Duarte la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo la 1-a de Portugalio
11-a reĝo de Portugalio
Kromnomita la Elokventa, la filozofa Reĝo
Kromnomita la Elokventa, la filozofa Reĝo
Regado 1433-1438
Antaŭulo Johano la 1-a
Sekvanto Alfonso la 5-a
Persona informo
Eduarte
Naskiĝo 31-an de oktobro 1391 (1391-10-31)
en Viseu,  Portugalio
Morto 9-an de septembro 1438 (1438-09-09) (46-jaraĝa)
en Tomar,  Portugalio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Monaĥejo de Batalha vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj Galegportugalalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Johano la 1-a de Portugalio vd
Patrino Philippa of Lancaster vd
Gefratoj Henriko la Navigisto • Ferdinando la Sankta Princo • Peter, Duke of Coimbra • Alfonso, duko de Braganza • John, Constable of Portugal • Beatrice, Countess of Arundel • Izabela de Portugalio, Dukino de Burgundio vd
Edz(in)o Eleonoro el Aragono vd
Amkunulo Giovanna Manuela de Villena vd
Infanoj Alfonso la 5-aFernando de Portugalio (Duko de Viseu)Eleonora de Portugalio kaj Aragono • Katerino de Portugalio • Johanino de Portugalio • João Manuel, Bishop of Guarda • Joao Manoel bâtard de Portugal, Bishop of Couta, Primate of Africa vd
Profesio
Alia nomo O Eloquente vd
Okupo reĝoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduardo la 1-a de Portugalio, portugale Duarte I de Portugal (naskiĝis la 31-an de oktobro 1391 en Viseu, mortis la 9-an de septembro 1438 en Tomar), kromnomita "la Elokventa" aŭ "la filozofa Reĝo", pro la intereso je la kulturo kaj pro la verkoj kiujn li lasis, estis la dekunua reĝo de Portugalio, filo de Johano la 1-a kaj Dona Filipa de Lankastro[1]. Ekde frue li estis preparita por reĝi kiel la unua de glora dinastio. En 1433 li postvenis sian patron. En mallonga kvinjara reĝado li kontinuis la politikon de maresplorado kaj konkeroj en Afriko. Lia frato Henriko la Naviganto[2] (1394-1460), stariĝis en Sagres, el kie li estris la unuajn navigadojn kaj, en 1434, Gil Eanes[3] kurbigis la Kabon Boĵador, en Afriko, sude de la Kanariaj Insuloj. Pere de malsukcesa kampanjo okazinta en Tanĝero, lia frato Dom Fernando[4] estis kaptita kaj mortis en malliberejo. Dom Duarte interesiĝis pri kulturo kaj verkis plurajn librojn, same kiel la Lojala Konsilisto kaj la libro pri la Instruado de la bona kavalgado. Kiam li mortis pro pesto, li estis preparinta revizion pri la portugala leĝodono.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

Dom Duarte ricevis la nomon omaĝe al la avo de sia patrino, la reĝo Eduardo la 3-a de Anglio. Ekde kiam li estis tre juna, Dom Duarte akompanis sian patron en la aferoj pri la regno, do li estis heredanto preparita por regni, kaj en 1412, li estis formale enkorpigita al la regado de la patro, kaj fariĝis lia ĉefa asistanto.

Kontraŭe de Dom Johano la 1-a, Dom Duarte estis monarko kiu priokupiĝis en la generado de akordoj kaj laŭlonge de la mallonga kvinjra reĝado li kunvokis la Kortegojn proksimume kvin fojojn, por pridiskuti ŝtatajn aferojn. Plurfoje la Kortegoj estis petitaj al Johano la 1-a pri la organizado de leĝdono kiu kunordigus kaj aktualigus la rajton tiam en uzo, por la bona fido kaj facila administrado de la justico. Por realigi tiun verkon, Dom Duarte komisiis D-ron Rui Fernandes[5], konsilisto kaj ĉefkanceliero, kiu konkludis tiun laboron ĝis post la morto de la reĝo en 1446, kaj ke, reviziita laŭ ordono de la infanto Dom Petro[6], rezultis en la tiel nomataj Alfonsaj Statutoj[7].

