeon Dienes
Infano Zoltan Dienes
Okupo
Okupo matematikisto • psikologo • poeto
Verkoj Base ten blocks
TTT
Retejo http://www.zoltandienes.com/
vdr

Zoltán Pál Dienes [dieneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dienes Zoltán Pál estis hungardevena kanada matematikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Pál Dienes, lia patrino Valéria Dienes. Pedagogiaj ideoj de Dienes estis popularaj en pluraj landoj. Li estis mondfama teoriulo kaj senlaca terapiisto de la "nova matematiko": aliro al matematiko helpe de ludoj, kantoj kaj dancoj.

Zoltán Pál Dienes[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1916 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de januaro 2014 en Wolfville (Nov-Skotio, Kanado).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Pál Dienes komence lernis en sia naskiĝurbo, sed li jam maturiĝis en Darlington en 1934, poste li akiris diplomon en Universitato de Londono, li samloke doktoriĝis en 1939. Post siaj studoj li instruis en pluraj britaj urboj, ofte en universitatoj. En 1950 li ne nur instruis, sed ankaŭ studis psikologion en Leicester, poste li skizis lian novan metodon pri la instruado. Ekde 1961 li instruis laŭvice en Adelajdo, Universitato Harvard, Ĝenevo, ekde 1966 en Ŝerbruko (Kebekio), kie li estis institutestro ĝis 1978. Li vivis en Italio inter 1978-1980, dum li kreis sistemon de la itala matematika instruado. Ĝis la emeritiĝo li instruis en Britio, poste en Kanado. Lia plej konata ludilo estis "Dienes-kuboj". Li edziĝis en 1938, 5 gefiloj naskiĝis, fine li vidviĝis en 2006.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Constructivist Foundation of Mathematics According to Borel and Brouwer (disertaĵo, 1939)
  • Építsük fel a matematikát! (1999)
  • Játék az életem – egy matematikus mágus visszaemlékezései (memuaro, 2000, 2001)
  • Calls from the Past (poemoj, 2003)
  • I Will Tell You Algebra Stories You've Never Heard Before (2003)
  • Memoirs of a Maverick Mathematician (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]