13-a de junio
(Alidirektita el 13-a de Junio)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 13-a de junio estas la 164-a tago de la jaro (la 165-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 201 tagoj restas.
Je la 13-a de junio okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 313: Romia Imperio: subskribo de la Edikto de Milano proklamanta al kristanoj religian liberecon - fare de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio kaj Licinio
- 1099: Unua krucmilito: fiasko de la unua sturmo dum la sieĝo de Jerusalemo
- 1249: Aleksandro la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1283: Lubeko, Wismar, Rostock, Stralsund, Greifswald, Stettin, Demmin, Anklam kun kelkaj dukoj packontraktis en Rostock kontraŭ Brandenburgio
- 1494: Kariba maro: Kristoforo Kolumbo malkovris Insulon de la Junularo
- 1525: Nupto de Marteno Lutero kun Katarina von Bora spite al celibato, fraŭlodisciplino por pastroj
- 1611: Pola-rusa milito 1609-1618: post 20 monatoj de sieĝo pola armeo de Stanisław Żółkiewski konkeris Smolenskon, kiu revenis al la Granda Duklando de Litovio, perdita antaŭ 97 jaroj.
- 1612: Matiaso la 1-a iĝis germana imperiestro
- 1625: Nupto de la angla reĝo Karlo la 1-a kun Henrietta Maria de Francio
- 1638: Batalo de Żownin (apud Dnestro, nun en Ĉerkasa provinco) komenciĝis inter kozakoj kaj armeo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kiu venkis la duan tagon
- 1665: Dua angla-nederlanda milito: venko de angloj en marbatalo apud Lowestoft (en Suffolk) - la plej granda mara malvenko en historio de Nederlando
- 1673: Franca-Nederlanda milito: sieĝo de Maastricht komenciĝis
- 1724: Frederiko Vilhelmo la 1-a ordonis tutigi 3 urbojn Malnovan Urbon, Knipawa kaj Lipnik en unu urbon Królewiec
- 1842: Reĝino de Britio Viktoria kiel la unua ŝtatestro vojaĝis per trajno
- 1873: Usona astronomo kanaddevena James Craig Watson malkovris asteroidon Etro, la unuan kies orbito krucas kun Marso
- 1878: Kongreso de Berlino pri revizio de la Traktato de Sankta-Stefano pri Balkana duoninsulo komenciĝis (post la rusa-turka milito)
- 1879: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Ampelo
- 1891: Istanbulaj Arkeologiaj Muzeoj fondiĝis ĉe la Parko Gülhane kaj en la Palaco de Topkapi
- 1898: Jukonio, kies ĉefurbo iĝis Dawson, eniris al la Kanada Konfederacio
- 1907: Oni akceptis flagon de Pensilvanio
- 1911: En Parizo okazis premiero de la baleto Petruŝko de rusa komponisto Igor Stravinski
- 1912: Inaŭguro de la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin je la nomo al Aleksandro la 3-a
- Unua mondmilito:
- 1915: Pola kavalerio sub komando de rotestro Zbigniew Dunin-Wąsowicz sukcese kuratakis apud Rokitna (nun en Ĉernivca provinco) 3 rusajn defendliniojn, sed pro nesufiĉa apogo de infanterio la batalo restis senavantaĝa - dum kvaronhoro el 63 kavalerianoj mortfalis 15 kaj kaj 23 grave vundiĝis
- 1917: Rezulte de germana bombado de Londono mortis 162 kaj vundiĝis 432 personoj
- 1918: Laŭ ordono de Lenin estis pafmortigita de ĉekistoj grandduko de Rusio Miĥail Aleksandroviĉ, teorie la lasta caro
- 1920: Usona Poŝta Servo malpermesis laborigi infanojn
- 1934: Kun tritaga oficiala vizito alvenis al Pollando ministro pri propagando de Nazia Germanio Joseph Goebbels
- 1935 Rezulte de eksplodo en fabriko de eksplodaĵoj en germana urbo Wittenberg pereis ne malpli ol 90 personoj
- 1937: Francio: en Marsejlo estis malfermita Stadiono Velodroma
- 1939: Moravia Ostrava: nokte de la 12-a/13-a de junio estis bruligita Sinagogo de Moravia Ostrava