Dom Duarte kontinuis la politikon pri instigo al maresplorado kaj pri konkeroj en Afriko. Dum lia reĝado, lia frato Henriko[2] stariĝis en Sagres, el kie li estris la navigadojn: tiamaniere ke, en 1434, Gil Eanes[3] kurbigis la Kabon Boĵador, legenda punkto de la epoko, kies trapaso kaŭzis hororon en la maristoj, kaj el tie avancoj estis faritaj cele al Angra dos Ruivos[8] en 1435, kaj Alfonso Gonçalves Baldaia atingis la Riveron de la Oro[9], en la Saharo, kaj la Ŝtonon de la Galero[10] en 1436.

En 1437, liaj fratoj Henriko[2] kaj Fernando, la Sanktulo[4], konvinkis lin lanĉi atakon kontraŭ Marokon, celante plifirmigi la portugalan ĉeeston en la nordo de Afriko, kiu intencis starigi bazon por esplorado de la Atlantika Oceano. La ideo ne trovis unuanimecon: Dom Petro[6], Duko de Koimbro kaj Dom Johano, infanto de Portugalio, estis kontraŭ la iniciato de rekta atako al la reĝo de Maroko.

La kampanjo estis malsukcesa kaj la urbo Tanĝero ne estis konkerita, kaj la malvenko kostis grandajn perdojn al la regno. La princo Fernando mem estis kaptita kaj mortis en malliberejo, ĉar li rifuzis sin esti liberigita interŝanĝe de redonado de Ceŭtio, kio donis al li la alnomon la sankta infanto. Dom Duarte mortis iom poste pro pesto.

Ekster la politika rondo, Dom Duarte estis homo kiu interesiĝis pri kulturo kaj konado. Li verkis plurajn librojn pri poezioj kaj prozo. El ĉi-lastaj ni povas mencii la Lojalan Konsiliston, kiu estis eseo pri multenombraj temoj kie la religio kaj la moralo havis specialan fokuson, kaj la Libro de la Instruado pri la Bona Kavalgado de la tuta selo (laŭ la formo de gvidlibro por kavaliroj). Li estis preparinta revizion de la portugala civila kodo kiam la malsano viktimigis lin.

Li kuŝas sur la Neperfektaj Kapeloj de la Monaĥejo de Sankta Maria de la Venko, en Batalla.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Li verkis la libron O Leal Conselheiro (La lojala konsilisto), adresita al sia edzino Leonor de Aragonio.
  • Li lasis ankoraŭ libron pri Regimento por tiuj kiuj havas la kutimon rajdi surĉevale, kies titolo estis O Bem Cavalgar (La bona kavalkado).

Idaro[redakti | redakti fonton]

  • Kun sia edzino, Leanor aŭ Eleanor de Aragonio[11] (c1402Toledo, en la 19-a de Februaro 1445), kun kiu li edziĝis en la 22-a de Septembro 1428, li havis naŭ gefilojn. La reĝino pli malfrue fariĝis regentino de la regno ĝis kiam Alfonso la 5-a atingis la plenaĝecon, fakto kiu kaŭzis polemikon en la regno, ĉar la publika opinio konsideris la infantojn Dom Petro kaj Dom Johano pli kapablaj por la regeco.

Dona Leonor tenis sin kiel regentino ĝis la jaro 1440, kaj signaturis la reĝajn aktojn kiel la malgaja reĝino, kaj en tiu jaro ŝi estis anstataŭita de la infanto Dom Petro kaj forigita de la kortego. Ŝi ekziliĝis en Hispanio kaj mortis en Toledo. El tiu edziniĝo naskiĝis:

