Koizumi Ĝuniĉiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koizumi Ĝuniĉiro
Persona informo
小泉純一郎
Naskiĝo 8-an de januaro 1942 (1942-01-08) (82-jaraĝa)
en Jokosuka
Lingvoj japanaangla vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de KeioUniversitato-Kolegio de Londono • Kanagawa Prefectural Yokosuka High School • Yokosuka City Umahori Junior High School • Yokosuka City Yamazaki Elementary School vd
Partio Liberal-Demokrata Partio vd
Familio
Patro Jun'ya Koizumi vd
Patrino Yoshie Koizumi vd
Infanoj Kotaro Koizumi • Shinjirō Koizumi vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KOIZUMI Ĝuniĉiro (Hepburne Jun'ichirō Koizumi), (Japane: 小泉 純一郎 [ko-izumi ĵun-iĉi-rō]; Esperante: KOIZUMI Ĝun'iĉirō; Kunrei: KOIZUMI Zyun'itirō), (8-a de januaro, 1942) estas japana politikisto, kaj estis la 87a kaj 88a ĉefministro de Japanio. Li naskiĝis en la prefektujo Kanagaŭa, en urbo Jokosuka. Lia avo KOIZUMI Matajirō kaj lia patro KOIZUMI Jun'ya estis parlamentanoj. Jun'ya estis ĝenerala direktoro de Memdefenda ministrejo. Li studis ĉe Yokosuka altlernejo, kaj studis ekonomion ĉe Keio Universitato. Li nelonge estis ĉe Universitato de Londono ĝis kiam lia patro mortis en decembro 1969.

Post kiam li malplenumis esti elektata, li laboris kiel sekretario de Fukuda Takeo. Kaj li deputitiĝis de la 11-a elektodistrikto de Kanagawa prefektujo en decembro 1972. Li estis membro de la Liberala Demokrata Partio(LDP) kaj aldoniĝis al Fukuda koterio (Li poste transkoteriiĝis, Fukuda koterio >> Abe >> Mitsuzuka >> Mori >> nekoterie). Li estis reelektata dekfoje.

1978 li edziĝis al Miyamoto Kayoko.1983 li eksedziĝis, nun estas senedzeco.

Li estis investata al Ministro de Hospitalo kaj Bonfaro sub la ministraro de Takeshita Noboru(1988 - 1989),UNO Sosuke(1989), kaj al Ministro de Poŝto kaj Telekomunikado sub la ministraro de Miyazawa Kiichi (1992 - 1993), kaj reinvestata al Ministro de Hospitalo kaj Bonfaro sub la ministraro de Hashimoto Ryutaro(1996 - 1998).

Li konkurencis por la prezidanteco de LDP en septembro 1995 kaj julio 1999, sed malvenkis kontraŭ Hashimoto Ryutaro kaj Obuchi Keizo. En aprilo 2000, Mori Yoshiro anstataŭiĝis al Obuchi, sed li ofte fiaskis ĉe siaj paroladoj. 24-a de aprilo 2001, Koizumi venkis elekton por la prezidenteco de LDP, 26-a de aprilo 2001 li estis elektita al 87-a Ĉefministro.

13-a de aŭgusto 2001, Li vizitis al Yasukuni-Sanktejo. Lia vizito estis riproĉegata kaj protestegata de ĉefe Ĉinio kaj Norda kaj Suda Koreio, kaj japana kontraŭmilitistaro kaj maldekstrularo. Poste Koizumi revizitis tien ĉiujare po 1 fojo, (21-a de aprilo 2002,14-a de januaro 2003 kaj 1-a de januaro 2004).

17-a de septembro 2002, Koizumi vizitis Nordan Koreion por konferenco kun Kim Jong-il. KIM Jong-il konfesis, ke spionoj de Norda Koreio forkaptis japanajn civilulojn, kaj Koizumi kaj Kim Jong-il subskribis Deklaro de Pjongjango inter Japanio kaj Demokratia Popola Respubliko de Koreio. Je 15-a de oktobro, 5 forkaptitoj revenis en Japanion.

Januaro 2004, Koizumi decidis sendi membrojn de Japana Memdefenda Trupo al Irako, en Samawah.

Je la 26-a de septembro 2006, li ĉesis esti ĉefministro. Lia posteulo estis Abe Shinzo.

Antaŭe:Listo de Ĉefministroj de JapanioPoste:
Mori Yoshiro26-a de aprilo 2001 - 22-a de septembro 2006Shinzo Abe