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Poznań: Arthur Greiser malpermesis al poloj fiŝkaptadon en Varto-Lando; en Varsovio estis arestita Józef Wolski, ĉefkomandanto de konspira Kadra Polski Niepodległej (Skipo de Sendependa Pollando) - malliberigita en Pawiak kaj pafmortigita en Palmiry la 17-an de novembro
- Okcidenta Fronto: germana armeo postkure okupis Evreux, Vitry-le-Francois, Saint-Dizier kaj Montmedy; 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de pola generalo Stanisław Maczek en Ĉampanjo komencis sian unuan bataladon apud Champaubert, Montmirail kaj Montgivroux; Memstara Brigado de Podhale-Pafistoj post reveno el Norvegio aperis en Brest kaj estis direktita norden de Rennes; itala aviada 1-a skadro atakis francajn aerodromojn en Provenco kaj havenon en Tulono, kaj la 2-a skadro aerodromojn en Tunizio; pola registaro en ekzilo nur ĉi-tage ricevis informon pri germana-franca interparolado pri kapitulaco; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis ke la germana gazetaro avertis francojn pri la sama sorto de Parizo, se ĝi estus defendata kiel Varsovio, kio estus "krima furiozo"
- 1941: Germana polico pafekzekutis en Wodzisław (proksime al Jędrzejów) 50 judojn; gestapo en Poznań arestis ĝis tiu ĉi tago 660 membrojn de konspira Stronnictwo Narodowe (Nacia Partio); en Krakovo Hans Frank ordonis enkonduki kenkartojn pri identeco por loĝantoj de Ĝenerala Gubernio - krom germanoj kaj fremdlandanoj poloj ricevos grizajn, judoj kaj ciganoj flavajn, minoritatoj bluajn (ukrainoj kun la litero U, montaranoj - O, belorusoj - W, rusoj - R, kartveloj - K); "Krakauer Zeitung" informis, ke en ĜG kune kun Varsovio ekzistas 218 000 polaj komercaj entreprenoj (en 1939 estis 415 351)
- Norda Maro: germana peza krozŝipo Lützow dum provo trairi al Atlantiko la duan tagon - damaĝita per torpedo - revenis al Kilo, kie estis riparata ĝis januaro 1942; Sovetunio: marŝalo Semjon Timoŝenko ĉeeste de generalo Georgij Ĵukov turnis sin al Stalin kun la peto pri ordono alkonduki trupojn de landlimaj areoj al batalpreto kaj ilia disvolvo laŭ la okcidenta landlimo; Okupacio de baltaj ŝtatoj - amasa deportado de civitanoj al Siberio komenciĝis en Latvio, Litovio kaj Estonio - proksimume 60 mil homoj estis prenitaj el Estonio, kaj 35 mil el Latvio kaj Litovio; Mediteraneo: por plifirmigo de la defendo de Malto de britaj aviadilŝipoj startis 47 ĉasaviadiloj - 43 atingis la insulon
- 1942: En malliberejo en Katowice germanoj per senkapigo murdis 18 polojn
- Nord-Afrika kampanjo: kirasitaj trupoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio post fina venko super brita 8-a Armeo trairis al postkuro
- 1943: Volinia masakro: ukrainaj ŝovinistoj murdis en Kołki (nun en Volina provinco) 68 polojn, 6 rusojn kaj ukrainon; germana polico kaj armeo entreprenis ekstermigan agadon en areo de Nagoszewo-Koziki-Majdan (apud Ostrów Mazowiecka) dum kiu pafmortigis 40 personojn kaj bruligis 6 bienojn
- Mediteraneo: kapitulaco de itala garnizono sur la insulo Linosa; usona 8-a aviada Armeo atakis Kilon kaj Bremenon; nokte germana Afrika Bomba Skadro atakis anglan urbon Grimsby
- 1944: Taĉmento de SS pafmortigis en Janów Lubelski 8 personojn; apud la urbo en Ujście germanoj kadre de la agado de ekstermigo murdis 28 personojn; germana polico bruligis vilaĝon Kiszki (proksime al Biłgoraj) kaj pafmortigis 5 personojn; gestapo arestis en Poznań laŭvicajn membrojn de Pola Laborista Partio; en arabaroj de Parczew de 7 sovetaj aviadiloj alteriĝis 100 polaj partizanoj; Pola Rezistomovado: partizanoj apud Szklarnia kaj Momoty (proksime al Janów Lubelski) atakis germanajn taĉmentojn, kiuj spertis sufiĉe grandajn damaĝojn
