Hendrick Goltzius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrick Goltzius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1558 (1558-02-01)
en Bracht
Morto 1-an de januaro 1617 (1617-01-01) (58-jaraĝa)
en Harlemo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • grafikartisto • kuprogravuristo • desegnisto • artkolektanto • print publisher • ksilografiisto
Verkoj Dying Adonis
Vertumnus and Pomona
Lot and his Daughters
vdr

Hendrick GOLTZIUS (januaro aŭ februaro de 1558 - 1-a de januaro 1617) estis nederlanda litografisto, desegnisto kaj pentristo. Li estis la plej elstara gravuristo de la frua baroka periodo en nederlando, aŭ Norda manierismo, konata pro lia rafinita tekniko kaj la "superabundeco" de liaj kunmetaĵoj. Laŭ A. Hyatt Mayor, Goltzius "estis la lasta profesia gravuristo kiu desegnis kun la aŭtoritato de bona pentristo kaj la lasta kiu elpensis multajn pentraĵojn por ke aliaj kopiu"[1]. En lia mezaĝo Goltzius ankaŭ komencis produkti pentraĵojn.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Goltzius naskiĝis proksime al Venlo, en BrachtMillebrecht, vilaĝo tiam en la Duklando Jülich, nuntempe en la municipo Brüggen en Nordrejn-Vestfalio. Lia familio translokiĝis al Duisburg kiam li estis tri jarojn aĝa. Post studado de survitra pentrado dum kelkaj jaroj kun sia patro, li lernis kuprogravuradon de la nederlanda erudiciulo Dirck Volkertszoon Coornhert, kiu tiam loĝis en Kleve. En 1577 Goltzius migris kun Coornhert al Haarlem. En la sama urbo, li estis ankaŭ dungita fare de Philip Galle por gravuri aron de presaĵoj pri la historio de Lucretia.

Mem-portreto de lia misformita mano (1588). Teylers Museum, Harlemo

La dekstra mano de Goltzius estis misformita pro fajro kiam li estis bebo, kaj tio verŝajne igis ĝin aparte taŭga al tenado de gravurilo; "per la devigo desegni per la grandaj muskoloj de sia brako kaj ŝultro, li majstris imponan svingon de linio"[2].

Li edziĝis, 21 jaraĝa, al vidvino iom pli maljuna ol li, kies mono ebligis lin establi sendependan entreprenon en Harlemo. Sed la malagrabla para rilato tiel influis lian sanon, ke Goltzius decidis, en 1590, fari turneon tra Germanio kaj Italio, danke al kiu li akiris intensan admiron al la artaĵoj de Mikelanĝelo. Li revenis al Harlemo en aŭgusto 1591, rimarkinde pli sana, kaj laboradis tie ĝis sia morto, 58-aĝa. Li estis la duonpatro de la gravuristo Jacob Matham.

Lot kaj liaj filinoj, laŭ pentraĵo de Goltzius.
Lot kaj liaj filinoj, modifita versio ĉe Rijksmuseum en Amsterdamo. Tiu pentraĵo bildigas la klopodon allogi sian patron, fare de la filinoj de Lot, dum Sodomo kaj Gomoro brulas en distanco kaj la edzino de Lot iĝas sal-kolono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Jupitero kaj Antiopa.

La portretoj de Gorzius, kvankam plejparte miniaturoj, estas majstraĵoj de sia speco, kaj pro sia eskvizita finlaboriteco, kaj kiel bonaj studoj de individua karaktero. De liaj pli grandaj verkoj, lia real-skala memportreto estas verŝajne la plej frapa ekzemplo.

Goltzius atingis senprecedencan nivelon en la uzo de la "dikigitaj linioj", kie la gravurilo estas manipulita por desegni liniojn pli dikaj aŭ pli maldikaj, por krei divers-tonan efikon el distanco. Li ankaŭ estis pioniro de la tekniko "punkto kaj rombo", laŭ kiu oni metadis punktojn en la mezon de romb-formaj spacoj kreitaj per kruc-ombrumado por plie poluri la tonan nuancon.

Hollstein atribuis 388 presaĵojn al Goltzius, plus pliaj 574 de aliaj litografistoj kiuj baziĝis sur liaj dezajnoj. Pro lia regado de gravurilo, oni konsideras lin rivalo de Durero. Li faris gravuraĵojn sur la verkoj de Bartholomeus Spranger, multobligante tiel la famon de tiu lasta, krom la sian propran. Goltzius komencis pentri dum plenaĝo (li estis 42 aĝa), kaj granda parto de sia pentraĵoj troviĝas nun en Vieno. Li ankaŭ verkis kelkajn klaroskurajn lignogravuraĵojn.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. Hyatt Mayor. Prints and People, paĝ. 420. Eld. Metropolitan Museum of Art/Princeton, 1971, ISBN 0-691-00326-2.
  2. A. Hyatt Mayor. Prints and People, paĝ. 418. Eld. Metropolitan Museum of Art/Princeton, 1971, ISBN 0-691-00326-2. Pliaj verkistoj atentigas pri la priskribo de lia amiko kaj biografo Karel van Mander, laŭ kiu Goltzius gravuradis per sia dekstra mano kaj desegnadis per la maldekstra. Google Books