Deutscher Bundesjugendring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deutscher Bundesjugendring
emblemo
consortium • premgrupo • ombrelorganizaĵo
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Ĉefestro(j) Daniela Broda • Wendelin Haag • Lisi Maier • Tobias Köck vd
Membro de Eŭropa Movado Germanio • centra oficejo por Juro kaj Protekto de Konsciencaj Obĵetantoj • Iniciato Travidebla Civila Socio • Germania nacia komitato por internacia junulara laboro • Federacia reto por civita engaĝiĝo • Stiftung Deutsche Jugendmarke • laborgrupo pri infana kaj junula bonfarto • Nacia Konferenco pri Povreco • Germana Junulara Instituto vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La asocio Deutscher Bundesjugendring (DBJR, Germana Federacia Junulara Ligo aŭ Konsilio) estas reto de la plej grandaj germaniaj junularaj asocioj. En la centro de sia agado estas la interesoj de infanoj kaj junuloj en Germanio.

Agado de la ligo[redakti | redakti fonton]

La junulara ligo defendas la interesojn kaj postulojn de junuloj (aparte de la membroasocioj, sed laŭ la memkompreno de ĉiuj ajn junaj loĝantoj de Germanio) vidalvide al la parlamento kaj registaro de Germanio kaj ankaŭ estas lobia de junaj homoj en la amaskomunikiloj kaj publikaj eventoj. Krome ĝi reprezentas la germaniajn junularajn asociojn en internaciaj ligoj de junularaj asocioj, helpas kunordigi la internacian kunlaboron inter junularaj asocioj kaj tenas la kontakton al aliaj internaciaj instancoj (Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo, Unesko ktp).

Membroasocioj[redakti | redakti fonton]

Sub la tegmento de la Germana Federacia Junulara Ligo organiziĝas 45 diversaj sociaj, kulturaj, humanismaj, religiaj kaj ekologiaj junularaj asocioj kaj ligoj. Inter ili estas la junularaj ligoj de la 16 federaciaj landoj de Germanio, 24 aparte grandaj junularaj asocioj kaj 5 korporaciaj membroasocioj (Anschlussverbände), kiuj parte konsistas el pluraj malsamtemaj individuaj junularaj asocioj.

La Germana Esperanto-Junularo ekde la fino de la 1970-aj jaroj estis membro de unu el tiuj korporaciaj membroasocioj, la Arbeitskreis zentraler Jugendverbände (AzJ, "Laborrondo de centraj junularaj asocioj"). Fine de la 1980-aj jaroj tiu laborrondo havis la tendencon iĝi politike konservativisma, kaj la Esperanto-Junularo tie, inter deko da tre malsamspecaj junularaj asocioj, sentis sin neperfekte reprezentata. La GEJ-motoro Thomas Pusch tial ekde 1990 tre subtenis prosperigi la kontaktojn inter la nov-ekiĝintaj junularaj asocioj de la eksa ŝtato GDR, kiuj post la 9-a de novembro 1989, kiam liberiĝis la socio de GDR, fondiĝis kaj kunlaboris ĉe "ronda tablo de la junularo" - inter ili la Esperanto-Junularo. El la "ronda tablo" ekestis asocio kun la nomo Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände (ANDJ, "Laborkomunumo novaj demokratiaj junularaj asocioj"), el kiu iuj junularaj asocioj malgraviĝis, aliaj malfondiĝis, sed restis la Esperanto-Junularo unu- kaj asocio de junaj gejoj aliflanke, kiuj decidis teni la koalicion kaj en 1991 aliĝi kiel plia korporacia membroasocio al la Germana Federacia Junulara Ligo (al tiu ligiĝis malmembriĝo de GEJ el la antaŭa koalicio AzJ). En la nova koalicio de nur du centraj junularaj asocioj, GEJ havis multe pli fortan voĉon. Thomas Pusch iĝis la unua esperantisto, kiu dum 1993 kaj 1994 ricevis postenon en la supera komitato de la Germana Federacia Junulara Ligo. Konsiderante, ke la plej grandaj membroasocioj de DBJR, kiuj ekde la 1950-aj jaroj komence sole inter si dividis la ŝtatajn subvenciojn por internaciisma, demokratiiga kaj socia junulara agado, tiam forte kontraŭbatalis ĉiun "novan" membroasocion, tiu aliĝo kaj pli forta reprezentiĝo estis granda tiutempa atingo por la nacia Esperanto-movado.

