Malgranda arao de Spix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cianopsito)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda arao de Spix
Plenkreska malgranda arao de Spix en Weltvogelpark Walsrode, foto el 1980-aj jaroj.
Plenkreska malgranda arao de Spix en Weltvogelpark Walsrode, foto el 1980-aj jaroj.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Familio: Psitakedoj Psittacidae
Genro: Cyanopsitta
Cyanopsitta spixii
Wagler, 1832
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta sovaĝe[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malgranda arao de Spixmalgranda blua arao (Cyanopsitta spixi) estas specio de papagoj el tribo Arini de subfamilio Arinae (neotropisaj papagoj) de familio Psittacidae. Ĝi apartenas al netaksona grupo de araoj kaj estas endemia en Brazilo. La specion unue priskribis germana naturalisto Georg Marcgrave dum sia vojaĝo en brazila subŝtato Pernambuko en 1638. Ĝi ricevis sian nomon omaĝe al alia fama germana naturalisto Johann Baptist von Spix, kiu kaptis vivan specianon en 1819 apud rivero São Francisco en subŝtato Bahio de Brazilo.

Tiu birdospecio estas mezgranda papago kiu pezas ĉirkaŭ 300 g, pli malgranda ol plej el la grandaj araoj. Ties plumaro estas kun variaj nuancoj de blua, kun griz-blua kapo, helbluaj subaj partoj, kaj tre markataj bluaj supraj partoj. Maskloj kaj inoj estas identaj laŭ aspekto, krom ke la inoj estas iom pli malgrandaj averaĝe.

La specio loĝis en ĉeriveraj galeriaj arbaroj el karajbaj (Tabebuia aurea) arboj en baseno de rivero São Francisco ene de Kaatinga vegetaĵara zono (nord-uesta Brazilo). Ĉar ĝi estas tre dependa al tiu ĉi aparta tipo de arbaro por nutrado kaj nestiĝo, ĝia habitato estis tre limigita. Ĝi nur nestis en karajboj kaj manĝas plejparte semojn kaj nuksojn de karajboj kaj diversaj eŭforbiacaj arbustoj, kiuj estas dominanta vegetaro en Kaatingo. Pro tiu ĉi limigo la specia habitato estas tre vundebla por senarbarigo kaj la birdo iĝis tre rara en naturo jam en frua 20-a jarcento.

La plej lasta loko kie oni rimarkis malgrandan araon de Spix en naturo estas en nord-eostaj partoj de Bahio. Oni vidis sovaĝan iĉan birdon en 2000 kaj poste kaj lastafoje en 2016.[2] IUCN rigardas malgrandan araon de Spix formortinta en naturo.[1] CITES listas la specion en Apendaĵo I pri specioj kun malpermesita komerca uzo krom por celoj de konservo, scienco aŭ eduko.

Brazila institucio Instituto Chico Mendes de Conservação da Biodiversidade (ICMBio) konduktas projekton kun kodnomo Ararinha-Azul por konservo de la specio kun helpo de kelkaj aliaj naturkonservaj organizaĵoj kaj la brazila registaro. La projekto inkludas bredadon de la birdoj en kapteco, rekonstruon de ilia habitato kaj eventuale poetapan reenkondukon de la birdoj en naturon.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Malgranda arao de Spix estas la sola specio en monotipa genro Cyanopsitta. La genra nomo devenas de antikvaj grekaj vortoj kuanos ("blua" aŭ "cejana") kaj psittakos ("papago"),[3] kaj la specia nomo estas latinigita genetivo de familinomo "von Spix".[3] Cyanopsitta estas unu el ses centramerikaj kaj sudamerikaj genroj de araoj el la tribo Arini, kiu, kune kun mallongvostaj amazonaj papagoj kaj kelkaj aliaj parencaj papagoj formas subfamilion Arinae (neotropisaj papagoj) en familio Psittacidae, unu el tri familioj de veraj papagoj.[4][5]

La unua eŭropa naturalisto kiu observis kaj priskribis la specion estis Georg Marcgrave, kiu faris sian priskribon en 1638. Tamen, ĝi ricevis sian nomon omaĝe al Johann Baptist von Spix, kiu preskaŭ du jarcentojn poste kaptis la tipan specianon en 1819 dum sia ekspedicio en Brazilon. Von Spix donis la specion misnomon Arara hyacinthinus pro ĝia karaktera blua koloro, sed tiu ĉi nomo koliziiĝis kun tiama nomo de la kutima hiacintulo Psittacus hyacinthinus, kiun donis John Latham en 1790.[6] Eraron de Spix rimarkis en 1832 germana profesoro pri zoologio Johann Wagler, kiu komprenis ke la speciano de Spix estas pli malgranda kaj de iom diversa koloro ol kutima hiacintulo. Li redifinis ĝin kiel nova specio Sittace spixii. Nur en la 1854 franca naturalisto Princo Charles Bonaparte komprenis ke la arao meritas sian propran monotipan genron kaj difinis ĝin kiel Cyanopsitta spixi,[7] notante gravajn morfologiajn diferencojn inter arao de Spix kaj la hiacintuloj.[8] Itala zoologo Tommaso Salvadori ankaŭ listis ĝin kiel Cyanopsittacus spixi en sia verko Catalogue of the Psittaci, or parrots, in the collection of the British museum de jaro 1891.[9]