- Unua germana krozmisilo V-1 trafis Londonon; en Malsupra Normandio unuopa tanko Tiger komandata de Michael Wittmann dum 20 minutoj detruis 21 veturilojn (tankoj, kirasitaj transportiloj kaj kamionoj) apartenantaj al la 4-a Kirasita Regimento; Orienta Fronto: Aviado de Malproksima Agado atakis aerodromojn en Bresto, Białystok, Baranoviĉi, Bobrujsk kaj Orŝa; polaj-kanadaj atakŝipoj ORP "Piorun" kaj HMS "Ashanti" atakis germanan konvojon inter Saint-Malo kaj insulo Jersey sinkigante 6 unuojn
- 1945: En Japanio oni malfondis Apogan Asocion de Imperia Rego
- 1945: Sovetunio: al Moskvo alvenis i.a. prezidanto de Landa Nacia Konsilio Bolesław Bierut kaj vicĉefministro Władysław Gomułka por konsultoj pri reorganizo de (marioneta) Provizora Registaro de Pola Respubliko
- 1946: Stalinismo: en Pollando aperis dekreto pri aparte danĝeraj krimoj dum rekonstruo de la ŝtato, kiu servis al komunistaj regopovoj kontraŭbatali kritikistojn de la nova reĝimo - interalie oni aplikis 23 kazojn por mortpuno, kiel kaze de Witold Pilecki
- 1956: Unua finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA okazis
- 1956: Post 72-jara okupado brita armeo forlasis la Suezan Kanalon
- 1958: Registaroj de Pola Popola Respubliko kaj Ĉeĥoslovakio subskribis interkonsenton pri fino de la reciprokaj teritoriaj kvereloj
- 1974: La 10-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en la Germana Federacia Respubliko
- 1982: Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud iĝis reĝo de Sauda Arabio
- 1982: La 12-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Hispanio
- 1982: Milita stato en Pollando: en Vroclavo aperis samizdata semajnrevuo "Solidarność Walcząca", de kontraŭkomunista samnoma organizaĵo Solidareco Batalanta, kies iniciatinto kaj prezidanto estis Kornel Morawiecki
- 1985: Konsilio de la Eŭropa Unio akceptis iniciaton de la greka ministrino pri kulturo Melina Mercouri fondi institucion Eŭropa Kultura Ĉefurbo
- 1989: Internacia Kinologia Federacio agnoskis la rason de Ĉeĥoslovaka luphundo
- 1995: Prezidento de Francio Jacques Chirac anoncis revenon al nukleaj testoj en Polinezio
- 1997: Atencinto Timothy McVeigh estis kondamnita de federacia juĝejo en Usono al mortpuno - li estis ĉefa kaŭzinto de la plej granda terorisma atenco en Oklahoma City antaŭ la atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 1999: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis en Varsovio 108 martirojn el la tempo de la dua mondmilito (i.a. Kazimierz Gostyński)
- 2000: Prezidento de Italio Carlo Azeglio Ciampi pardonigis turkan atencinton Mehmet Ali Ağca, kiu provis murdi la papon
- 2000: Pjongjango: renkonto de la koreaj ŝtatestroj Kim Jong-il kun Kim Dae-Jung
- 2001: En Pollando fondiĝis politika partio Juro kaj Justeco
- 2007: Ŝimon Peres elektiĝis prezidento de Israelo (dum voĉdonado en Kneset)
- 2007: Usono: en Vaŝingtono malfermiĝis monumento al la viktimoj de komunismo en la mondo
- 2008: Afganio: talibanoj atakis malliberejon en Kandaharo mortigante 15 prizongardistojn kaj liberigante ĉirkaŭ 1200 malliberigitojn (inter ili 400 talibanoj)
- 2009: Protestado en Irano komenciĝis
- 2010: Japana kosmosondilo Hajabusa kun specimeno da grundo el asteroido Itokaŭa surteriĝis en aŭstralia dezerto
- 2013: En usona subŝtato Nov-Jorkio oni trovis, post preskaŭ 70 jaroj ekde perdiĝo, taglibron de unu el ĉefaj ideologoj de la rasista Nazia Germanio Alfred Rosenberg, utiligitan dum lia proceso antaŭ Internacia Militista Kortumo en Nurenbergo fare de lia akuzanto, usona juristo Robert Kempner
