Jakarando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jakarando
Floro de Jacaranda mimosifolia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Bignoniacoj Bignoniaceae
Genro: Jakarando Jacaranda
Specio: ĉ. 49 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Jakarando, kaj en latina scienca nomo Jacaranda, estas genro de 49 specioj de florplantoj de la familio Bignoniacoj (Bignoniaceae), indiĝena de tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Latinameriko kaj Karibio.[1]

Tre konata specio kaj de kosmopolita distribuo, Jacaranda mimosifolia, estas tre ofta en Suda Kalifornio, Florido, Meksiko, Argentino, Brazilo, Sudafriko, Bocvano, Zimbabvo, Aŭstralio, Nov-Zelando, Israelo, Italio,[2] Portugalio, Hispanio (partikulare en provinco Malago) kaj Zambio kaj estis enkondukita en plej tropikaj kaj subtropikaj regionoj ĝis punkto ke ĝi eniris en la popola kulturo. Ĝi estis plantita etende ankaŭ en Azio speciale en Nepalo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo estas devena el Sudameriko (pli specife el tupi-gvarania origino), kun signifo "bonodora".[3] La vorto "jacaranda" estis priskribita en A supplement to Mr. Chambers's Cyclopædia, 1a eld., (1753) kiel "nomo havigita de kelkaj aŭtoroj al la arbo kies ligno estas la "campeche", uzata en tinkturado kaj medicino" kaj kiel de tupi-gvarania origino,[4][5] tra la portugala lingvo.[6]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La specioj de tiu genro estas arbustoj ĝis grandaj arboj kiuj gamas laŭgrande el 20 ĝis 30 m alte. La folioj estas dupinataj en plej specioj, pinataj aŭ simplaj en malmultaj specioj. La floroj estas produktitaj en rimarkindaj grandaj panikloj, de floroj kun kvin-lobaj bluaj al purpur-bluaj koroloj; kelkaj specioj havas blankajn florojn. La frukto estas oblonga al ovoforma ebeneca kapsulo enhavanta nombrajn fajnajn semojn. La genro diferencas el aliaj genroj de la Bignoniacoj je tio, ke ties specioj havas staminodon kiu estas pli longa ol la stamenoj, trikolpata poleno, kaj kromosomo-nombro de 18.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Sekcio Monolobos

  • Jacaranda acutifolia Bonpl.
  • Jacaranda arborea Urb.
  • Jacaranda brasiliana (Lam.) Pers.
  • Jacaranda caerulea (L.) J.St.-Hil.
  • Jacaranda caucana Pittier
  • Jacaranda copaia (Aubl.) D.Don
  • Jacaranda cowellii Britton & P.Wilson
  • Jacaranda cuspidifolia Mart. ex DC.
  • Jacaranda decurrens Cham.
  • Jacaranda ekmanii Alain
  • Jacaranda hesperia Dugand.
  • Jacaranda mimosifolia D.Don mimozfolia jakarando[7]
  • Jacaranda obtusifolia Humboldt & Bonpl.
  • Jacaranda orinocensis Sandw.
  • Jacaranda poitaei Urb.
  • Jacaranda praetermissa Sandw.
  • Jacaranda selleana Urb.
  • Jacaranda sparrei A.H.Gentry

Sekcio Dilobos

  • Jacaranda bracteata Bur. & K.Schum.
  • Jacaranda bullata A.H.Gentry
  • Jacaranda campinae A.Gentry & Morawetz
  • Jacaranda carajasensis A.Gentry
  • Jacaranda caroba (Vell.) DC.
  • Jacaranda crassifolia Morawetz
  • Jacaranda duckei Vattimo
  • Jacaranda egleri Sandwith
  • Jacaranda glabra (DC.) Bur. & K.Schum.
  • Jacaranda grandifoliolata A.H.Gentry
  • Jacaranda heterophylla M.M.Silva-Castro[8]
  • Jacaranda intricata A.Gentry & Morawetz
  • Jacaranda irwinii A.Gentry
  • Jacaranda jasminoides (Thunb.) Sandw.
  • Jacaranda macrantha Cham.
  • Jacaranda macrocarpa Bur. & K.Schum.
  • Jacaranda micrantha Cham.
  • Jacaranda montana Morawetz
  • Jacaranda morii A.Gentry
  • Jacaranda mutabilis Hassl.
  • Jacaranda obovata Cham.
  • Jacaranda oxyphylla Cham.
  • Jacaranda paucifoliata Mart. ex DC.
  • Jacaranda puberula Cham.
  • Jacaranda racemosa Cham.
  • Jacaranda rufa Manso
  • Jacaranda rugosa A.H.Gentry
  • Jacaranda simplicifolia K.Schum.
  • Jacaranda subalpina Morawetz
  • Jacaranda ulei Bur. & K.Schum.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gentry, A. W.; Morawetz, W. (1992). "Bignoniaceae: Part II (Tribe Tecomeae)". Flora Neotropica. 25 (2): 51–104. JSTOR 4393739.
  2. "Paulonia e jacaranda: Alberi delle ametiste". 2011-06-16. Konsultita la 19an de Februaro 2021.
  3. Jacaranda mimosifolia - Parcs i Jardins - Itineraris. bcn.cat.
  4. Oxford English Dictionary 2a Eld. (1989)
  5. Jacaranda. Online Etymology Dictionary. Alirita 2012-03-07.
  6. Jacaranda. Merriam Webster. Alirita 2012-03-07.
  7. PIV NPIV
  8. (2017) “A new species of Jacaranda (Bignoniaceae) from the Chapada Diamantina (Bahia, Brazil)”, Phytotaxa 295 (3), p. 287–291. doi:10.11646/phytotaxa.295.3.10. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]