Naturalistoj rimarkis notendajn morfologiajn similarecojn inter arao de Spix kaj pli malgrandaj papagoj el tribo Arini jam en komenco de la 20-a jarcento. Ekzemple, Rev. F.G. Dutton, prezidento de Brita Birdobredada Societo, diris en jaro 1900, ke "ĝi pli similas al konuro".[10] Same, brazila ornitologo Helmut Sick en 1981 deklaris ke "Cyanopsitta spixii… ne estas vera arao".[11]

Laŭ morfologiaj datumoj C. spixii, estas intermedia inter araoj kaj pli malgrandaj anoj de Arini (konuroj, aratingoj kaj parencoj). Tiun ĉi pozicion ankaŭ pravigis molekulaj esploroj. En molekula-filogenia esploro de 69 genroj de papagoj de jaro 2008[12] la kladogramo montras ke C. spixii apartiĝis pli frue ol modernaj araoj. Tamen tiu ĉi esploro ne inkludis ĉiujn genrojn de araoj. La esploro ankaŭ deklaras ke diferenciĝo de neotropisaj papagoj okazis antaŭ ĉirkaŭ 33 jarmilionoj, preskaŭ en la sama periodo kiam Sudameriko apartiĝis de Antarkto. Tiu ĉi esploro kontraŭas taksonomion proponitan far brita ornitologo Nigel Collar en enciklopedia manlibro Handbook of the Birds of the World, vol. 4 (1997).[5] Esploro far la samaj aŭtoroj de jaro 2011 plie klarigas taksonomian pozicion de araoj: la kladogramo metas na C. spixii en la klado de araaj genroj, kiu estas frata al klado de Aratinga kaj aliaj pli malgrandaj papagoj. En la araa klado C. spixii estas la plej frua elbranĉiĝo; ĝiaj plej proksimaj parencoj estas la ruĝaventra arao (Orthopsittaca manilata) kaj la bluvizaĝa arao.(Primolius couloni).[13]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Remburita speciano en Naturkundemuseum Berlin

Malgranda arao de Spix estas facile distingebla, ĉar ĝi estas la sola malgranda blua araa specio, kaj ankaŭ rimarkebla laŭ ĝia karaktera griza kalva haŭto ĉirkaŭ okuloj kaj inter okuloj kaj la beko.[14] La tuta longo de birdo estas ĉ. 56 cm, inklude la voston de 26–38 cm.[15] Longo de flugilo estas 25–30 cm.[14] Seksa duformismo preskaŭ ne rimarkeblas en tiuj ĉi birdoj. La iĉo kaj la ino aspektas preskaŭ same,[14] krom ke la iĉo estas iom pli granda: averaĝa pezo de iĉoj en kapteco estas 318 g kaj de la inoj 288 g.[15]

La plumaro estas grizece blua sur la kapo, pale blua en malsupraj partoj kaj brile blua en la dorso kaj sur supraj partoj de la flugiloj kaj la vosto.[16] La kruroj kaj piedoj estas brunece nigraj. En plenkreskuloj la haŭto sur kalvaj partoj de vizaĝo estas griza, la beko malhele griza kaj la irisoj flavaj.[14] Junuloj tre similas al plenkreskuloj je la plumaro, sed ilia haŭto estas pli pale griza, irisoj estas brunaj kaj ili havas rimarkeblan blankan strion sur la plej supra parto de la supra makzelo (kulma kresto).[14]

Konduto[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Oni observis ke en naturo plej kutima nutraĵo por la malgranda arao de Spix estas semoj kaj nuksoj de lokaj plantoj Pinhão (Jatropha pohliana var. mollissima) kaj Favela (Cnidoscolus phyllacanthus). Tamen tiuj ĉi specioj estas nenativaj specioj en la habitato de la birdo, do ili ne povas esti historiaj nutraĵoj de la specio.[17]

Aliaj plantoj kies semojn kaj nuksojn manĝas la papagoj estas Joazeiro (Ziziphus joazeiro), Baraúna (Schinopsis brasiliensis), Imburana (Commiphora leptophloeosBursera leptophloeos), Facheiro (Pilosocereus piauhyensis), diversaj specioj de Phoradendron, Caraibeira (Tabebuia caraiba), Angico (Anadenanthera macrocarpa), Umbu (Spondias tuberosa) kaj la Unha-de-gato (Acacia paniculata). Pli fruaj esploristoj aldonas pluajn plantojn en la listo: Maytenus rigida, Geoffroea spinosa, kaj eble ankaŭ Combretum leprosum.[15]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Junulo en kapteco. Rimarku la blankan strion sur la supra parto de la beko kaj pale grizan koloron de vizaĝa haŭto.

