Masserberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masserberg
Blazono
Masserberg (Germanio)
Masserberg (Germanio)
DEC

Map

climatic health resort • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036870
Poŝtkodo 98666
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069061
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Friedel Hablitzel
Adreso de la administrejo Hauptstraße 37
Demografio
Loĝantaro 2103 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 31′ N, 10° 58′ O (mapo)50.5210.969722222222Koordinatoj: 50° 31′ N, 10° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 780 m
Areo 36,08 km²
Oficiala retejo https://masserberg.de/
vdr

Masserberg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2103 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la orienta parto de la Turingia Ardeza Montaro ĉe la sudeosten antaŭenigita lango de Turingia Arbaro. Rekte sude de la komunumo kondukas la aventurpado Rennsteig tra la 841.5 metrojn alta monto Eselsberg kun la belvidejo Rennsteigwarte. Ĉiuj aliaj komunumkvartloj troviĝas sude de Rennsteig kaj sekvas krom Schnett la fluon de Biber, kies fonto estas ĉe la trapasejo inter Eselsberg kaj Fehrenberg.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Eroj de la komunumoj

Ĉiuj kvartaloj troviĝas en alteco:

  • Masserberg je 740–803 metroj norde de Eselsberg
  • Fehrenbach je 600–630 metroj je la supra fluo de Biber
  • Heubach je 550–700 metroj je la meza fluo de Biber ĝis la sudeosta deklivo de Simmersberg-monto
  • Schnett je 680–720 metroj ĉe la suda deklivo de Simmersberg-monto
  • Einsiedel je 530–550 metroj je la meza fluo de Biber

Ene de Fehrenbach estas la fonto de Werra kiel ankaŭ la rokoza kaj ravige bela areo Fehrenbacher Schweiz. Apud Schnett estas la belvedera monto Simmersberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo
Montokirko evangelia
Sceno el Masserberg
Ĉirkaŭaĵoj

Masserberg fondiĝis je la fino de la 17-a jarcento; sekve temas pri unu el la plej junaj setlejoj de la Rennsteig-teritorio.

Setlejo de arbarlaboristoj[redakti | redakti fonton]

Ekde mezepoko la grafoj de Schwarzburg posedis la ĉasadrajton, do ili starigis en 1665 ĉe Rehberg novan ĉasdomon. Ĝi venditis en 1692 al sinjoro Hans Glaser el Lauscha. Lukrema karbonisto el Wildenspring garantiis al si en la najbara forstista komunumo Breiter Born la rajton konstrui tranoktejon kaj restoracion kion li komencis en printempo 1686. Pluraj arbarlaboristoj favoraj helpis lin kaj sekve gajnis la loĝadrajton tiean. La sekvintajn jarojn estiĝis pliaj domoj kaj Glaser ade liveris ĉiujn necesajn ĉiutagajn varojn al la nova enloĝantaro. Ĉio estas kontrakte klare reguligita kun la grafa administrado por ne malfermi kaŝan loĝadon de kontrabandistoj. Dume Masserberg apartenis ĝis 1918 al la Duklando Schwarzburg-Sondershausen aliaj kvartaloj apartenis al la Duklando Saksio-Meiningen kun Rennsteig landlimiganta. Tia situacio restis ĝis post la fondiĝo de Turingio (1920): Masserberg apartenis al la Distrikto Arnstadt, la aliaj partoj al la Distrikto Hildburghausen.

Ekde 1688 la eta setlejo nomita Uffn Maßerberge pligrandiĝis kaj oni ekrajtis okazigi bazartagojn. Tio plifavoris la komunumon kontraŭ aliaj similaj arbaristaj setlejoj kaj helpis kreskigi la loĝantaron. Kiam en 1744 la restoracio florinta Zum Alten Frosch brulkonsumiĝis, tuj venis novaj interesitoj por konstrui samloke pli grandan gastejon. En 1746 malfermitis la gastejo Zur goldenen Gabel. Por sekurigi edifan servon al la homoj konstruitis dum kvin jaroj la en 1758 konsekrita protestantisma kirko estante filia je la preĝejo en Katzhütte-Oelze. Moderna forstistejo starigita en 1758 kontrolis la agadon de karbonistoj, lignodehakistoj, rezinistoj kaj vitroblovistoj. Aliaj ŝatataj metioj estis la skatolfaristoj, de bovinpaŝtistoj, forĝistoj kaj muristoj. En 1832 vivis jam 270 homoj en 43 domoj. Fajrego de 1856 povus estingi la tutan vilaĝon sed feliĉe tuŝitis tiam nur tri el 62 konstruaĵoj. Tifo-epidemio plagis surloke kaj el 125 malsanuloj mortis 23. En 1880 dua fajrego detruis 13 domojn kaj la kirkon; verŝajnis bruligo intencita kiel kaŭzo. La nova kirko konsekritis jam en oktobro 1883.