anoj de la sindikata junularo en demonstracio

Unuope membraj junularaj asocioj[redakti | redakti fonton]

  • Arbeiter-Samariter-Jugend Deutschland (junulara branĉo de la origine laborista asocio pri unua medicina helpo Arbeiter-Samariter-Bund)
  • Arbeitsgemeinschaft der Evangelischen Jugend ("laborkomunumo de la luterana junularo")
  • Bund der deutschen katholischen Jugend ("ligo de la germana katolika junularo")
  • Bund der Deutschen Landjugend ("ligo de la germana kamparana junularo")
  • Bund Deutscher PfadfinderInnen ("ligo de germanaj geskoltoj")
  • Jugendwerk der Arbeiterwohlfahrt (junulara fondaĵo de la origine laborista karitativa socia organizo Arbeiterwohlfahrt)
  • Deutsche Beamtenbund Jugend (junulara branĉo de la germana ligo de ŝtataj oficistoj)
  • Deutsche Bläserjugend (germana junularo de blovinstrumentaj muzikantoj)
  • Deutsche Chorjugend ("germana korusa junularo")
  • Deutsche Jugend in Europa ("Germana Junularo en Eŭropo", origine "germana junularo de oriento", do komence ligo de junaj fuĝintoj el la partoj de Germanio, kiuj post 1945 estis donitaj al Sovetunio, Pollando kaj Ĉeĥoslovakio)
  • Jugendfeuerwehr (junaj fajrobrigadistoj)
  • Deutsche Schreberjugend (germana junularo de hobiaj ĝardenistoj)
  • Deutsche Wanderjugend ("germana migra junularo")
  • Deutsches Jugendrotkreuz (junulara branĉo de la germana Ruĝa Kruco, plia asocio pri unua medicina helpo")
  • DGB-Jugend (junulara branĉo de la germana ligo de sindikatoj DGB)
  • Jugend der Deutschen Lebens-Rettungs-Gesellschaft ("DLRG-Jugend, junulara branĉo de la asocio DLRG pri unua medicina helpo en maroj, lagoj, riveroj kaj publikaj naĝejoj)
  • Jugend des Deutschen Alpenvereins (junulara branĉo de la "germana Alpoj-klubo", kiu grupigas klubojn pri migrado kaj montogrimpado en ĉiuj mezaltaj kaj altaj montaroj de Germanio, ne nur en la Alpoj)
  • BUNDjugend (junulara branĉo de la ekologia asocio BUND)
  • Naturfreundejugend Deutschlands (junulara branĉo de la germana asocio de Naturamikoj)
  • Naturschutzjugend (junulara branĉo de la ekologia asocio Naturschutzbund)
  • Ring Deutscher Pfadfinderinnenverbände ("ligo de germanaj knabinaj skoltaj asocioj")
  • Ring deutscher Pfadfinderverbände ("ligo de germanaj knabaj skoltaj asocioj")
  • Solidaritätsjugend Deutschlands ("solidareca junularo de Germanio", origine laborista sporta asocio)
  • Sozialistische Jugend Deutschlands – Die Falken ("socialisma junularo de Germanio - la "falkoj"")

Korporaciaj membroasocioj (Anschlussverbände):[redakti | redakti fonton]

  • Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände ("laborkomunumo novaj demokratiaj junularaj asocioj") kun
  • Arbeitskreis zentraler Jugendverbände ("laborrondo de centraj junularaj asocioj"):
    • Bund der Kaufmannsjugend ("ligo de komercista junularo", junulara branĉo de la sindikato DHV)
    • Bundesjugend für Computer, Kurzschrift und Medien ("federacia junularo por komputilo, stenografio kaj komunikiloj", junulara branĉo de stenografia asocio)
    • Deutsch-Japanische Jugendgesellschaft ("germana-japana junulara societo")
    • Deutsche Philatelisten-Jugend ("germana filatelista junularo")
    • Deutscher Jugendbund Kyffhäuser (junulara branĉo de la asocio Kyffhäuserbund, kiu origine estis ligo de soldataj kluboj kaj nuntempe akcentas sportan pafadon)
    • Europäische Pfadfinderschaft Sankt Georg ("eŭropa skoltaro Sankta Georgo")
    • Paneuropa-Jugend Deutschlands (junulara branĉo de la tuteŭropisma konservativa asocio Paneuropa-Union)
    • THW-Jugend (junulara branĉo de la asocio THW pri katastrofokaza helpo)
  • Bund der Alevitischen Jugendlichen Deutschland ("ligo de alevaj gejunuloj en Germanio")
  • Deutsche Trachtenjugend ("germana folklorvesta junularo")
  • Junge Europäische Föderalisten ("junaj eŭropaj federalistoj")

(stato decembro 2007, pri la plua evoluo post 2011 vidu sube)

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La Germana Federacia Junulara Ligo havas la sekvajn organojn

La ĝenerala asembleo kunvenas unufoje jare por diskuti fundamentajn temojn pri la laboro de la ligo, por interkonsenti pri la laborplano por la sekva jaro kaj por elekti la membrojn de la estraro ĉiun duan jaron. La membroasocioj sendas delegitojn, kies nombro po asocio dependas de la nombro de individuaj membroj de la unuopa asocio. La junularaj ligoj en la 16 federaciaj landoj de Germanio reprezentiĝas per po unu delegito.

En la ekzekuta komitato ĉiu membroasocio havas unu seĝon kaj unu voĉon. La junularaj ligoj en la 16 federaciaj landoj sendas entute tri reprezentantojn al tiu kunveno. La ekzekuta komitato respondecas pri la politika laboro inter la ĝeneralaj asembleoj. Ĝi kunvenas kvarfoje dum ĉiu jaro. La unua esperantisto en tiu komitato en 1993 kaj 1994 estis Thomas Pusch.

La laboro de la estraro direktiĝas per la decidoj de la ĝererala asembleo kaj la ekzekuta komitato. La estraro reprezentas la Germanan Federacian Junularan Konsilion interne kaj ekstere. Kutime la estraro havas kunsidojn dekfoje jare. Sidejo de la Germana Federacia Junulara Konsilio estas la urbo Berlino.

Plua evoluo de GEJ en la konsilio[redakti | redakti fonton]

En 2011 ankaŭ la samseksemula asocio Jugendnetzwerk Lambda forlasis la asocian ligon kaj iĝis memstara alligita asocio de la tegmenta asocio DBJR. Do restis unu seĝo en la komitataj kunsidoj por la "Arbeitsgemeinschaft Neue Demokratische Jugendverbände" kiun ĉiam havas Germana Esperanto-Junularo. En la Jarlibro 2013 de la konsilio GEJ ankoraŭ listiĝas kiel membroasocio,[1] sed fine de la jardeko GEJ ne plu aperas en publikaĵoj. Supozeble la fakto ke la ministerio meze de la 2010-aj jaroj postulis pruvojn de plia membrokresko al signife pli ol 5000 membroj kaj forprenis la rajton de universala subvencieblo, kiam ne montriĝis sufiĉe multaj membroj de GEJ, kaŭzis ke konsekvence GEJ ankaŭ perdis sian membrecon en la konsilio. Lasta reprezentanto de GEJ en la konsilia komitato estis Ulrich Farrenkopf.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]