En kapteco malgrandaj araoj de Spix iĝas seksan fekundecon en la aĝo de 7 jaroj. Unu ino naskita en fondaĵo Loro Parque Fundación metis ovojn en la aĝo de 5 jaroj, sed tiuj estis nefekundaj.[18] Oni suspektas ke tiom malfrua fekundiĝo en kapteco estas sekvo de enkruciĝo kaj aliaj mediaj stresoj ĉar aliaj papagoj de simila grando iĝas fekundaj post 2–4 jaroj. En naturo esploristoj priskribis komplikajn pariĝajn ritualojn de malgrandaj araoj de Spix kiuj inkludis interŝanĝojn de nutraĵoj kaj kunflugadon. Tiaj ritualoj ĉe aliaj grandaj papagoj povas daŭri kelkajn sezonojn, kaj eble simile okazis kun araoj de Spix.

Malgrandaj araoj de Spix nestas en arbotruoj de grandaj karajbarboj kaj reuzas saman neston kelkfoje de jaro al jaro. La pariĝa sezono estas inter novembro kaj majo, kaj plejparto de la idoj eloviĝas en januaro, kiam en Kaatingo komencas pluvsezono. Onikrede en naturo kutima ovaro de malgranda arao de Spix estis tri ovoj, sed en kapteco ĝi estas averaĝe kvar ovoj, kaj povas esti de unu ĝis sep. Kovado daŭras 25–28 tagojn, dum kiu nur la ino kovas. La idoj elnestiĝas post 70 tagoj kaj iĝas tute sendependaj post 100–130 tagoj.[15]

La pariĝa voĉsignalo de malgranda arao de Spix estas kutime priskribata kiel [ŭiĉaka].[15] Ĝia kutima voĉo estas ada mallonga grinco aŭ kokobleko.[19]

Vivodaŭro en naturo estas nekonata. La sola birdo observita en sovaĝeco (la lasta konata sovaĝa iĉo) aĝis pli ol 20 jarojn. La plej maljuna birdo en kapteco mortis en la aĝo de 34 jaroj.[15]

Distribuo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo pri Cyanopsitta spixii far Joseph Smit, 1878

Laŭ diversaj rakontoj malgrandaj araoj de Spix estis pli kutimaj en Pernambuko ol en Bahio ĝis la 1960-aj jaroj, sed ne pli malfrue.[20] La plej malfruaj observaĵoj de la specio (1974–1987) lokalis en valo de rivero São Francisco en nordeosta Brazilo, aparte en suda baseno de la rivero en subŝtato Bahio. En 1974 ornitologo Helmut Sick hipotezis, surbaze de informo obtenita de lokaj negocistoj kaj incidĉasistoj, ke arealo de la specio povas inkludi nord-uestajn partojn de Gojaso kaj sudajn partojn de Maranjo.[21] Raportoj de aliaj ornitologoj pri renkontoj de la birdo en diversaj partoj de Piaŭio plue vastigis teorian vivareon de la arao je grandaj sekaj areoj de nord-eosta Brazilo.[17]

En la 1990-aj jaroj oni observadis unusolan birdon apud rojo Melância en Nova Soure, Bahio. Dum tiu ĉi observado oni eltrovis multajn gravajn informojn pri la habitato de la specio. Antaŭe oni supozis ke malgranda arao de Spix havas vastan vivareon en Brazilo kiu inkludas kelkaj tipojn de habitato, interali buriti-palmajn (Mauritia flexuosa) marĉojn, ceradajn savanojn kaj sekan kaatingon. Tamen esploroj de la birdo de Melancia montris ke la malgranda arao de Spix estas specialista specio adaptita aparte por travivo en jam tiam endanĝeritaj galeriaj arbaroj.[22] Ornitologo Tony Silva mencias ke "tie, kie la karajbaj arbaj estas faligitaj, kiel sur la Pernambuka bordo de rivero São Francisco, la specio malaperis".[23]

Oni ne multe scias certe pri la originala arealo de la specio, ĉar plejparto de ĝia habitato jam estis forhakita kiam naturalistoj komencis observi la birdojn kaj iliaj nestejon. Nun oni kredas ke la historia arealo inkludis partojn de Bahio kaj Pernambuko en la 50 km-vasta koridoro laŭ 150–200 km-longa parto de rivero São Francisco, inter Juazeiro (aŭ eble Remanso) kaj Abaré.[20] La raportoj pri la birdoj ekster tiu ĉi regiono plej probable aperis pro misidentigo de alia specio, ekzemple de ruĝaventra arao (Orthopsittaca manilatus).[17]