- 2014: Ukraina armeo rekonkeris Mariupolon, okupitan de "separistoj" en la hibrida milito
- 2017: Eŭropa Unio: Eŭropa Komisiono anoncis (elekte) puni Ĉeĥion, Hungarion kaj Pollandon pro rifuzo akcepti milojn da islamaj rifuĝintoj el Grekio kaj Italio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 40: Gnaeus Iulius Agricola, romia generalo invadinta Skotlandon (m. 93)
- 823: Karlo la 2-a, reĝo de Okcidenta Frankio el karolida dinastio (m. 877)
- 839: Karlo la 3-a la Dika, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 888)
- 1500: Ernst von Bayern, bavara duko kaj episkopo (m. 1560)
- 1539: Jost Amman, svis-germana artisto, konata de siaj lignogravuraĵoj (m. 1571)
- 1580: Willebrord Snell, nederlanda astronomo kaj matematikisto, famiĝis pri la leĝo pri refrakto (m. 1626)
- 1584: Mijamoto Musaŝi, japana samurajo, aristo kaj instruisto (m. 1645)
- 1606: Václav Hollar, ĉeĥa baroka desegnisto, grafikisto kaj gravuristo, aktivanta en Anglio kaj Nederlando (m. 1552)
- 1723: Giovanni Antonio Scopoli, aŭstra kuracisto kaj naturesploristo (m. 1788)
- 1753: Johan Afzelius, profesoro pri kemio, metalurgio kaj apoteko de la Universitato de Upsalo (m. 1837)
- 1763: José Bonifácio de Andrada e Silva, naturalisto kaj brazila politikisto (m. 1838)
- 1773: Thomas Young, angla kuracisto, fizikisto kaj egiptologo deĉifrinta demotikan skribon (m. 1829)
- 1790: José Antonio Páez, venezuela generalo kaj trifoja prezidento (m. 1873)
- 1799: Ernő Kiss, hungara general-leŭtenanto, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1809: Heinrich Hoffmann, germana kuracisto kaj verkisto (m. 1894)
- 1813: Cornel Schwarz, aŭstra kuracisto kaj botanikisto (m. 1860)
- 1827: August von Heyden, germana pentristo kaj juristo, filo de Friedrich von Heyden (m. 1897)
- 1831: James Clerk Maxwell, skota fizikisto kaj matematikisto kontribuinta pri elektromagneta ondo (m. 1879)
- 1834: Kanstancin Wieranicyn, belorusa verkisto kaj poeto, kunfondinto de la moderna belorusa literaturo (naskiĝis ĉirkaŭ 1904)
- 1845: Enrico Hillyer Giglioli, itala zoologo kaj antropologo (m. 1909)
- 1865: William Butler Yeats, irlanda Nobelpremiita verkisto kaj filozofo verkanta angle, influita de okultismo (m. 1939)
- 1868: Antônio Sales, brazila naturalisma verkisto (m. 1940)
- 1872: Jan Szczepanik, pola instruisto pri fiziko, memlernanto kaj inventisto, aŭtoro de pli ol 50 inventoj kaj kelkcent patentitaj teknikaj konceptoj pri kolorfotografio, gobelin-teksado, televido, kuglorezista veŝto, nomata "pola Edison" de Mark Twain, distingita per la Ordeno de Izabela la 1-a (m. 1926)
- 1873: Antun Gustav Matoš, kroata verkisto
- 1880: Vincent Rose, italdevena usona pianisto, violonisto, komponisto kaj bandestro, koncertanta en la orienta marbordo de Usono (m. 1944)
- 1884: Leon Chwistek, pola pentristo, filozofo, matematikisto, logikisto, teoriulo pri arto (m. 1944)
- 1884: Gerald Gardner, angla okultisto kaj verkisto pri viko, inicita al sorĉado estanta daŭrigo de paganismo (m. 1964)
- 1893: Mihály Rotarides, hungara zoologo, esploristo de gastropodoj (m. 1950)
- 1888: Fernando Pessoa, portugala verkisto renoviginta portugallingvan literaturon (m. 1935)
- 1894: Jacques-Henri Lartigue, franca fotisto kaj pentristo (m. 1986)
- 1897: Béla Mágori Varga, hungara pentristo kaj grafikisto, elmigrinta (m. 1998)
- 1897: Paavo Nurmi, finna atleto, longdistanca kuristo (m. 1973)
- 1900: Měrćin Nowak-Njechorński, soraba pentristo, grafikisto, publikisto kaj verkisto (m. 1990)
