Distrikto Rhein-Sieg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Kolonjo
regiona ligo: Rejnlando
administra sidejo: Siegburg
areo: 1153 km²
loĝantoj: 608 335 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: SU (Siegburg)
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Rhein-Sieg [prononco "Rajn-Zig] situas en la sudo de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Siegburg. La distrikto preskaŭ komplete ĉirkaŭas la federacian urbon Bonn kaj kune kun ĝi konsistigas la regionon "Bonn-Rhein-Sieg". Nur en la pleja sudo Bonn limas al la najbara federacia lando Rejnlando-Palatinato.

La distrikta nomo indikas pri la riverego Rejno, kiu de sudo al nordo pasas la distrikton, kaj pri la kompare eta rivero Sieg, kiu de oriento alfluas la Rejnon. Laŭ la nombro de loĝantoj la distrikto Rhein-Sieg estas la dua plej granda distrikto de Germanio.

Najbaras la distriktoj Rhein-Berg norde, Oberberg oriente, Altenkirchen, Neuwied kaj Ahrweiler - ĉiuj tri en la najbara federacia lando Rejnlando-Palatinato - sude kaj Euskirchen kaj Rhein-Erft okcidente. Krome norde limas la eksterdistrikta urbo Kolonjo. La eksterdistrikta urbo Bonn preskaŭ komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio, kvankam ekzistas multaj kulturaj kaj ekonomiaj ligoj inter la urbo kaj sia ĉirkaŭaĵo.


Okcidente de la urbo Bonn estas iom da montoj (la tiel nomata Vorgebirge, antaŭmontaro) kaj pli oriente vasta relative ebena teritorio, agrikulture fekunda. Oriente de Bonn kaj la rivero Rejno troviĝas la mezalta montaro Siebengebirge (Sepmontaro), kiu konsistas ol multe pli ol nur sep montoj - laŭ unu el pluraj teorioj temas pri la sep montoj el la fabelo Neĝblankulino. Sur unu el la sep montoj, kiuj por rigardanto sur rejna ŝipo plej elstaras, troviĝas la ruino de la fortikaĵo Drachenfels (drakoroko), kiu impone videblas de la Rejno.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 19 komunumoj, el kiuj 11 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Bad Honnef (26 061)
  2. Bornheim (49 025)
  3. Hennef (Sieg) (48 002)
  4. Königswinter (41 495)
  5. Lohmar (30 846)
  6. Meckenheim (24 877)
  7. Niederkassel (39 281)
  8. Rheinbach (27 102)
  9. Sankt Augustin (56 369)
  10. Siegburg (42 049)
  11. Troisdorf (76 251)
Neurbaj komunumoj
  1. Alfter (23 904)
  2. Eitorf (19 132)
  3. Much (14 758)
  4. Neunkirchen-Seelscheid (20 109)
  5. Ruppichteroth (10 637)
  6. Swisttal (18 653)
  7. Wachtberg (20 581)
  8. Windeck (19 203)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]