Kaatinga vegetaĵo de nord-eosta Bahio (kiu inkludas habitaton de malgranda arao de Spix) konsistas je malgrandaj arboj, arbustoj kaj kaktoj. Plejparto de ĝia biodiverseco konsistas je plantoj el familio Euphorbiaceae. La arao adaptiĝis al vivo en la plej seka kaj varma parto de kaatingo, kie karajboj (Tabebuia caraiba) formas galerian arbaron. La karajbaj galerioj estas aparta mikroklimo en kaatingo. La galerioj formas malvastajn, ne pli ol 18 m, marĝenojn ĉirkaŭ almenaŭ 8 m-vastaj riveretoj kaj rojoj en la akvokolekta areo de rivero São Francisco.[17] Ĉiuj konataj T. caraiba-arbaroj estas en mezaj kaj malsupraj niveloj de la akvokolekta sistemo kie formiĝis fajnaj aluviaj grundoj. Karakteraj ecoj de la galeriaj arbaroj estas relative altaj (averaĝe 8 m) T. caraiba-arboj egale spacitaj kun denseco de 10 por 100 m, inter kiuj kreskaj malaltaj arbustoj kaj kaktoj. Ŝajnas tiel ke grandaj maturaj arboj de nur tiu ĉi specio estis taŭgaj por nestoj de malgranda arao de Spix, kaj ĝiaj semoj estas la plej taŭga nutraĵo por la specio.[17]

Inter la rojoj kaj riveretoj notindaj estas rojo Melância proksime de samnoma vilaĝeto (30 km sude de Curaçá), kie loĝis kaj nestis la lasta konata sovaĝa arao de Spix, apuda rojo Barra Grande kaj rojo Vargem ĉ. 100 km norde apud Abaré. Ĉiuj ili estas en subŝtato Bahio sude de rivero São Francisco. En 1990 ili estis la lastaj restaĵoj de iame vastaj karajbaj galeriaj arbaroj, kiuj vastis ĝis 50 km de ambaŭ bordoj de rivero São Francisco laŭ granda parto de ĝia longo.[24] Alia areo, laŭ rojo Brígida en Pernambuko, norde de rivero São Francisco, jam estas forhakita.[25]

Historio[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo el priskribo de la specio far Spix, 1824. Laŭ la strio sur la beko oni povas konkludi ke temas pri juna birdo.

La specio estas plej frue observita kaj priskribita far germana naturalisto Georg Marcgrave dum lia esploro en Pernambuko en 1638. Lia priskribo estas jena:

Maracana Brasiliensibus, avis Psittaco planè similis (cuius & species) sed maior, plumae totius ex gryseo subcoerulescunt, clamat ut Psittacus. Fructus amat, Murucuia imprimis.

(Traduko: Brazila papago, birdo tre simila al Psittacus [t.e. griza papago], sed pli granda, tuta plumaro cindre blua, vokas kiel papago. Frukton ĝi amas, aparte pasifrukton).

[26]

La nomon la malgranda arao de Spix ricevis omaĝe al germana naturalisto Johann Baptist von Spix kiu kolektis la unuan specianon de la specio en aprilo 1819 apud rivero São Francisco proksime de Juazeiro[27][28][noto 1] Pli malfruaj esploroj hipotezas ke fonto de la tipa speciano estas Curaca,[32][33][34] sed aliaj deklaras ke ne eblas scii ĝian konkretan fonton kun iugrada certeco.[35][noto 2]. Spix priskribis la specion jene:

Habitat gregarius, rarissimus licet, propre Joazeiro in campis riparüs fluminis St. Francisci, voce tenui insignis

(Traduko: Ĝi loĝas en grupoj, kvankam tre raraj, apud Juazeiro en areoj najbaraj de rivero São Francisco, [kaj estas] notinda pro sia alta voĉo).

[27]

Sekvafoje esploristoj renkontis la birdon 83 jarojn poste, en 1903, kiam Othmar Reiser el la Aŭstria Akademio de Sciencoj observis la araon apud lago ĉe Parnaguá en subŝtato Piaŭio. Reiser ankaŭ vidis unu kaptitan specianon en fervojstacio de Remanso. Tiuj ĉi observaĵoj ebligas supozi ke arealo de malgranda arao de Spix povas esti pli vasta ol oni kredis kaj inkludi sekajn areojn nord-ueste de la valo.[22] Tamen, nunaj scioj pri la habitatdemandoj de la birdo igas onin dubi tiun ĉi teorion.[36]

La araoj de Spix estis rutine kaptataj kaj vendataj al privataj kolektistoj. En 1967 Brazilo pasigis leĝon pro protekto de naturo kiu malpermesis komercon kaj eksporton de Brazilaj sovaĝaj animaloj, kaj en 1975 ĝi eniris la CITES-konvencion. Tamen, tiuj ĉi ŝtataj agoj ne haltigis la komercan uzon de la birdoj, nur igis ĝin kontraŭleĝa kaj perfortis vendantojn kaj posedantojn de malgrandaj araoj de Spix kaŝi sin. Tio ĉi nur malfaciligis postajn projektojn de pristudo kaj konservo de la specio.[37]

