Pavel Morozov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Morozov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1918 (1918-11-14)
en Gerasimovka
Morto 3-an de septembro 1932 (1932-09-03) (13-jaraĝa)
en Gerasimovka
Mortokialo pikado
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
vdr

Pavel Trofimoviĉ MOROZOV (naskiĝis la 14-an de novembro 1918, vilaĝo Gerasimovko, Koŝukska vilaĝaro, Turinska distrikto, Tobolska gubernio, Rusio — mortis la 3-an de septembro 1932, vilaĝo Gerasimovko, Tavda distrikto, Urala provinco, RSFSR, Sovetunio), pli konata kiel PavlikPavka, estis sovetia knabo, murdita de siaj avo kaj onklo pro atesto en juĝejo kontraŭ sia patro, estro de vilaĝara konsilio, eldoninta kontraŭ pago falsajn dokumentojn. Li estis glorata de sovetia propagando kiel junpioniro-heroo, por kiu la vero estis pli grava ol la familiaj ligoj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Morozov-familio venis al Turinska distrikto de Tobolska gubernio en 1910 el Vitebska gubernio kiel agrikulturaj migrantoj kadre de la Agrara reformo de Stolipin. Gerasimovko estis unu el vilaĝoj, kreitaj por tiaj migrantoj en arbaraj kaj marĉaj areoj, ĉar pli bonaj areoj laŭlonge de riveroj estis jam okupitaj[1].

En 1923 en la vilaĝo estis kreita vilaĝa konsilio, kies prezidanto iĝis Trofim Morozov, patro de Pavel. Oni establis lernejon kaj junpioniran organizaĵon[2].

Bando de la Purtov-fratoj[redakti | redakti fonton]

Monumento sur loko kie staris la domo de Morozov-familio. Gerasimovka, 2019.

En tiu areo agadis bando de la fratoj Purtov. Lokanoj atestis ke la fratoj ne ŝatis nek sciis labori. En 1919 pli aĝaj fratoj Osip, Miĥail kaj Grigorij estis mobilizitaj al Kolĉak-armeo, sed apud Jalutorovsko kapitulacis al ruĝarmeanoj kaj estis soldatigitaj en la 185-a bataliono de eksteretata gardistaro ({{lang-ru|ВОХР|t=VOĤR) en Tjumeno. Post tri tagoj ili dizertis kaj sin kaŝis en arbaro apud sia denaska vilaĝo Troŝkovo (Jelana vilaĝaro, Tjumena distrikto). En 1921 ili partoprenis la Okcidentsiberian kamparanan ribelon, sed post ĝia subpreemo revenis al la arbaro kaj sin vivtenis per rabado[2].

La 10-an de marto 1921 sep lokaj komunistoj eltrovis ilian dometon en arbaro inter vilaĝoj Troŝkovo kaj Osinovko. La banditoj kapitulacis kaj estis transportitaj al vilaĝo Jelan. Lokanoj memorigis en notico, adresita al la sekurecservo Ĉeka, ke la Purtov-fratoj partoprenis dum la ribelo pafmortigon de 12 komunistoj kaj petis verdikti por ili mortopunon por definitive revenigi pacon al Jelana vilaĝaro. Sed la kolegio de la Tjumena Gubernia ĈK, konsiderinte ke "la akuzitoj laŭ sia socia statuso kaj sekve de sia malklereco ne estas klasaj malamikoj de la Sovetia potenco" anstataŭigis mortopunon per 5-jara malliberigo, aplikinte al ili amnestion. En marto 1923 la fratoj petis antaŭtempan liberigon, referencante al granda aĝo de sia patro (kiu efektive havis malpli ol 50 jarojn) kaj estis liberigitaj. Hejme ili revenis al rabado[2].

Kiam komenciĝis kolektivigo, la Purtov-fratoj aktive kontraŭbatalis ĝin, atakante aktivulojn, rabante kolĥozajn posedaĵojn ktp. Al ilia bando aliĝis fuĝintaj ekzilitoj, krimuloj ktp. En la unua duono de 1932 en Tavda distrikto estis murditaj 20 aktivuloj. Ili planis aranĝi ribelon, ekstermi lokajn kolĥozojn, okupi vilaĝojn, ataki distriktan centron — vilaĝon Tavdinskoje kaj poste marŝi al Turinsko kaj Tjumeno[3].

