Kazimierz Gostyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kazimierz Gostyński
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1884 (1884-04-08)
en Varsovio
Morto 5-an de majo 1942 (1942-05-05) (58-jaraĝa)
en Koncentrejo Dachau
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de VarsovioUniversitato de Innsbruck vd
Profesio
Okupo pastroinstruisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kazimierz Gostyński (naskiĝis la 8-an de aprilo 1884 en Varsovio, mortis la 6-an de majo 1942 en KL Dachau) – beatigito de la katolika eklezio, pola katolika kleriko, pedagogo, prizorganto de skoltoj, fondinto de la 3-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Lublina Unio en Lublin kaj de la 2-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Jan Zamoyski en Lublin, martiro pro la kredo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj studoj

En Varsovio finis mezlernejon en 1904. Lia patro Władysław batalis en la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio, estis fondinto de Varsovia Politekniko kaj konata industriisto. Post translokiĝo al Lublin, al la tiea animzorga seminario la 14-an de junio 1908 ordiniĝis kaj plu ekstudis en la Universitato en Innsbruck, en la fakultato de morala teologio.

Agado en Lublin

En 1912 estis nomumita rektoro de la preĝejo al Sankta Petro kaj plenumis funkcion de prefekto en Gimnazio je la nomo al Stanisław Staszic en Lublin (ĝis 1914). En 1915 kreis Viran Gimnazion je la nomo al Hetmano Jan Zamoyski kaj fondis Asocion de Instruistoj. Ankaŭ lekciis en Dioceza Animzorga Seminario.

En 1922 ricevis dignon de la papa ĉambelano de papo Pio la 11-a, kaj en 1925 estis nomumita kanoniko ĉe la Lublina Ĉefkatedralo.

De 1933, post nomumo fare de episkopo Fulman gvidis unue kiel vicdirektoro, kaj poste direktoro Eiskopan Gimnazion, kaj de 1935 iĝis rektoro de la preĝejo al Venka Dipatrino (konstruita de la pola reĝo post la batalo de Grunwald).

Lia socia kaj pedagogia agado alportis al la loka socio ekeston de la skolta taĉmento kaj de orkestro. Li apogis Societon de Amikoj de Lernanta Junularo kaj helpante al malriĉaj lernantoj fondis stipendion por abiturientoj. En 1918 gastis apostolan vizitanton Achilles Ratti, la posta papo Pio la 11-a. Danke al streboj de la pastro Gostyński la lernejo de Zamoyski akiris statuson de ŝtata gimnazio.

Okupado kaj mallibero

Post eksplodo de la dua mondmilito li gvidis patriotan agadon celebrante interalie la sanktan meson pro la Patrio okaze de la Festo de Sendependeco. La 11-an de januaro 1940 estis arestita kaj enprizonigita en severan malliberon en la Kastelo de Lublin.

Morto

Post unu kaj duono de jara restado en la malliberejo oni transportis la pastron Kazimierz al koncentrejo Sachsenhausen, kaj poste al koncentrejo Dachau. Torturata kaj devigata al superhoma korpa streĉo, kiel nekapabla labori estis de germanoj murdita en gaskamero en t.n. transporto de invalidoj.

Beatigo[redakti | redakti fonton]

La 13-an de junio 1999 papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis la pastron Gostyński kiel martiron pro la kredo en la grupo de 108 beatigitaj martiroj de la viktimoj de la dua mondmilito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]