Zygmunt Szendzielarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zygmunt Szendzielarz

Zygmunt Edward Szendzielarz, pseŭdonomo "Łupaszka" (naskiĝis la 12-an de marto 1910 en Stryj, nun en Lviva provinco, murdita la 8-an de februaro 1951 en varsovia malliberejo) – majoro de pola kavalerio kaj de Pola Enlanda Armeo. Dufoja kavaliro de la Ordeno Virtuti Militari.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Pro partopreno en la septembra kampanjo de 1939 estis distingita per la Kruco Virtuti Militari de la 5-a klaso.

Januare 1944 leŭtenanto Szendzielarz estis distingita de regiona komendanto kolonelo Aleksander Krzyżanowski, pseŭdonomo "Lupo", per la Batal-Kruco .

La 25-an de junio 1988 la prezidento de Pollando en ekzilo Ryszard Kaczorowski pro eksterordinaraj faroj dum la dua mondmilito atribuis al li la Oran Krucon de la Ordeno Virtuti Militari.

La 9-an de novembro 2007 estis distingita de la prezidento de Pollando Lech Kaczyński per la Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta pro eminentaj meritoj por sendependeco de Pollando.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]