- 1909: Vladimír Neff, ĉeĥa verkisto, tradukisto, scenaristo, epika kronikisto de la ĉeĥa burĝaro (m. 1983)
- 1910: Gonzalo Torrente Ballester, hispana verkisto pri Galegio, literatura kritikisto, profesoro, laŭreato de Premio Cervantes, Premio Príncipe de Asturias de las Letras (m. 1999)
- 1917: Augusto Roa Bastos, paragvaja dramisto, poeto, ĵurnalisto hispanlingva, elmigrinta al Argentino kaj poste al Francio, laŭreato de premio Cervantes (m. 2005)
- 1926: Jérôme Lejeune, franca pediatro kaj genetikisto malkovrinta kaŭzon de la Down-sindromo, unua prezidanto de la Papa Akademio por la Vivo
- 1927: József Tövissi, rumania hungara geografo kaj lekciisto, patro de Ildikó Antal Tövissi (m. 2015)
- 1928: John Nash, usona matematikisto laboranta pri ludoteorio kaj diferenciala geometrio, Nobelpremiita pri ekonomiko kune kun Reinhard Selten, konata de la filmo Bela Menso (m. 2015)
- 1929: Mózes Szentannai, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1930: Ryszard Kukliński, pola kolonelo, kiu transdonis al CIA planojn de soveta atomatako al Okcidenta Eŭropo, la unua pola oficiro en NATO kaj nacia heroo de Pollando kaj Usono (m. 2004)
- 1930: Emmanuel Milingo, zambia ekzorcisto kaj iama katolika ĉefepiskopo
- 1931: Nóra Kováts, hungara-usona baletistino
- 1935: Christo kaj Jeanne-Claude, bulgara kaj franca geartistoj
- 1936: Helena Růžičková, ĉeĥa aktorino, konata de la filmo Tri aveloj por cindrulino (m. 2004)
- 1940: Gojko Mitić, serba aktoro kaj reĝisoro ludinta en indianaj filmoj
- 1944: Ban Ki-moon, sudkorea politikisto, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
- 1945: Antoni Tronina, pola pastro, teologo kaj bibliisto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a", tradukisto de Aramea Biblio
- 1949: Ulla Schmidt, germana politikistino, membrino de Socialdemokratia Partio de Germanio
- 1951: Janusz Lewandowski, pola ekonomikisto kaj politikisto
- 1952: Jean-Marie Dedecker, flandra politikisto kaj ĵudisto
- 1953: József Miholcsa, rumania hungara skulptisto, frato de Gyula Miholcsa
- 1954: Antonina Krzysztoń, pola kantistino, komponistino, kantaŭtoro, kies inspirartistoj estis Czesław Niemen, Ewa Demarczyk, Jan Krzysztof Kelus, Karel Kryl, Bulat Okuĝava
- 1958: Róbert Oláh-Gál, rumania hungara matematikisto, programisto, matematikhistoriisto, edzo de Elvira Oláh-Gál
- 1959: Bojko Borisov, ĉefministro de Bulgario, membro de politika partio GERB
- 1959: Klaus Johannis, transilvania politikisto, urbestro de Sibio
- 1963: Győző Máthé, hungara aldisto
- 1966: Grigorij Perelman, rusa matematikisto pruvinta la konjekton de Poincaré
- 1969: Virginie Despentes, franca verkistino kaj reĝisorino, aŭtorino de aŭtobiografia eseo Teorio King Kong
- 1970: Rivers Cuomo, usona muzikisto, gitaristo kaj kantisto
- 1972: Marek Minakowski, pola filozofo, historiisto kaj genealogo publikiginta en Interreto liston, daŭre kreskantan, de 700 mil parencaj poloj, d-ro pri homa scienco, vikipediisto
- 1986: Måns Zelmerlöw, sveda kantisto, komponisto, dancisto
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 1231: Antonio de Padovo, portugala franciskano, katolika sanktulo (n. 1195)
- 1348: Don Juan Manuel, hispana politikisto kaj verkisto (n. 1282)
- 1475: Johanino de Portugalio, portugala infantino (n. 1439)
- 1550: Johann Spangenberg, germana reformisto kaj pedagogo (n. 1484)
- 1585: Juanelo Turriano, ital-hispana inventisto, horloĝisto, matematikisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1500)
- 1645: Mijamoto Musaŝi, japana glav-batalisto kaj filozofo (n. 1584)
- 1762: Dorothea Christiane Erxleben, germana kuracistino, unua germana virino doktoriĝinta pri medicino (n. 1715)
