Pehr Kalm
Pehr Kalm | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sveda botanikisto
| |||||
Persona informo | |||||
Pehr Kalm Pietari Kalm | |||||
Naskiĝo | 6-a de marto 1716 en Ångermanland, Svedio | ||||
Morto | 16-a de novembro 1779 en Åbo, Svedio (hodiaŭ Finnlando) | ||||
Etno | svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | sveda • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto universitata instruisto ekonomikisto natursciencisto esploristo pastro ornitologo vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco, ekonomiko kaj teologio vd | ||||
Aktiva en | Upsalo • Turku vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Karolo Lineo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pehr KALM (naskiĝinta la 6-an de marto 1716 en Ångermanland, mortinta la 16-an de novembro 1779 en Åbo) estis sveda botanikisto, esploristo, naturalisto kaj agrikultura ekonomikisto.
Kalm famiĝis ĉar li unue priskribis la Niagaran Akvofalaron kaj publikigis la unuan detalan studon de la natura historio pri Nordameriko. En 1747, li estis komisiita de la Reĝa Akademio de Scienco de Svedio pri vojaĝo al la nordamerikaj kolonioj por alporti semojn kaj plantojn kiuj povas uziĝi en la agrikulturo. Krom tio, li unue publikigis sciencan priskribon de multaj trovaĵoj en Nordameriko, interalie la unuan sciencan priskribon de la "17-jara cikado" Magicicada septendecim[1].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Liaj gepatroj devenis de Finnlando kaj establiĝis en Svedio kaŭze de la Granda Nordia Milito. Lia patro mortis ses semajnojn post lia naskiĝo. Kiam la bataloj finiĝis, lia patrino revenis al urbo Närpes, Ostrobotnio, en Finnlando, kie lia patro estis luterana pastro. Kalm komencis, em 1735, siajn studojn en la Reĝa Akademio de Åbo[2], nune Turku, kaj ekde 1740 li enmatrikuliĝis en la Universitaton de Upsalo, kie li konatiĝis kun Karolo Lineo, kaj fariĝis unu el liaj unuaj lernantoj. En Upsalo, Kalm ekoficis kiel estro de eksperimenta plantaro kies proprietulo estis la barono Sten Carl Bielke (1709-1753)[3].
Kalm faris esplorojn en Svedio, Rusio kaj Ukrainio inter 1742 kaj 1746, kiam li ekoficis kiel asista-profesoro pri Natura Historio kaj ekonomio en la Akademio de Åbo, kies funkcio li ekzercis plentempe ekde 1747, en la sama jaro kiam Lineo lin indikis por membriĝi al la Reĝa Akademio de Sciencoj en Svedio.
Antaŭ ol iri al Filadelfio, Kalm pasigis ses monatojn en Anglio, kie li renkontis multajn gravajn botanikistojn. Kalm alvenis en Pensilvanio en 1748, kaj tie li estis helpata de Benjamin Franklin kaj John Bartram (1699-1777)[4]. Tie li starigis sian laboroficejon ĉe la sveda-finna komunumo, en Raccoon, nuna Swedesboro, Nov-Ĵerzejo.
Li aktivis kiel anstataŭanto de la pastro de la Triunua Preĝejo[5], kiu estis loka luterana preĝejo fondita de svedoj. Post nemulte da tempo, Kalm edziĝis al vidvino de Johan Sandin, eksa pastro kiu estis mortinta. En Raccoon, li restis ĝis la 19-a de majo 1749. Antaŭ ol reiri al Finnlando, Kalm vizitis la Niagaran Akvofalaron krom viziti Montrealon kaj Kebekion en Kanado.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- The America of 1750: Peter Kalm's travels in North America : the English version of 1770
- Några nordsken oberverade i Norra America.[Rubr.] - 1752
- Diss. d. ornitho-theologiae pars posterior ... [exhibens] - 1754
- Historisk och oeconomisk: Beskrifning öfwer Cajanaborgs-Län ... - 1754
- Diss. oecon. de causis diminutionis piscium - 1757
- Dissertatio gradualis De foecunditate plantarum, Laurentius Settermark - 1757
- Diss. praestantiam plantarum indigenarum prae exoticis laeviter adumbrans - 1762
- Dissertatio de incrementis frigoris, in terris borealibus annis proxime praeterlapsis observatis ..., Isaacus Nordlund - 1772
- Resp. Oeconomisk Afhandling Om Trän Tjenliga Til Lefwande Häckar Uti Kryddgårdar i Finland ... Præs. P. Kalm, Etc, Abraham Paulin, - 1775
- Dissertatio gradualis, de agricultura veterum Sveo-Gothorum, quam suffragante facult. philos. ad Reg. Acad. Aboensem, præside [...] Petro Kalm, ventilandam sistit Johannes Arenius, Ostrobotniensis. In audit. Maj. die XXVI Junii an. MDCCLXXVIII
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Nordisk familjebok
- The Linnaean Correspondence
- Personensuche
- Bibliothèque Nationale de France
- WorldCat Identities
- Virtual International Authority File
- Dictionary of Canadian Biography
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Upsalo
- Karolo Lineo (1707-1778)
- Sten Carl Bielke (1709-1753)[3]
- Carl Fredrik Adler (1720-1761) [6]
- Anders Chydenius (1729–1803)[7]
- Johan Peter Falck (1732-1777)[8]
- Andreas Berlin (1746-1773)[9]
- Adam Afzelius (1750-1837)[10]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magicicada septendecim. Arkivita el la originalo je 2014-07-02. Alirita 2014-07-07.
- ↑ La Reĝa Akademio de Åbo estas la unua universitato en Finnlando. Ĝi estas fondita de la reĝino Kristina de Svedio, laŭ propono de la grafo Per Brahe, la Juna (1602-1680).
- ↑ 3,0 3,1 Personensuche
- ↑ Bartramtrail.org
- ↑ Triunua preĝejo
- ↑ Personensuche
- ↑ Nordisk familjebok
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche[rompita ligilo]