La birdo ne estis observata en naturo ĝis la 1970-aj jaroj, kaj do malkresko de ĝiaj sovaĝaj populacioj longe ne iĝis rimarkita far esploristoj kaj ekologoj. En 1974 brazila ornitologo Helmut Sick observis grupojn de tri aŭ kvar birdoj apud Formosa do Rio Preto en nord-uesta Bahio flugantajn ĉirkaŭ Mauritia flexuosa-palmoj.[38] Eĉ en 1980 Usona ornitologo Robert Sterling Ridgely deklaris ke "ne estas evidentaĵoj pri la nuna malkresko de kvantoj [de la birdoj]". Sed dum la 1980-aj jaroj pro kontraŭleĝa komerco je papagoj dekoj de malgrandaj araoj de Spix estis kaptitaj kaj venditaj, kaj en mez-18980-aj jaroj oni plejparte kredis ke la specio malaperis en naturo.[39] Naturalosto Paul Roth observis la birdojn en regiono de Curacá inter 1985 kaj 1988. En 1985 Roth trovis 5 birdojn, en 1986 tri kaj en majo 1987 nur du.[40]

Oni scias ke du birdoj estas kaptitaj por komerco en 1987. Sola iĉo, parigita kun ina bluflugila arao, estis malkovrita en 1990. Ina malgranda arao de Spix estis ellasita de kapteco en 1995, sed sep semajnojn poste pereis pro kolizio kun alttensia elektrodukto. La lasta travivanta en naturo iĉo ne plu observeblis post oktobro de jaro 2000. Lia malapero estas onikrede markilo de formorto de la specio en naturo,[16] kvankam ekzistas raportoj pri observo de sovaĝaj araoj de Spix en 2016.[2] IUCN rigardas la specion draste endanĝerita, kvankam ornitologo Nigel Collar de BirdLife International, la aŭtoritato por IUCN Ruĝa Listo pri birdoj, konsideras ĝin formortinta en naturo.[36]

Malkresko kaj malapero en naturo[redakti | redakti fonton]

Malgranda arao de Spix jam estis rara kiam Spix priskribis la specion en 1819, ĉar antaŭan jarcenton Kaatingo estis rutine forhakita, forbruligita kaj transformita por kreskigo de brutaj paŝtejoj. La procedo de habitatdetruo por homaj argokulturaj celoj laŭ rivero São Francisco daŭrigis ĝis la dua duono de la 20-a jarcento. Naturalistoj kiuj esploris la galeriaj arbaroj en areo de Curaçá, teoriis ke jam antaŭ 100 jaroj la habitato ne povis subteni na pli ol 60 birdoj samtempe.[41] Alia faktoro kiu kontribuis al malkresko de la specio estis enkonduko de invadaj specioj kiel nigraj ratoj, sovaĝiĝintaj katoj, mungotoj kaj marmozet-simioj, kiuj predas ovojn kaj idojn de la birdoj,[42] kaj ankaŭ de kaproj, ŝafoj kaj bovoj kiuj formanĝas junajn ĝermojn de kaatingaj arboj, aparte de karajboj.[17]

Krome, novaj esploroj montras ke antropogenaj ŝanĝoj en norda bordo de rivero São Francisco kiel grandskalaj konvertoj de arbaroj en agrokulturajn kampojn kaj inundigo de grandaj areoj pro konstrukto de hidroelektra stacio de Sonandinho kaŭzis globalajn ŝanĝojn de flaŭro de Kaatingo kaj igis partojn de originala habitato de la malgranda arao de Spix ne plu taŭga por la birdo.[25] Alia ebla minaco estas enmigro de afrikigitaj abeloj el pli sudaj regionoj, kiuj konkuras kun la birdoj por nestejoj.[24]

Karajbaj arboj kreskas tre malrapide. Plejparto de nun ekzistantaj arboj aĝas 200–300 jarojn kaj junaj arboj preskaŭ ne aperis dum la lastaj 50 jaroj. Aldone, ĉ. 45% de iamaj Kaatingaj areoj estis forhakitaj por farmoj, ranĉoj kaj bienoj. Tio ĉi kaj desertigo pro klimatŝanĝo verŝajne permanente malkreskigis eble rekonstrueblan habitaton.[43]

Analizo de jaro 2018 kiu inkludis esploron de danĝeroj, konfirmitaj observoj de la birdoj kaj tipaj scenaroj de birda formorto sugestis ke malgranda arao de Spix plej verŝajne estas formortinta en naturo.[44][45] Ekde 2019 same IUCN agnoskas la specion formortinta en naturo.[1]

Konservaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Video pri remburita speciano en biodiverseca centro Naturalis, Leiden, Nederlando.