Por likvidi la bandon estis sendita speciala grupo subestre de Krilov, antaŭe batalinta kontraŭ banditoj kaj gerilanoj en Stavropola provinco[3]. Oni provis enigi agentojn en la bandon, sed ĉiuj provoj fiaskis. Komenciĝis kompleksa laboro kun lokaj kamparanoj, kiuj ricevadis rekompensojn de damaĝoj, faritaj de la banditoj, kaj denuncis ilin. Urala Provinca Juĝejo aranĝis surloke kunsidon subestre de S. G. Ĉudnovskij, kiu verdiktis elpeli el la distrikto ilian patron, liajn pli junajn filojn Pjotr kaj Pavel, filinon Anna, kaj edzinojn de Osip kaj Grigorij. La bando perdis grandan parton de sia proviza ĉeno kaj penis sin kaŝi en arbaro inter vilaĝoj Vasjukovo, Granda Gorodiŝĉe, Malgranda Gorodiŝĉe, Tonkaja Griva kaj Gerasimovko[4].

Juĝo de Trofim Morozov kaj murdo[redakti | redakti fonton]

Lernejo de Pavel Morozov. Gerasimovka, 2019.

Multaj kaptitaj fuĝintoj agnoskis ke ili aĉetadis dokumentojn kun falsaj nomoj kaj malriĉula socia statuso en vilaĝaj konsilioj, inkluzive en Gerasimovko, kie la konsilion prezidis Trofim Morozov, patro de Pavel. La 20-an de februaro 1932 triopo ĉe plenrajta reprezentejo de OGPU en Uralo konstatis ke Trofim Morozov "okupiĝis pri kreado de falsaj dokumentoj, per kiuj li provizis membrojn de kontraŭrevolucia grupo kaj personojn, sin kaŝantajn de reprezalioj de la Sovetia potenco" kaj verdiktis por li 10 jarojn en puntendaro. Li estis sendita al konstruado de la Blankmara-Balta kanalo kaj mortis tie[5].

Same kiel multaj aliaj vilaĝaj konsiliestroj, Trofim Morozov estis senalfabeta, do la paperojn por li skribis iliaj filoj-lernejanoj. Pridemandta dum la enketado Pavel konfirmis la enhavon de la dokumentoj, kiujn li skribis. Tio kolerigis lian 76-jaran avon Sergej, patron de Trofim, kaj la 19-jaran onklon Danil. La 3-an de septembro 1932 ili embuskis la 14-jaran Pavel kaj lian 9-jaran fraton Fjodor kaj ponardis la knabojn.

La enketistoj priskribis la trovitajn korpojn[5]:

Citaĵo
 Павел лежал в восточную сторону, на голову был надет мешок, в левой руке между указательного и среднего пальцев разрезана мякоть и нанесен смертельный удар ножом в брюхо, в правую паховицу, куда вышли кишки. Второй удар нанесен ножом в грудь около сердца, под которым находились рассыпанные ягоды клюквы […] Второй труп — Федора — на расстоянии от Павла 15 метров. Нанесен удар в висок палкой, а правая щека в запекшейся крови […].   Pavel kuŝis direkte al oriento, sur la kapon estis metita sako, ĉe la maldekstra mano inter la montra kaj meza fingroj estis tranĉita la karno kaj farita mortobato per tranĉilo je la ventro, en la dekstra ingveno, kien eliris intestoj. La dua bato estis farita per tranĉilo je la brusto apud la koro, sub kiu troviĝis disŝutitaj beroj de oksikoko […] La dua kadavro — de Fjodor — estis je 15-metra distanco de Pavel. Estis farita bato ĉe la tempio per bastono, kaj la dekstra vango estis je koaguliĝinta sango […]. 
— Enketa protokolo

Dum la enketado oni trovis ke ilia avino Aksinja lavis per lesivo vestojn de la murdistoj por forigi la sangon. Estis trovita sangomakulita tranĉilo. Estis arestitaj geavoj Sergej kaj Aksinja, duagrada onklo Danil, bofiloj Silin kaj Kulukanov[5]. Silin poste estis liberigita pro manko de pruvoj, la aliaj estis juĝitaj en klubo de Stalin en vilaĝo Tavdinskoje. En la ejo oni pendigis portreton de Pavel fare de loka pentristo, al kiu la knabon priskribis la patrino kaj frato Aleksej. Fotoj mankis, ĉar en la distrikto mankis fotiloj kaj fotistoj[6].

