Claude Cheysson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Cheysson
Persona informo
Claude Cheysson
Naskiĝo 13-an de aprilo 1920 (1920-04-13)
en Parizo
Morto 15-an de oktobro 2012 (2012-10-15) (92-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika LernejoCollège Stanislas • Cours Hattemer • Nacia Lernejo pri Administrado vd
Partio Socialista Partio vd
Familio
Parencoj Émile Cheysson vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claude CHEYSSON (naskiĝis la  13-an de aprilo 1920(nun 1920-04-13) en Parizo, mortis la 15-an de oktobro 2012 (92‑jara)) estis franca politikisto. Ekde la jaro 1948 li laboris en la ministrejo pri eksteraj rilatoj de Francio - interalie inter la jaroj 1966 kaj 1969 kiel franca embasadoro en Indonezio. Inter la jaroj 1973 kaj 1981 li estis komisaro pri evoluo kaj interŝtata kunlaboro de la Eŭropa Komisiono (en la Komisionoj Ortoli kaj Jenkins). En la Komisiono Thorn li servis nur de januaro ĝis majo 1981. Sekve, inter 1981 kaj 1985 li estis ministro pri eksteraj rilatoj de Francio. Poste, li denove iĝis komisaro de la Eŭropa Komisiono, nun en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En tiu Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn mediteranea politiko kaj nord-sudaj rilatoj. Ekde la jaro 1989 li iĝis ano de la Eŭropa Parlamento. Claude Cheysson estis membro de la Socialista Partio (PS) de Francio.