En mez-1980-aj jaroj, kiam arealo kaj habitato de malgranda arao de Spix jam estis kompleta, evidentis ke la specio estis proksima al formorto en naturo.[46] Fakuloj pri naturkonservado interkonsentis ke por konsevo de la specio necesas bredoprogramo en kapteco. En 1987 grupoj de naturkonservistoj, inter aliaj reprezentantoj de IUCN, kunvenis en birdoparko Loro Parque sur Tenerifo (kie estis tenataj iuj el la kaptitaj specianoj) kaj diskutis la konservon de la specio. Tiam oni povis trovi na nur 17 el araoj kiuj vivis en kapteco.[47] La rezulto de tiu ĉi unua diskuto estis neigebla, ĉar sen plimulto de kaptitaj specianoj kaj sen kunlaboro kun brazila registaro ne multon eblis fari.[48]

En 1990 brazila institucio Instituto Brasileiro do Meio Ambiente e dos Recursos Naturais Renováveis (IBAMA, laŭlitere "Brazila Institucio pri la Medio kaj Renoveblaj Naturaj Risurcoj") establis permanentan komitaton pri restarigo de malgranda arao de Spix (CPRAA), kaj kreis projekton de konservo de la specio kun kodnomo Ararinha Azul (laŭlitere "blua araeto").[22] Jaro 1990 estas la plej trista tempo por konservo de malgranda arao de Spix. Tiam nur estas konataj 15 kaptitaj kaj unu sovaĝa speciano.[49] En 2002 la komitato dissolviĝis pro konfliktoj inter ĝiaj membroj, kaj en 2004 reformiĝis kun nomo "Laborgrupo pri restarigo de arao de Spix".[15]

Fonduso de Loro Parque ankaŭ partoprenis en studo kaj konservado de la specio. Ekde 1987 ĝi financis studon kaj observadon de la lasta sovaĝa birdo kaj restarigon de ĝia habitato.[50] En 1997 ĝi ĉesis memstaran konservan projekton kaj transdonis ĉiujn specianojn kiuj vivis en ĝiaj parkoj al brazila registaro.[51]

Inter 2000 kaj 2003 katara ŝejĥo Saud bin Muhammed Al Thani aĉetis du grandajn kolektojn de malgrandaj araoj de Spix: tiun de filipina birdobredejo Birds International kaj tiun de svisa birdobredisto Dr. Hammerli. Tiuj kolekcioj formis bazon de katara Naturrezervejo Al Wabra, kie la ŝejĥo establis normojn de prizorgo, bredado kaj veterinara flegro de malgrandaj araoj de Spix.[52]

En jaroj 2007 kaj 2008 Naturrezervejo Al Wabra kun kontribuoj de kelkaj aliaj naturkonservaj organizaĵoj aĉetis du bienojn apud Curaçá, Bahio, Brazilo kun tuta areo de 2780 ha. Iliaj areoj estas grava parto de iama arealo de malgranda arao de Spix kaj apude troveblis la lasta konata nesto de la araoj. Ekde tiam laboroj por rekonstruo de la habitato estis daŭrigataj far la Al Wabra fonduso.[15]

En majo de 2012 brazila organizaĵo ICMBio formis kaj publikigis 5-jaran nacian agplanon (PAN) por konservo de la specio kaj ĝia reenkonduko en naturon. Paŝoj de tiu ĉi plano inkludas kreskigon de popolacio en kapteco ĝis almenaŭ 150 specianoj antaŭ 2020, konstruon de bredejo en Brazilo ene de natura habitato de malgrandaj araoj de Spix, aĉeton de landbienoj kaj restarigon de habitato en la natura arealo de la specio kaj poetapan ellason de birdoj en naturon inter 2017 kaj 2021.[25] Kadre de la plano la brazila registaro establis privatan birdobredejon kun nomo NEST apud Avaré, subŝtato San-Paŭlo, Brazilo, kie oni bredu la araojn kaj pretigu ilin por eventuala ellaso. Birdoj kiuj antaŭe estis en Bestĝargeno de San-Paŭlo kaj en ejoj de Fonduso Loro Parque movigitis al NEST. La posedanto de NEST estas brazila registaro kaj administras ĝin la Naturrezervejo Al Wabra.[53]

Populacio en kapteco[redakti | redakti fonton]

Du malgrandaj araoj de Spix's en kapteco ĉe Birdoparko Jurong en Singapuro

La tuta nun ekzistanta kaptita populacio de malgrandaj araoj de Spix devenas de nur 7 birdoj,[54] kiuj onikrede devenis el nur du nestoj ekzistintaj post 1982,[17] paroj posedataj far Birds International en Filipinoj, far Dr. Hammerli en Svisio, kaj far Wolfgang Keissling en Loro Parque, kaj unu iĉo el Bestoĝardeno de São Paulo.[54]

Ekde 1987, kiam naturalistoj, konservistoj kaj poste IBAMA/ICMBio komencis serĉi por araoj de Spix, oni trovis nur du antaŭe nekonatajn arojn de birdoj. Tiuj estas birdoj de Dr. Hammerli en 1991, kaj sola iĉo nomata Presley, trovita en Koloradio en 2002.[55] Estas neniuj kredeblaj evidentaĵoj pri ekzisto de iuj aliaj birdoj nekonataj post 1987.[56]