Komenciĝo de turismaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1897 la higienaj cirkonstancoj pliboniĝis per konstruo de akvoproviztubaro. La moderna gastejo Zum Rennsteig samjare malfermitis kaj Masserberg sekve iĝis etapcelo ŝatata de Rennsteig-midrademuloj. Kun helpo de la societo Thüringerwald-Verein starigitis proksime de la vilaĝocentro belvida turo ekfunkciante en 1899. El diversaj lokoj instalitis migradvojetoj al Masserberg kaj estiĝis ankaŭ multaj kabanoj. En 1906 malfermis Heinrich Zitzmann la unuan kuracejon. Aldonitis diversaj pensionoj (Haus Waldeck, Hertha, Köhler, Emerling, ...), kafejoj, Hotelo Waldfrieden kaj hospico. La plej efika impulso por turisma antaŭenigo estis tamen la konstruo de fervojlinio inter Rottenbach kaj Katzhütte kiel ankaŭ de la linio inter Eisenach kaj Lichtenfels. Ĝis 1918 la vilaĝo apartenis al la Duklando Schwarzburg-Sondershausen. Samtempe kiel je Oberhof venis vintra turismo al Masserberg. Nun povis oni ankaŭ dum la malfacilaj vintraj monatoj perlabori la vivon gastigante homojn kaj kuirante por fremduloj. En 1924 la unua skisaltejo muntititis tie. En 1921 nepris konstrui novan belvidturon (ĝi nomiĝis Karl-Marien-Turm) ĉar la antaŭula turo evidentiĝis tro kaduka.

Masserberg iĝas oficiala aera kuracloko[redakti | redakti fonton]

Pro la industriigo inter la 1870-aj kaj la 1930-aj jaroj la bezono je kuraclokoj en Germanujo tre kreskis. En Masserberg kun arbara ĉirkaŭaĵo kaj pura aero ĉiuj faktoroj plejbonis. Sekve la sanasekurkompanio AOK Gehren jesis kaj instigis starigon de sanulejo en la jaro 1929. Kuracparko kaj kuracejo modernaj kompletigis la komplekson. Jam en 1924 la vilaĝo profitis de provizado elektrika kaj venis tiuloken ankaŭ la unua benzinstacio.

Dua mondmilito kaj GDR-diktaturo[redakti | redakti fonton]

Dum la reĝimo nacisocialisma mortis la vitroblovisto kaj komunista deputito Edmund Heinz; la vilaĝo iĝis centro por el Rejnlando venintaj familioj. En la vitrofabriko Marienhütte kaj en la forstado devis punlabori pli ol 50 homoj el Orienta Eŭropo. Liberigo estis en la 10.4.1945 fare de la usona armeo; la responsa komandanto germane senbatale kapitulaciis.

Vintra feriado en Masserberg kun neĝogarantio

Post la dispartiĝo de GDR en diversajn disktriktojn Masserberg ekapartenis al la Subdistrikto Hildburghausen ene de la Distrikto Suhl kio daŭris ĝis 1990. En 1949 ĉefkuracisto Georg Lenz de la oftalmologia kliniko de Jena aranĝis filion en Masserberg. La feriadservo de la ŝtata sindikato FDGB igis Masserberg centron ferian por laboristoj el la tuta respubliko. Ĉiujare bonvenis ĉirkaŭ 15.000 gastoj. En 1954 nove konstruitis belvedero kiu ricevis la nomon Rennsteigwarte. Ĝian inaŭguron oni festis ĉiujare per speciala tura festo. En 1964 kaj 1969 faritis nova skisaltejo kaj sportejo krome estiĝis novaj alpinskivegoj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En la 1.4.1997 kunfandiĝis la ĝistiam memstaraj komunumoj Fehrenbach, Heubach, Masserberg kaj Schnett. Einsiedel jam en 1974 estis iĝinta parto de Heubach.[1] Je la fino de 2003 Masserberg havis 609 loĝantojn. En aprilo 2018 anoncitis ke la kliniko rehabilita finance kolapsinta ricevos novan tenadan organizon (Regiomed-Kliniken).[2]

Evoluo enloĝanta[redakti | redakti fonton]

Enloĝantara evoluo (31.12.):

  • 1997: 3345
  • 1998: 3289
  • 1999: 3225
  • 2000: 3133
  • 2001: 3097
  • 2002: 3033
  • 2003: 2929
  • 2004: 2862
  • 2005: 2843
  • 2006: 2721
  • 2007: 2680
  • 2008: 2659
  • 2009: 2608
  • 2010: 2574
  • 2011: 2532
  • 2012: 2469
  • 2013: 2361
  • 2014: 2337
  • 2015: 2313
  • 2016: 2427
  • 2017: 2252
Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naĝohalego Masserberg
  • Surmonta evangelia kirko
  • La meze de la 1990-aj jaroj konstruita naĝohalego fermitis en 2015. Ĝia moderniĝo baldaŭ komenciĝos.

Memoriglokoj[redakti | redakti fonton]

Tombo kun memorigŝtono sur la tombejo pensigis onin je la sorto de du francaj kaptitoj el filia internigejo de Buchenwald kiuj mortigitis en printempo 1945 fare de SS (organizaĵo)|SS.

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Golchert: Masserberg. Geschichte und Geschichten, eldonejo Gruenes Herz, Ilmenau 2006, ISBN 978-3-935621-28-1
  • Masserberg estas intrigloko kaj nomdonanto de romano de Else Buschheuer el la jaro 2001-a filmigite en 2010.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart, 1995, ISBN 3-8246-0321-7, Eldonis: Statistisches Bundesamt
  2. insuedthueringen.de de la 18.4.2018

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontanigo de 1897 de la natura fonto de la rivero Werra