La fino de la Purtov-bando[redakti | redakti fonton]

Post tio la plenrajta reprezentanto de OGPU en Uralo Reŝetov ricevis ordonon likvidi la bandon. La banditoj, persekutataj de la Krilov-grupo, estis retiriĝantaj al Lajmin-marĉoj (ruse Лайминские топи, Lajminskije topi). Dufoje la OGPU-anoj blokis ilin, dum interpafado pereis fratoj Osip kaj Miĥail. En septembro 1933 en arbaro, 1,5 km for de Suĥarev-domaro estis kaptita ilia kompliculo Suĥarev, kiu venigis la OGPU-anojn al marĉo kie inter altaj sciproj sin kaŝis la banditoj. Oni enmanigis al li Nagan-pistolon kaj ordonis kaze de interpafado vundi Grigorij Purtov. Li rampis al la marĉo, ektimiĝintaj banditoj post vidi lin trankviliĝis, li proksimiĝis kaj pafvundis Grigorij, kiu saltis sur ĉevalon, prenis sian koramikinon Anna kaj provis fuĝi, sed estis mortigita per fusila kaj mitrala pafado. Pavel kaj kelkaj aliaj banditoj sukcesis fuĝi, la aliaj kaitulacis. En oktobro 1933 prezidanto de OGPU Genriĥ Jagoda premiis Reŝetov, Stirnja, Krilov kaj aliajn partoprenintojn de la operaco per horloĝoj kun surskribo "pro senkompata lukto kontraŭ banditismo". En 1937 ili ĉiuj estis arestitaj kaj mortpafitaj[7].

Memoro[redakti | redakti fonton]

Tombo de Pavel kaj Fjodor Morozov. Gerasimovka, 2019.

La fratoj Pavel kaj Fjodor estis sepultitaj rande de Gerasimovko, poste oni translokis la tombon al la lernejo kaj sidejo de la kolĥozo de Pavlik Morozov[8].

Korespondanto de ĵurnalo "Kolĥozaj Buboj" (ruse Колхозные ребята, Kolĥoznije rebjata)) Vitalij Gubarev kun aprobo de sekretario de la Urala Provinca Partia Komitato Ivan Kabakov sendis telegramon al ĵurnalo "Junpionira Vero" (ruse Пионерская правда) kun rakonto pri la murdo. Poste li aperigis artikolon "Unu el dek unu" (ruse Один из одиннадцати) kies titolo aludis 11 junpionirojn de la vilaĝo. Sekvis novelo "Filo. Pri la glora junpioniro Pavlik Morozov" (ruse Сын. О славном пионере Павлике Морозове), poste teatraĵo[9]. Poste li verkis libron “Pavlik Morozov”, pro kio li estis premiita je la ordeno Signo de Honoro kaj nomumita redaktoro de la ĵurnalo “Junpionira Vero”.

Verkisto Arkadij Gajdar verkis "Fabelon pri Knabeto-Kibalĉeto" (ruse Сказка о Мальчише-Кибальчише).

En septembro 1932 sekretario de la Urala Provinca Partia Komitato Ivan Kabakov rakontis pri Pavel Morozov al Stalin kaj oni decidis promocii tiun ĉi historion[10].

En la Unua Kunveno de la Sovetiaj Verkistoj en 1934 Maksim Gorkij diris ke Pavel Morozov estas imitinda literatura rolulo. En la artikolo "Antaŭen kaj supren, komsomolanoj!" (ruse Вперёд и выше, комсомолия!) li skribis: "La memoro pri li ne malaperu. Tiu ĉi eta heroo meritas monumenton kaj mi estas certa ke la monumento estos starigita" (ruse Память о нем не должна исчезнуть. Этот маленький герой заслужил монумента, и я уверен, что монумент будет поставлен)[10].

La 28-an de junio 1932 aperis ordono de la Politburoo de la Centra Komitato de VKP(b) "Pri monumento al Pavlik Morozov" kiu tekstis: "Starigi la monumenton al Pavlik Morozov apud la Aleksandra ĝardeno ĉe malsuprenvojo al la Ruĝa placo laŭ Zabelin-veturejo". Similaj monumentoj aperis en multaj lokoj tra Sovetunio. Strato Vodoprovodnaja en Tjumeno estis alinomita al strato de Pavlik Morozov. Pavel estis registrita kiel N 1 en la Honora Libro de la Tutlanda Junpionira Organizaĵo. Aperis libroj, kantoj, opero. Kinoreĝisoro Sergej Eisenstein estis verkanta scenaron de filmo pri li, kie Pavel estis prezentota kiel fervorulo[10]:

Poŝtmarko pri monumento de Pavel Morozov en Moskvo, 1950.
Citaĵo
 Павлик не щадит никого […] Попался отец — Павлик выдал его. Попался дед — Павлик выдал его. Укрыл кулак Шатраков оружие — Павлик разоблачил его. Спекулировал Силин — Павлик вывел его на чистую воду. Павлика вырастила и воспитала пионерская организация. Как высказался товарищ Сталин: «Из него рос недюжинный большевик».   Pavlik kompatas neniun […] Fuŝis la patro — Pavlik denuncis lin. Fuŝis la avo — Pavlik denuncis lin. Kaŝis kulako Ŝatrakov armilojn — Pavlik senvualigis lin. Spekulaciis Silin — Pavlik senmaskigis lin. Pavlik estis vartita kaj edukita de la junpionira organizaĵo. Kiel sin esprimis kamarado Stalin: "Li estis formiĝonta elstara bolŝevisto". 

