Hieronim Dekutowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hieronim Dekutowski
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1918 (1918-09-24)
en Dzików
Morto 7-an de marto 1949 (1949-03-07) (30-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo soldato
TTT
Retejo http://www.hieronimdekutowski.pl/
vdr

Hieronim Dekutowski (naskiĝis la 24-an de septembro 1918 en Dzików (nun kvartalo de Tarnobrzeg), mortis la 7-an de marto 1949 en Varsovio) estis kolonelo, soldato de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, mutobskurulo, anatemita soldato, legenda komandanto de partizanaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo kaj Libero kaj Sendependo, skolto. Kreinto de la plej granda en Lublinio partizana taĉmento.

La mutobskurulo Hieronim Dekutowski
Hieronim Dekutowski pseŭdonomo Zapora (maldektre) kaj Zdzisław Broński pseŭdonomo Uskok
La entombiga ceremonio de la soldatoj el la taĉmento de Hieronim Dekutowski (pseŭdonomo Zapora), 1946

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco

La plej juna el 9 infanoj de Jana Dekutowski, ladisto, membro de Pola Partio Socialista kaj adepto de Józef Piłsudski. Patrino Maria, el domo Sudacka, ne laboris, tial povis dediĉi sin al edukado de infanoj kaj socia laboro. En la hejmo regis patriotisma etoso, oni memoris pri tradicio de Polaj Legioj, kaj ankaŭ pri la pola-bolŝevika milito, en kiu partoprenis la plej aĝa el liaj fratoj Józef Dekutowski.

La 19-an de majo 1939 abituris kaj planis studi en Lvovo, kion malhelpis la germana invado en Pollandon kaj la soveta agreso en Pollandon.

Reveno al konspiro

Al konspiro, ĉi-foje kontraŭ komunistoj, revenis fine de januaro 1945. Ĉefa kaŭzo estis murdo de 4 liaj soldatoj fare de komandanto de la gardejo en Chodel (Distrikto Opolski) Abram Tauber - judo pli frue savita de la morto el la manoj de germanoj fare de Dekutowski. Li gvidis multe da flankatakaj kaj memdefendaj operacoj.

Morto

Historiistino Ewa Kurek skribis: "Zapora" havis 30 jarojn, 5 monatojn kaj 11 tagojn. Aspektis kiel maljunulo. Grizaj haroj, elbatitaj dentoj, rompitaj manoj, nazo kaj ripoj, forŝiritaj ungoj. "Ni neniam subiĝos!" - kriis, transdonante de la kunprizonigitoj sian mesaĝon. Laŭ dokumentoj la verdikto estis farita per pafmortigo [je la 19.00]. Mokotova legendo diras, ke ekzekutistoj de Sekureca Ofico enpakis "Zapora" al sako, pendigis ĝin sub la plafono kaj pafis, satigante sian malamon per vido de verŝanta desub la plafono malhumila sango. Poste murdis liajn soldatojn: "Ryś", "Żbik", "Mundek", "Biały", "Junak" kaj "Zawada".

Serĉado de tombo, elterigo, identigo[redakti | redakti fonton]

Dum kelkdeko da jaroj daŭranta serĉado de ripozloko de la viktimo de justica murdo, sub gvido de Józef Badecki, la sama, kiu mortkondamnis Witold Pilecki, finiĝis per sukceso. Somere 2012 esploristoj de Instituto pri Nacia Memoro, agantaj sub gvido de profesoro Krzysztof Szwagrzyk, malkovris kaj sekurigis liajn postrestaĵojn dum elterigaj laboroj sur Kwatera na Łączce (Tomba segmento sur Herbejo), en varsovia kvartalo Powązki. La identigon faris spertuloj de Pomorski Uniwersytet Medyczny (Pomeria Medicina Universitato en Szczecin) kadre de Pola Genetika Bazo de Viktimoj de Totalismoj. Instituto pri Nacia Memoro oficiale informis pri tio dum gazetara konferenco la 22-an de aŭgusto 2013. Entombigita en la Milita Tombejo en Tombejo Powązki en Varsovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tadeusz M. Płużański, [1] Arkivigite je 2012-08-30 per la retarkivo Wayback Machine Majoro Hieronim Dekutowski "Zapora" (1918-1949)
  • Jerzy Ślaski, Żołnierze wyklęci (Anatemitaj soldatoj), Warszawa 1996.
  • Jerzy Ślaski, Polska Walcząca (Pollando Batalanta) 3-a volumo, Warszawa 1999.
  • Żołnierze wyklęci. Antykomunistyczne podziemie zbrojne po 1944 roku (Anatemitaj soldatoj. Kontraŭkomunista armigita subtera movado post 1944), Warszawa 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]