Maryla Falk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maryla Falk
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1906 (1906-04-26)
en Lvovo
Morto 13-an de junio 1980 (1980-06-13) (74-jaraĝa)
en Chamonix-Mont-Blanc
Lingvoj italapolaanglafranca
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo orientalisto
vdr

Maryla Falk (naskiĝis la 26-an de aprilo 1906 en Lvovo, mortis la 13-an de junio 1980 en Chamonix-Mont-Blanc) estis pola orientalistino, sanskritologo kaj religiosciencistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia biografio pro manko de konservitaj fontoj estas malfacile rekonstruebla. Verŝajne Maryla Falk finis orientalistikajn studojn en unu el polaj universitatoj. En Parizo ŝi studis en Sorbono kaj Kolegio de Francio sub gvido de Jean Przyluski. En la 1930-aj jaroj ŝi krome laboris science en Romo kaj Orientalistika Instituto de Varsovia Universitato, publikigis interalie en Rocznik Orientalistyczny (Orientalistika Jarlibro) kaj Polski Biuletyn Orientalistyczny (Pola Orientalistika Bulteno). Ŝi kunlaboris kun Raffael Pettazzoni kaj Stanisław Schayer kaj membris en Pola Orientalistika Societo. En 1938 ŝi prezentis referaĵon en la 20-a Internacia Kongreso de Orientalistoj en Bruselo. Maje 1939 ŝi salutis en Varsovio revenantan tra Pollando al Barato profesoron Surendranath Dasgupta. Ankoraŭ samjare ŝi forvojaĝis al Barato, kio tre saĝis pro la videble alproksimiĝanta Dua Mondmilito, kaj en kolkata universitato lekciis slavajn lingvojn. La 5-an de oktobro 1939 ŝi fondis en Kolkato la organizaĵon Indo-Polish Association kaj iĝis ties sekretariino. Ŝi publikigis anglalingvajn sciencajn artikolojn en barataj revuoj, kaj ofte kunlaboris kun Wanda Dynowska.

Ŝia vivoverko estas Il mito psicologico nell'India antica (Romo 1939, 1986; la pola traduko Mit psychologiczny w starożytnych Indiach, Kraków 2011). Tiu ĉi laboraĵo, komence ne priatentita, en sciencaj medioj estis ĝuste taksita nur en la 1980-aj jaroj post apero de ĝia represaĵo. En 1937 ŝi verkis disertaĵon Nama-Rupa and Dharma-Rupa. Origin and Aspects of an Ancient Indian Conception, eldonitan en Universitato de Kolkato en 1943, kaj poste publikigis Misteri di Novalis (Napolo 1938).

En 1947 ŝi revenis al Eŭropo, provante akiri britan vizon, poste verŝajne loĝis en Romo. Decembre de la sama jaro ŝi membriĝis al Société Asiatique en Parizo. En la 1950-aj jaroj vigle aktivis en internacia orientalistika medio. En la sekva dekado ŝi retiriĝis de scienca laboro kaj mortis solece en 1980 en sia domo en Chamonix-Mont-Blanc. Postmorte neniu nekrologo estis publikigita.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Maryla Falk, Mit psychologiczny w starożytnych Indiach (Psikologia mito en antikva Hindujo), poligis Ireneusz Kania, enkonduko de Marek Mejor, Universitas, Krakovo 2011, p. 423
  • Polacy w Indiach 1942-1948 w świetle dokumentów i wspomnień (Poloj en Barato 1942-1948 lume de dokumentoj kaj rememoroj). Koło Polaków z Indii (Rondo de Poloj el Barato), Londono 2000, p. 68. ISBN 0-9538928-1-6