Lia historio aperis en infanlibroj, kantoj, ludoj, simfonia poemo, opero kaj ses biografioj. Krome ĝi inspiris filmojn el kiuj plej famas Beĵina herbejo de Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn.

En la Tjumena Drama Teatro reĝisoro Vladimir Istomin-Kostrovskij, post viziti Gerasimovkon, verkis teatraĵon "Pavĉjo Morozov", kies dua ĉefrolulo estis Aleksej Morozov, frato de Pavel, transpreninta lian sindediĉan servadon al la patrujo kiel junpioniro. La spektaklo estis tre populara[11].

En la vilaĝo estis konstruita kopio de la domo de la Morozov-familio, en kiu malfermiĝis muzeo. En la lernejo estis konservita lernotablo de Pavel, antaŭ la lernejo estis starigita lia bronza statuo kaj la 30-an de decembro 1940 lokanoj konfirmis ke ĝi havas "kompletan similecon al Paŝa Morozov"[12]. Lokaj junpioniroj perlaboris monon, je kiu estis aĉetita buso, kiun oni nomis "Pavlik Morozov" — ĝi estis uzata por venigi turistojn al la vilaĝo. Loka kolĥozo estis nomita omaĝe al Pavel Morozov. La tombo de la fratoj, situanta 1,5 km for de la vilaĝo, estis regule vizitata[13]. Honora Libro de la vilaĝo komenciĝis je Pavel Morozov[14].

En 1957 apud Tjumeno estis fondita junpionira tendaro de Pavlik Morozov. En 1993 ĝi estis alinomita je "Skarlataj Veloj" (ruse Алые паруса, Alije parusa). Tie staris lia gipsa monumento. Printempe 1995 la tendaron vizitis delegacio de provinca registaro kaj interalie rimarkigis ke la statuo de la junpioniro estas jam neaktuala, do forigenda. Sekvan tagon la direktoro venigis traktoron, kiu fortiris la statuon de sur la soklo kaj dronigis ĝin en la apuda rivero Piŝmo. Post unu jaro fiŝkaptistoj ekvidis subakve blankan figuron, ektimis ke tio estas droninta knabo kaj vokis milicon, kiu elakvigis ĝin. Iun tempon la statuo kuŝis en la tendaro kaj en 2001 estis enterigita[15].

Renkontiĝo de junpionirinoj kun patrino de Pavel Morozov. Arteko, 1953.

Komence de la 1990-aj jaroj el parko de Pavlik Morozov en Jekaterinburgo malaperis portreto de Pavel, poste ankaŭ lia monumento[13].

En majo 1997 aperis ukazo de la prezidanto pri ekskludo de la loko de la pereo de Pavel Morozov el listo de monumentoj de federacia signifo[13].

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Catriona Kelly: Comrade Pavlik: The Rise and Fall of a Soviet Boy Hero
  • Yuri Druzhnikov: Юрий Дружников, Доносчик 001, или Вознесение Павлика Морозова

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 93. ISBN = 9785904271152.
  2. 2,0 2,1 2,2 Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 94. ISBN = 9785904271152.
  3. 3,0 3,1 Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 95. ISBN = 9785904271152.
  4. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 96. ISBN = 9785904271152.
  5. 5,0 5,1 5,2 Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 97. ISBN = 9785904271152.
  6. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 98. ISBN = 9785904271152.
  7. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 98–99. ISBN = 9785904271152.
  8. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 99. ISBN = 9785904271152.
  9. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 91–92. ISBN = 9785904271152.
  10. 10,0 10,1 10,2 Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 91. ISBN = 9785904271152.
  11. Stanislavo Belov (2023-01-24) Mia vivo pasis en teatro: rememoroj de siberia aktorino (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2024-04-12. Alirita 2024-04-12.
  12. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 88, 99. ISBN = 9785904271152.
  13. 13,0 13,1 13,2 Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 87. ISBN = 9785904271152.
  14. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 88. ISBN = 9785904271152.
  15. Петрушин, А. А.. (2014) Тюмень без секретов: историко-краеведческое издание (ruse), p. 89–90. ISBN = 9785904271152.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]