Distrikto Siegen-Wittgenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra sidejo: Siegen
areo: 1131 km²
loĝantoj: 277 136 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: SI (Siegen)
distrikta subdivido: 11 komunumoj
administreja adreso: Koblenzer Straße 73
57072 Siegen
retpaĝo: www.siegen-wittgenstein.de
Mapo
situo de la distrikto Siegen-Wittgenstein en Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Siegen-Wittgenstein situas en la pleja sudoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Siegen, kiu konsistigas duonon de la distrikta nomo. Origine temis pri du distriktoj, Siegen (la regiono Siegerland) kaj Wittgenstein (aŭ la regiono Wittgensteiner Land, la komunumo Erndtebrück kaj la kuracurboj Bad Berleburg kaj Bad Laasphe), kiuj estis kunigitaj dum la jaro 1975. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 277 136 loĝantojn.

Najbaras la distriktoj Hochsauerland norde, Waldeck-Frankenberg, Marburg-Biedenkopf kaj Lahn-Dill oriente kaj sude, Altenkirchen kaj Westerwald okcidente kaj Olpe nordokcidente.

La pejzaĝo estas montareta kaj arbaroriĉa, pluraj valoj plenigitaj per akvo, tial ke ekestis grandaj naturaj akvorezervujoj. Historie la loĝantoj vivis precipe de produktado de ligno kaj de minado de ercoj.

Administra disdivido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 11 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj.

Urboj

  1. Bad Berleburg (18 923)
  2. Bad Laasphe (13 467)
  3. Freudenberg (17 773)
  4. Hilchenbach (14 775)
  5. Kreuztal (31 197)
  6. Netphen (23 363)
  7. Siegen (102 560)

Pliaj komunumoj

  1. Burbach (15 315)
  2. Erndtebrück (6970)
  3. Neunkirchen (13 000)
  4. Wilnsdorf (19 793)

(Nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022 inter krampoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]