Albert Schramm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Schramm
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1880 (1880-08-05)
en Sindelfingen
Morto 25-an de oktobro 1937 (1937-10-25) (57-jaraĝa)
en Tübingen
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo esperantisto • librosciencisto
vdr

D-ro Albert SCHRAMM [ŝram] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1880 en Sindelfingen, mortis la 25-an de oktobro 1937 en Tübingen) estis germana esperantisto, stenografiisto kaj bibliotekisto.

De 1899 ĝis 1903 Albert Schramm studis protestantan teologion en la universitato de Tübingen; en 1904 li doktoriĝis. Jam tiam li okupiĝis pri stenografio kaj ĝia historio. Albert Schramm transloĝiĝis al Dresdeno kaj eklaboris kiel parlamenta stenografiisto kaj bibliotekisto ĉe la Saksa Stenografa Instituto (Sächsisches Stenographisches Landesamt).

La "Kvaro por la Kvara" (de maldekstre Eduard Mybs, Albert Schramm, Marie Hankel kaj Heinrich Arnhold) kun la gesinjoroj Zamenhof, UK 1908

Li kreis stenografisistemon taŭgan por Esperanto[1].

Li estis eminenta fakulo por ĉiuj aferoj, kiuj rilatas al la libroj, presado, ilustrado, skribo ktp. De 1913 ĝis 1928 li estis direktoro de la Germana muzeo de libroj kaj skribo (Deutsches Buch- und Schriftmuseum) en Lepsiko. En 1929 li fondis kaj ekestris Bibliotekistan Lernejon (Bibliothekarschule) en Lepsiko. Dum la lastaj jaroj de sia vivo li denove loĝis en Tübingen.

Li estis vicprezidanto de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno. Li sukcese propagandis Esperanton en oficialaj rondoj de Saksio. En 1908 li fondis la Saksan Esperanto-Instituton, kies unua direktoro li estis (ĝis 1916). Li estis ĉefkunlaboranto kaj poste redaktanto de la gazetoj Ĉirkaŭ la Mondo, La Bela Mondo kaj Universo. Krom multaj gazetartikoloj li verkis lernolibrojn, unu el ili aperis en 1923 en 31-a eldono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Haupenthal: Albert Schramm (1880-1937). Ein vergessener Esperanto-Pionier. En: Sindelfinger Jahrbuch 25 (1983), p. 234-242.
  • Reinhard Haupenthal: Albert Schramm (1880-1937) kaj lia korespondo kun Lazaro L. Zamenhof (1859-1917). Saarbrücken: Iltis, 1985. 58 p.
  • Reinhard Haupenthal: Albert Schramm (1880-1937), ein vergessener Esperanto-Pionier. En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo. II. Esperantismo. La Laguna: Universidad de La Laguna, 1987, p. 259-373.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

Esperantisto (sic) Poŝtkalendaro 1912. Esperanto-Verlag Möller & Borel, Berlin, 1912.

Citaĵo
 La iomete malfrue aperinta kalendaro enhavas detalajn sciigojn pri la oficialaj institucioj : Lingva komitato, Konstanta Komitato, Akademio, k. t. p. Ankaŭ la libreto enhavas liston do la novaj esperantistaj eldonaĵoj. La aspekto de la poŝkalendaro estas tre alloga kaj eleganta kaj ni povas senkontraŭdire skribi tie ĉi ke ni esperas ankoraŭ longan serion da jaroj por tiu utila kaj praktika esperantaĵo. 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

Referencoj[redakti | redakti fonton]