En jaro 2022 estis proksimume 177 malgrandaj araoj de Spix vivaj en kapteco. El ili 83 partoprenas en bredprogramo de Instituto Chico Mendes de Conservação da Biodiversidade (ICMBio) de la naturheredaĵa branĉo de brazilia registaro.[54] La programo estas plejparte administrita far Al Wabra Wildlife Preservation (AWWP), kiu aĉetis plejparton de la araoj de la kolekto de Birds International kaj de kolekto de Dr. Hammerli en Svisio. Aliaj araoj estas en Loro Parque, Tenerife, Kanarioj, en Association for the Conservation of Threatened Parrots (ACTP) en Berlino, kaj en NEST en Brazil. Programoj de kapteca bredado de AWWP, ACTP kaj NEST celas reenkonduki la malgrandajn araojn de Spix al ilia natura habitato en Brazilio.[57] La sola ino en Loro Parque Foundation ne povas bredi pro sanaj problemoj kaj do ne partoprenas en la programo.[58][59] Kaj AWWP kaj ACTP pruntodonis birdojn al Birdoparko Jurong en Singapuro.[60]

La loko kaj statuso de la 5 malgrandaj araoj de Spix el kolekto de Dr. Hammerli venditaj al privataj kolektoj estas nekonata, sed supozeble iuj el ili povas esti ankoraŭ vivaj;[61] de ili devenis proksimume 13 malgrandaj araoj de Spix kiuj nun supozeble estas en privataj kolektoj en Svisio.[54]

Proksimuma kvanto de malgrandaj araoj de Spix en 2013, surbaze de "Al Wabra ICMBio data from June 2013" kaj Watson, R. (Studbook Keeper) 2011. "Annual Report and Recommendations for 2011: Spix’s Macaw (Cyanopsitta spixii)":

Lokoj / Institucioj Iĉoj Inoj Nekonata sekso Entute Naskitaj en kapteco
Al Wabra Wildlife Preservation (AWWP), Doha, Kataro 24 36 4 64 37
Association for the Conservation of Threatened Parrots (ACTP), Berlino, Germanio 4 3 0 7 5
Loro Parque Foundation (LPF), Tenerifo, Kanarioj 0 1 0 1 6
NEST, Avaré, Brazilio 3 7 2 12 2
Privataj kolektoj en Svisio ? ? ~13 ~13 ~8
Entute 31 47 ~19 ~97 ~58

