Zygmunt Szendzielarz
Zygmunt Szendzielarz | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Łupaszka • Łupaszko • Łopaszko |
Naskiĝo | 12-an de marto 1910 en Strij, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 8-an de februaro 1951 (40-jaraĝa) en Varsovio |
Mortokialo | Mortopafo |
Tombo | Armea Tombejo Powązki |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Edz(in)o | Hanka Szendzielarz (en) (1939–) |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Zygmunt Edward Szendzielarz, pseŭdonomo "Łupaszka" (naskiĝis la 12-an de marto 1910 en Stryj, nun en Lviva provinco, murdita la 8-an de februaro 1951 en varsovia malliberejo) – majoro de pola kavalerio kaj de Pola Enlanda Armeo. Dufoja kavaliro de la Ordeno Virtuti Militari.
Serĉado de la tombo, elterigo kaj identigo
[redakti | redakti fonton]Daŭranta dekkelkajn jarojn serĉado de ripozloko de la viktimo de komunista krimo sukcesis. Printempe 2013 Instituto pri Nacia Memoro trovis kaj anoncis en Varsovio nomojn de pluraj viktimoj de la postmilita komunista teroro, kies postrestaĵojn oni lastatempe malkovris. Interalie oni elterigis kaj identigis Hieronim Dekutowski, Zygmunt Szendzielarz kaj aliajn Anatemitajn Soldatojn. Ili troviĝis en Apudtombeja Łączka (herbejo) en Varsovia kvartalo Powązki. Specialistoj de Pomeria Medicina Universitato ilin identigis kadre de Pola Genetika Bazo de la Viktimoj de Totalismoj kaj informis dum gazetara konferenco la 22-an de aŭgusto 2013. Lia entombigo okazis la 24-an de aprilo 2016 en la Tombejo Powązki en Varsovio.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]Pro partopreno en la septembra kampanjo de 1939 estis distingita per la Kruco Virtuti Militari de la 5-a klaso.
Januare 1944 leŭtenanto Szendzielarz estis distingita de regiona komandanto kolonelo Aleksander Krzyżanowski, pseŭdonomo "Lupo", per la Batal-Kruco.
La 25-an de junio 1988 la Prezidento de Pollando en ekzilo Ryszard Kaczorowski pro eksterordinaraj faroj dum la Dua Mondmilito atribuis al li la Oran Krucon de la Ordeno Virtuti Militari.
La 9-an de novembro 2007 estis distingita de la prezidento de Pollando Lech Kaczyński per la Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta pro eminentaj meritoj por sendependeco de Pollando.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- P. Kozłowski: Jeden z wyklętych. Zygmunt Szendzielarz "Łupaszka" (Unu de anatemitoj. Zygmunt Szendzielarz "Łupaszka") , Warszawa 2004, ISBN 83-7399-186-7
- Dariusz Fikus: Pseudonim "Łupaszka" : z dziejów V Wileńskiej Brygady Śmierci i Mobilizacyjnego Ośrodka Wileńskiego Okręgu AK (Pseŭdonomo "Łupaszka". El historio de la 5-a Vilna Morto-Brigado kaj de Mobiliza Vilna Centro de la Enlanda Armeo), Warszawa : "Most", 1989
- BRYGADY "ŁUPASZKI" i "MŁOTA" Arkivigite je 2012-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- V i VI Brygada Wileńska AK 1944-1952 Arkivigite je 2008-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Dokumenta pola filmo, TVP programo 2, Warszawa 2000; kolora, parto 1 = 50 minutoj, parto 2 = 45 minutoj. Scenaro kaj reĝisorado Mariusz Pietrowski.(http://www.filmpolski.pl/fp/index.php/4215945)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Operaco "Tempesto"
- Paweł Jasienica - lia adjutanto
- Danuta Siedzikówna - sanitariistino de lia taĉmento, justice murdita en la aĝo de 17 jaroj
- Mieczysław Widaj, stalinista juĝisto