- 1782: Anna Göldi, svisa sorĉistino, viktimo de justica murdo (n. 1734)
- 1810: Johann Gottfried Seume, germana verkisto kaj poeto (n. 1763)
- 1861: Henry Gray, angla anatomo kaj kirurgo, aŭtoro de la lernolibro Anatomio de la homa korpo (n. 1827)
- 1864: Henryk Dembiński, pola generalo, inĝeniero kaj vojaĝisto, partoprenanto de la novembra ribelo (n. 1791)
- 1886: Ludoviko la 2-a, reĝo de Bavario el dinastio Vitelsbaĥoj (n. 1845)
- 1894: Nikolaj Ge, rusa pentristo kaj skulptisto, kunfondinto de Peredviĵniki-komunumo (n. 1831)
- 1901: Leopoldo Alas, hispana verkisto kaj literatura kritikisto (n. 1852)
- 1905: Jozefo Karolo de Habsburgo-Loreno, aŭstra-hungara generalo, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1833)
- 1921: José Miguel Gómez, kuba generalo, prezidento de Kubo (n. 1858)
- 1929: Charles Moureu, franca sciencisto kaj kemiisto (n. 1863)
- 1931: Kitasato Shibasaburo, japana kuracisto kaj bakteriologo (n. 1853)
- 1934: Theodor Däubler, aŭstra ekspresionisma verkisto (n. 1876)
- 1938: Charles Édouard Guillaume, franca Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de invaro (n. 1861)
- 1943: Koĉo Racin, makedona poeto kaj revoluciulo (n. 1908)
- 1943: Árpád Radó, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1909)
- 1960: Georgi Atanasov, bulgara pianisto, komponisto kaj muzikinstruisto, fondinto de Esperanto-klubo en Plovdiv, kunredaktoro de "Rondiranto" kaj "Danubo", aktivulo de Bulgara Esperanto-Societo, aŭtoro de muzikaĵoj kun esperantaj titoloj, tradukisto de la broŝuroj de Théophile Cart, Louis de Beaufront kaj de la verkoj de Ivan Vazov (n. 1881)
- 1965: Martin Buber, aŭstra-israela juda filozofo kaj religiosciencisto, esploristo de judismo kaj ĥasidismo, tradukisto kaj poligloto vivinta ankaŭ en la Rusia Imperio, Svislando kaj en Germana Regno (n. 1878)
- 1970: Gonzalo Roig, kuba muzikisto kaj komponisto, kunfondinto de simfonia orkestro, redifininta zarzuelon (n. 1890)
- 1972: György Békésy, hungara-usona Nobelpremiita fizikisto kaj fiziologo, kreinto de teorio pri funkciado de aŭdo-senso (n. 1899)
- 1975: José María Guido, prezidento de Argentino, advokato (n. 1910)
- 1976: János Sándor, rumania hungara kuracisto, patro de István Sándor (n. 1888)
- 1980: Maryla Falk, pola orientalistino, sanskritologo kaj religiosciencistino esplorinta mitojn (n. 1906)
- 1980: Walter Rodney, gujana historiisto, sciencisto kaj aktivulo, murdita (n. 1942)
- 1982: Ĥalid bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo de Sauda Arabio (n. 1912)
- 1984: Jenő Szávai, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1923)
- 1986: Leszek Szuman, pola astrologo, ekonomikisto, spertulo pri reklamo, poligloto, tradukisto, parapsikologo kaj esoterulo, kies Gaja horoskopo estis parte esperantigita de Krzysztof Śliwiński (n. 1903)
- 1986: Benny Goodman, usona muzikisto kaj ĵaza klarnetisto hungar-juddevena (n. 1909)
- 1986: Dean Reed, usona kantisto, kiu iĝis rokenrola stelulo en Sovetunio (n. 1938)
- 2001: Oswald Haselbauer, aŭstra mezlerneja instruisto, esperantisto kaj trdukisto (n. 1909)
- 2004: Jennifer Nitsch, germana televida aktorino (n. 1966)
- 2005: Álvaro Cunhal, portugala komunisto kaj verkisto (n. 1913)
- 2012: Roger Garaudy, franca marksista filozofo, konvertiĝinta al islamo (n. 1913)
- 2019: Edith González, meksika aktorino konata de telenoveloj (n. 1966)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Antonio el Padovo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 13-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.