Karcag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karcag
FlagoBlazono
Hungaria urbo [+]

Koordinatoj47° 19′ N, 20° 56′ O (mapo)47.31666666666720.933333333333Koordinatoj: 47° 19′ N, 20° 56′ O (mapo) [+]

Areo36 km² (3 600 ha)

Loĝantaro20 163

HorzonoMezeŭropa tempo, UTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo5300
Telefona antaŭkodo59

Karcag (Hungario)
Karcag (Hungario)
DEC
Karcag
Karcag

Vikimedia Komunejo:  Karcag [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Karcag estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Karcag, kies centro estas. La loknomo devenas el la kumana, signifanta vulpo.

Ventomuelejo en Karcag

Situo[redakti | redakti fonton]

Karcag situas dumvoje inter Debrecen kaj Szolnok kaj fervoje, kaj voje, krome estas ne tro for de Hortobágy. Kisújszállás troviĝas 17, Kenderes 25, Debrecen 63, Szolnok 68, Budapeŝto 167 km.

Kalvinana grandpreĝejo
Historia ponto de Karcag

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis arkeologiaĵojn jam el la kuprepoko en la nunaj kampoj. En la 13-a jarcento kumanoj ricevis permeson loĝadi tie. La komunumo iĝis centro de kumanoj, sed la loknomo aperis unuafoje nur en 1506 en formo Karcagújszállás (=Karcag-nova-tranoktejo), kiu aludas tion, ke ĝi estis refondita. Dum dominado de la turkoj la komunumo kelkfoje estis detruita. Post fino de turka erao la Habsburgoj ne agnoskis iaman aŭtonomion de kumanoj, tial la loĝantoj iĝis servutuloj. Karcag iĝis kampurbo kaj ĝis la nuno ĉirkaŭe situas multe da solaj farmodomoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Profanaj[redakti | redakti fonton]

Sakralaj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Karcag.
Nuntempa muzeo

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]