  1. D. Johano de Portugalio (* Oktobro 1429Batalla, en la 14-a de Aŭgusto 1433), mortis june.
  2. Filipa de Portugalio (* en la 27-a de Novembro 1430Lisbono en la 24-a de Marto 1439), ŝi mortis en Lisbono kiam ŝi estis nur naŭjara pro pesto.
  3. Alfonso la 5-a de Portugalio, la Afrika, (1432-1481), postveninto de la patro en la portugala trono.
  4. D. Maria de Portugalio, ŝi naskiĝis en Batalla, en la 7-a de Decembro 1432 kaj mortis en la 8-a de Decembro 1432.
  5. D. Fernando de Portugalio, Duko de Viseu (* Almeirim, en la 17-a de Novembro 1433 † Santa Maria da Concepção, Setúbal, en la 18-a de Septembro 1470), li estis princo de Portugalio de 1438-1451 kaj patro de D. Manuel la 1-a de Portugalio.
  6. D. Leonor de Portugalio (* Torres Novas Vedras, en la 18-a de Septembro 1434 † Monaĥejo Sankta Trinitatis, Wiener Neustadt, en la 3-a de Septembro 1467), ŝi edziniĝis kun Frederiko la 3-a.
  7. D. Duarte de Portugalio, naskiĝis Alenquer, en la 12-a de Julio 14351435).
  8. D. Katarina de Portugalio (* Lisbono, en la 26-a de Novembro 1436Lisbono, 17-a de Junio 1463), ŝi estis monaĥino en la Monaĥejo de Sankta Klara. Ŝi estis promesita al Karlo la 4-a de Aragonio kaj Navaro, Princo de Viana, tamen li mortis kaj ŝi decidis alpreni religian vivon.
  9. Johana de Portugalio (* Monte Oliveto, proksima de Almada, en la 20-a de Marto 1436Madrido, 13-a de Junio 1475), edziniĝis en la 21-a de Majo 1455 kun Henriko la 4-a, Reĝo de Kastilio, la Malpotenca, pro lia malforto kaj malkontrolo dum sia regado.
  • Kies patrino estis Johana Manuel de Vilhena.
  1. D. Johano Manoelo (1420-1476), religiulo de la Ordeno de la Sankta Karmo, Episkopo de Ceŭto kaj Guarda kie li vivis. Li havis du filojn: Dom Johano Manuelo kaj D. Nuno Manoelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Filipa de Lankastro (1359-1415) (* Kastelo de Lankastro, en la 31-a de Marto 1359Sacavém, en la 19-a de Julio 1415), ŝi estis princino de Anglio kaj Reĝino de Portugalio.
  2. 2,0 2,1 2,2 Henriko de Avizo (1394-1460), (* Porto, en la 4-a de Marto 1394 - Sagres, en la 13-a de Novembro 1460), 1-a Duko de Viseu kaj 1-a Sinjoro de Covilhã, estis portugala infanto kaj plej grava figuro en la inico de la epoko pri la malkovroj, populare konata kiel la Infanto de Sangres aŭ la Naviganto.
  3. 3,0 3,1 Gil Eanes estis portugala naviganto kaj la unua trapasi la Kabon Boĵador.
  4. 4,0 4,1 Fernando, la Sankta Infanto (1402-1443), (* Santarém, en la 29-a de Septembro 1402Fez, en la 5-a de Junio 1443), estis la 8-a filo de la reĝo Johano la 1-a.
  5. Batalha de Alfarrobeira
  6. 6,0 6,1 Petro de Portugalio, 1-a Duko de Koimbro (1392-1449) (* en la 9-a de Decembro 139220-a de Majo 1449), estis filo de Johano la 1-a, kaj regento de Portugalio inter 1439 kaj 1448.
  7. La Alfonsaj Statutoj aŭ Alfonsa Kodaro, estis la unua leĝodono de la moderna erao, promulgita dum la reĝado de Alfonso la 5-a. La kodaro devis klarigi la aplikadon de la konona romana rajto en la Regno de Portugalio, kaj post longa periodo da kodigado, la unuaj kopioj aperis meze de la 15-a jarcento. Ĝia aplikado ne estis unuforma en la Regno e dxi daŭris ĝis la promulgado de tiu kiu postvenis ĝin, la Manuelaj Statutoj.
  8. Geonames.
  9. Rio do Ouro (Saharo, Afriko), estis la alnomo je unu el la teritorioj kiuj estis partoj de la hispana protektorato kies nomo estis Hispania Saharo, korespondanta al la numtempa Okcidenta Saharo.
  10. Pedra da Galé Arkivigite je 2011-11-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  11. Leonor de Aragonio, Reĝino de Portugalio (1402-1449) (* 2-a de Majo 1402Toledo, en la 19-a de Februaro 1449), estis aragonia infantino kaj edzino de Dom Duarte la 1-a, Reĝo de Portugalio.