Jan Karski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Karski
Persona informo
Naskonomo Jan Romuald Kozielewski
Aliaj nomoj Witold
Naskiĝo 24-an de junio 1914 (1914-06-24)
en Łódź
Morto 13-an de julio 2000 (2000-07-13) (86-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Mount Olivet Cemetery
Lingvoj anglapola
Ŝtataneco PollandoUsono
Alma mater Universitato GeorgetownLviva UniversitatoUniversitato de Varsovio
Memorigilo Jan Karski
Familio
Frat(in)o Marian Kozielewski
Edz(in)o Pola Nireńska
Amkunulo Kaya Ploss Mirecka
Okupo
Okupo juristoverkistoinstruisto
Verkoj Story of a Secret State
Raportoj de Karski
TTT
Retejo http://www.jankarski.net/en
vdr
Monumento (benko) de Jan Karski en Novjorko, Usono
Monumento (benko) de Jan Karski en Varsovio, Pollando
Monumento (benko) de Jan Karski w Tel-Avivo, Israelo
Monumento (benko) de Jan Karski en la Parko de la Savitaj en Lodzo, Pollando
Monumento (benko) de Jan Karski en la Parko de la Savitaj en Lodzo, Pollando
Monumento (benko) de Jan Karski en Kielce, Pollando
Tombo de Jan Karski kaj lia edzino Pola Nireńska en la tombejo Mount Olivet en Vaŝingtono, Usono
Jan Karski kiel kuriero en la misioj dum la Dua Mondmilito

Jan KARSKI (24-a de junio 1914 Łódź, Pollando; – 13-a de julio 2000, Vaŝingtono, Usono) - pola diplomato, oficiro kaj kuriero de la Pola Subtera Ŝtato. En la jaro 2016 postmorte nomumita je la rango generalo.

Karski studis juron kaj diplomation en 1935 en la Lvova Universitato.

Kuriero de la Pola Enlanda Armeo (pollingve: Armia Krajowa)[redakti | redakti fonton]

Post komenco de la Dua Mondmilito en 1939 kaj post malvenko de Pollando, li iĝis militkaptita en Sovetunio. Du monatojn poste sukcesis eskapi el la sovetia militkaptiteco, kaj kaŝis sin en la okupita de germanoj Ĝenerala Gubernio. Karski aliĝis al la Pola Enlanda Armeo (pollingve: Armia Krajowa), lia lingvokono igis lin grava kuriero inter la pola ekzila registaro en Londono kaj gvidantaro de Pola Enlanda Armeo en Pollando. Li kunportis en sekretaj kaj danĝeraj misioj informojn inter Pollando, Francio kaj Britio.

Okulatestanto de la naziaj-germanaj krimoj[redakti | redakti fonton]

Li informis inter 1942 kaj 1943 la polan ekzilan registaron en Londono same la britan kaj usonan registarojn pri la tragika situo en Pollando kaj pri la sistema murdo de la judoj. Karski kiel okulatestanto sukcesis eniri la koncentrejon (ekstermejon) en uniformo de la ukraina milico kaj povis persone vidi mezurojn de la krimagoj. Ne estas konate, kiun koncentrejon (ekstermejon) li vizitis ĉu Ekstermejo BełżecIzbica (Distrikto Krasnostawski).

Karski ankaŭ eniris la varsovian geton tra tunelo, kie li vidis malsatantajn infanojn kaj mortantajn judojn sur la stratoj. Unu, kiu akompanis lin el la geto, estis juda rezistanto, Leon Feiner. Feiner ripetis ĉiam la saman frazon„Ne forgesu, kion vi tie ĉi vidis, Ne forgesu, kion vi tie ĉi vidis ....“ Karski ne povis forgesi tiun frazon kaj Leon Feiner ĝis sia morto.

En julio de 1943, Karski persone renkontiĝis kun Prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt kaj sciigis lin pri situo en Pollando kaj pri tio, kion mem vidis. Li interparolis ankaŭ kun aliaj usonaj politikistoj samkiel kun gvidantoj de judaj organizoj kaj katolikaj ĉefepiskopoj, sed sen sukceso. Felix Frankfurter, juĝisto ĉe Supera Kortumo de Usono, apartenis same al parolpartneroj. Oni ne kredis liajn asertojn, rigardis ilin troigoj de la Pola Ekzila Registaro en Londono (Britio).

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito Karski ne povis hejmeniri en Pollandon, okupitan de Sovetunio. Li setliĝis en Usono kaj prelegis ĉe Universitato Georgetown en Vaŝingtono. Karski komencis studi en 1949 ĉe "School of Foreign Service" en Georgetown, kiun li finis post tri jaroj kun grado de PhD. En 1954 iĝis usona civitano.

Li verkis en sia libro Story of a Secret State pri epoko kiam li servis kiel kuriero en sekreta misio kaj pri spertoj en la okupita Pollando. Li publikigis en 1985 la libron The Great Powers and Poland. E. Thomas Wood kaj Stanislaw M. Jankowski verkis pri vivo de Jan Karski en libro Karski: How One Man Tried to Stop the Holocaust.

Karski rompis sian neparolon en la dokumenta filmoShoah” de la reĝisoro Claude Lanzmann (aperis en 1985), en kiu oni demandis okulatestantojn de la holokaŭsto. La surbendigo okazis en 1978 en domo de Karski.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La usona Usonjuda Komitato disdonas ekde 2004 la Premion Jan Karski.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Story of a secret state, Boston: Houghton Mifflin Co. und Cambridge: Riverside Press, 1944.
  • Story of a secret State. Simon Publications, 2001. ISBN 1-931541-39-6.
  • The great powers and Poland 1919-1945 : from Versailles to Jalta. Lanham u. a.: University Press of America , 1985. ISBN 0-8191-4399-5.

שמאל|ממוזער|250px|שלט הסבר ליד פסלו של יאן קרסקי באוניברסיטת תל אביב

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]