Erich Fromm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Fromm
Persona informo
Erich Fromm
Naskonomo Erich Seligmann Fromm
Naskiĝo 23-an de marto 1900 (1900-03-23)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 18-an de marto 1980 (1980-03-18) (79-jaraĝa)
en Muralto
Religio judismo vd
Lingvoj anglagermanahispana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara Respubliko vd
Alma mater Universitato de FrankfurtoUniversitato de HajdelbergoUniversitato de Novjorko vd
Familio
Edz(in)o Frieda Fromm-ReichmannKaren Horney vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • sociologo • psikoanalizisto • verkistopsikologofilozofoekonomikisto vd
Laborkampo filozofiosocia psikologiopsikoanalizosocia filozofioetikofilozofio de la religiosociologiopsikologio vd
Verkado
Verkoj La arto de amo ❦
Psiĥoanalizo kaj Etiko ❦
To Have or to Be? ❦
Psiĥoanalizo kaj Religio ❦
La anatomio de homa detruo ❦
The Art of Listening ❦
Fuĝo for de libereco vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erich FROMM [ˈeːʁɪç fʀɔm] (esperantigita donita nomo: Eriko) (naskiĝis la  23-an de marto 1900(nun 1900-03-23) en Frankfurto ĉe Majno, Germana Imperiestra Regno; mortis la 18-an de marto 1980 en Muralto, Svislando) estis juda germana-usona psikoanalizisto, filozofo kaj socia psikologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La 23-an de marto 1900 Erich Fromm estis naskita kiel filo de la juda vinokomercisto Naphtali Fromm kaj de ties edzino Rosa (naskita Krause). Kiam li havis 13 jarojn, li komencis okupiĝi intensive pri la verkoj de Ernst Bloch kaj pri la talmudo. Farinte sian abituron li ekstudis juron por du semestroj ĉe la Universitato de Frankfurto ĉe Majno, kaj nur unu jaron poste, en 1919, li ekstudis sociologion, psikologion kaj filozofion en Universitato de Hajdelbergo. Li ankaŭ denove okupiĝis pri la talmudo kaj verkis pri ĝi.

En 1920, Fromm kunfondis la Liberan Judan Instrudomon (germanlingve Freies Jüdisches Lehrhaus) kaj kunlaboris kun Walter Benjamin, kiu ankaŭ estis filozofo. Du jarojn poste li doktoriĝis per la verko La juda leĝo. Kontribuo al la sociologio de la diaspora judismo (germanlingva originalo: Das jüdische Gesetz. Ein Beitrag zur Soziologie des Diaspora-Judentums).

Kiel 26-jarulo Fromm edziĝis kun la psikoanalizistino Frieda Reichmann. Ekde tiam li ankaŭ finis siajn laborojn pri la ortodoksa judismo kaj ne plu verkis pri religio. Anstataŭe li studis denove, ĉi-foje psikologion kaj psiĥatrion en Munkeno ĉe la psikoanalizisto Karl Landauer. Tiun studon li finis en 1929, kiam li kunfondis la Sudgermanan Instituton pri psikoanalizo en Frankfurto ĉe Majno (germanlingve Süddeutsches Institut für Psychoanalyse in Frankfurt/Main). Samjare li finis instruadon ĉe la psikoanaliza Instituto en Berlino (germanlingve Psychoanalytisches Institut in Berlin).

Kiam Fromm eklaboris ĉe la Frankfurta Instituto pri Socia Esploro (germanlingve Frankfurter Institut für Sozialforschung), kion iniciatis Max Horkheimer, li tie kunlaboris kun Herbert Marcuse kaj Theodor W. Adorno, du bone konataj filozofoj de kritika teorio.

En 1931, Fromm disiĝis de sia edzino, de kiu li eksedziĝis 11 jarojn poste. En 1932 li devis resti dum unu jaro en Davos, Svisio, pro tuberkuloza ekmalsaniĝo. Poste li foriris de Eŭropo al Novjorko pro la eŭropa faŝismo de tiu tempo kaj malfermis tie psikoanalizan sanigejon. Ankaŭ lia Instituto pri Socia Esploro ŝanĝis sian sidejon al Novjorko pro la politikaj danĝeroj en Eŭropo.

Ekde tiam ĝis 1939 li prelegis verkojn en la Novjorka Kolumbia-universitato. Samjare li eksiĝis el la Instituto pri Socia Esploro por protesti kontraŭ la akcepto de Adorno, kun kiu li antaŭe estis kverelinta, kiel plena membro de la instituto. En 1940, Fromm fine ricevis la usonan ŝtatanecon, kaj unu jaron poste li skribis sian verkon Fuĝo for de libereco (germanlingva originalo: Die Furcht vor der Freiheit), per kiu li iĝis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la nova psikoanalizo, kiu interpretas la psikoanalizon de Sigmund Freud alie kaj opinias, ke ankaŭ aliaj instinktoj kaj sociaj faktoroj gravas.

Inter 1941 kaj 1950 Fromm fine profesoriĝis pri psikologio ĉe la universitato en Vermonto. Dume li denove edziĝis en la jaro 1944. Lia nova edzino nomiĝis Henny Gurland. Tri jarojn antaŭ la profesoriĝo li publikigis la verkon psikoanalizo kaj Etiko (germanlingva originalo: Psychoanalyse und Ethik). En 1949 li translokiĝis al Meksikurbo, kie li malfermis denove sanigejon.

En la jaro 1951 li iĝis profesoro pri psikoanalizo ĉe la ŝtata universitato en Meksikurbo. Unu jaron poste mortis lia dua edzino Karen Horney, pro kio Fromm edziĝis kun Annis Freeman en 1953, kun kiu li translokiĝis al Cuernavaca. Tri jarojn poste li verkis alian tre gravan libron La arto de amo (anglalingva originalo: The Art of Loving; kaj germanlingve: Die Kunst des Liebens). En la sekva jaro li aktiviĝis kontraŭ la politiko pri atomaj armiloj en Usono ene de usona pacomovado.

En 1963 li malfermis la Meksikan psikoanalizan Instituton antaŭ ol li emeritiĝis en 1965, kiam li ankaŭ publikigis kun Marcuse, Bloch kaj aliaj la kolektitan verkon Humanista Socialismo (anglalingva originalo: Humanist Socialism). En 1968 Fromm havis koran infarkton, kiu igis lin retiriĝi el la publika vivo, kaj en 1974 li lastafoje translokiĝis al Muralto, kie li jam ofte vizitis dumsomere.

En 1976 li publikigis sian lastan gravan libron Havi aŭ Esti (germanlingva originalo: Haben oder Sein), kaj unu jaron poste li havis duan korinfarkton. Finiĝis lia vivo finfine la 18-an de marto 1980. Kvin tagojn poste oni publikigis entutan aron da liaj verkoj kaj honoris lin postmorte per la Frankfurta Goethe-plakedo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Deutsches Historisches Museum Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (Germana Historia Muzeo), vidite la 12-an de oktobro 2012.