.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juniper[29] diras "Ĝuste tie ĉi [sur la bordo de rivero São Francisco apud Juazeiro] li [Spix] mortpafis belegan longvoston bluan papagon por la kolekcio". Aliflanke, George Smith[30] priskribas la speciankolekton alie: "Inter kelkaj unikaj birdaj specianoj alportitaj al li [Spix] far liaj anonimaj kolektistoj estis malgranda blua arao". La fontoindiko de Juniper estas tre ĝenerala,[31] kaj la artikolo far Smith entute ne havas fontoindikojn.
  2. La holotipo nun troveblas en Zoologische Staatssammlung München (ZSM), Germanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (2019) “Cyanopsitta spixii ”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22685533A153022606. 
  2. 2,0 2,1 pix's Macaw, Star of "Rio," Spotted in the Wild for the First Time in 15 Years. Alirita 8 July 2016.
  3. 3,0 3,1 Jobling, James A. (2012). The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. (ISBN 978-1-4081-2501-4). Arkivita el originalo je la 29a de Oktobro 2013.
  4. (2012) “A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes)”, Zootaxa 3205, p. 26–40. doi:10.11646/zootaxa.3205.1.2. 
  5. 5,0 5,1 (1997) Handbook of the Birds of the World 4. Barcelona,Spain: Lynx Editions, p. 280–339.
  6. Ellis, Richard. (2004) No Turning Back: The Life and Death of Animal Species. New York: Harper Perennial. ISBN 0-06-055804-0.
  7. Bonaparte, Charles (1854) Revue et magasin de zoologie pure et 6:149
  8. Juniper, Tony (2002). Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books. ISBN 0-7434-7550-X. pp. 19–23
  9. Salvadori, Tommaso. (1891) Catalogue of the Birds in the British Museum. Volume XX: Catalog of the Parrots, or Psittaci in the Collection of the British Museum, Illustrated by Keulemans, John Gerrard.
  10. (1900) “President, Avicultural Society U.K.”, The Avicultural Magazine. 
  11. Sick, H.. (1981) “About the Blue Macaws Especially the Lear's Macaw”, Conservation of New World Parrots ICBP Parrot Working Group Meeting (Technical Publication 1). St. Lucia: Smithsonian Institution Press, p. 439–44. ISBN 9781199061096.
  12. (2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots (Psittaciformes): Support for a Gondwanan Origin during the Cretaceous”, Mol Biol Evol 25 (10), p. 2141–2156. doi:10.1093/molbev/msn160. 
  13. (2012) “Phylogenetic relationships of the extinct Carolina Parakeet (Conuropsis carolinensis) inferred from DNA sequence Data”, The Auk 129 (2), p. 197–204. doi:10.1525/auk.2012.11259. 
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6. plate 70.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 15,6 15,7 Spix Macaw Fact File 2010. Al Wabra Wildlife Preservation.
  16. 16,0 16,1 Species factsheet: Cyanopsitta spixii. BirdLife International (2008). Alirita 24 July 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2020-05-14.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 17,6 (March 1991) “The habitat and status of Spix's Macaw Cyanopsitta spixii”, Bird Conservation International 1 (1), p. 1–9. doi:10.1017/S0959270900000502. 
  18. "News from the Loro Parque Fundación Parrot collection" Arkivigite je 2021-08-07 per la retarkivo Wayback Machine (2011) Cyanopsitta 99:11
  19. Spix's Macaws: Physical Description, Behavior and Calls / Vocalizations | Beauty of Birds.
  20. 20,0 20,1 Collar. (1997) Threatened Birds of the Americas. Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-267-5.
  21. Sick, Helmut. (1989) Ornitologia brasileira, uma introducao. Universidada de Brasilia. ISBN 85-230-0087-9.
  22. 22,0 22,1 22,2 (2002) “The Spix Macaw Recovery Programme”, Proceedings 5th International Parrot Convention. 
  23. Silva, Tony. (1989) A Monograph of Endangered Parrots. Silvio Mattachione. ISBN 0-9692640-4-6.
  24. 24,0 24,1 (1990) “Spix's Macaw – Cyanopsitta spixii. What do we know today about this rare bird?”, Caged Bird (3/4). 
  25. 25,0 25,1 25,2 . Executive Summary of the National Action Plan for the Spix's Macaw Conservation. Arkivita el la originalo je 2020-06-10. Alirita 2020-06-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-10. Alirita 2022-11-06.
  26. Marcgrave, Georg. (1648) Historia Naturalis Brasiliae. Willem Piso, p. 205–207.
  27. 27,0 27,1 Spix, Martius. (1824–25) Avium Brasiliensium Species Novae 1.
  28. (1906) “Revision der Spix'schen Typen Brasilianische Vogel” II Kl. XXII Bd. III Abt., p. 563–726, Taf. 1, 2. 
  29. Juniper, Tony (2002). Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books. ISBN 0-7434-7550-X. p. 19
  30. (May 1991) “SPIX'S MACAW Ara (Cyanopsitta) spixii”, Parrot Society Magazine XXV, p. 164–5. 
  31. von Spix, J. B.. (1823–1831) “Book seventh, Chapter II”, Reise in Brasilien auf Befehl Sr. Majestät Maximilian Joseph I. König von Baiern in den Jahren 1817–1820 gemacht und beschrieben 2 (germane). München: Verlag M. Lindauer.
  32. Arndt, T.. (1986) Enzyklopädie der Papageien und Sittiche. Horst Müller-Verlag.
  33. Silva, T.. (1989) A Monograph of Endangered Parrots. Silvio Mattachione.
  34. (1990) “The Conservation of Spix's Macaw”, Oryx 24 (4), p. 224–228. doi:10.1017/s0030605300034943. 
  35. Collar, N.. (1992) Threatened Birds of the Americas. Smithsonian Institution Press.
  36. 36,0 36,1 Donald, Paul. (2010) Facing Extinction: the World's Rarest Birds and the Race to Save Them. Poyser, p. 200–208. ISBN 978-0-7136-7021-9.
  37. Juniper, Tony (2002). Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books. ISBN 0-7434-7550-X, p. 31
  38. (1979) “Notas sobreaves brasileiras raras ou ameacadas de extincao”, Publiçacões Avulsas Museu Nacional (Rio de J.) (62), p. 1–39. 
  39. (1994) “Breeding the Spix's Macaw (Cyanopsitta spixii) at Loro Parque, Tenerife”, International Zoo Yearbook 33, p. 176–180. doi:10.1111/j.1748-1090.1994.tb03571.x. 
  40. Spix-Ara. Was wissen wir heute über diesen seltenen Vogel”, Papageien (3/90 and 4/90). 
  41. . The Spix's Macaw Conservation Programmme A Non-extinction Story. Loro Parque Foundation (June 1999).
  42. Juniper, Tony. (2002) Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books, p. 239. ISBN 0-7434-7550-X.
  43. Bertram, Wende Climate Change, Adaptation and Desertification Control. Arkivita el la originalo je 24 December 2013. Alirita 20 April 2010. Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-24. Alirita 2020-06-10.
  44. (2018) “Which bird species have gone extinct? A novel quantitative classification approach”, Biological Conservation 227, p. 9–18. doi:10.1016/j.biocon.2018.08.014. 
  45. Spix's Macaw heads list of first bird extinctions confirmed this decade. BirdLife International (5 September 2018).
  46. Juniper, Tony. (2002) Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books, p. 31,81. ISBN 0-7434-7550-X.
  47. Juniper, Tony. (2002) Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books, p. 161. ISBN 0-7434-7550-X.
  48. Juniper, Tony. (2002) Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books, p. 164–165. ISBN 0-7434-7550-X.
  49. Juniper, Tony. (2002) Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books, p. 169–171. ISBN 0-7434-7550-X.
  50. "Loro Parque Fundación in Brazil to save the world’s rarest parrot" Arkivigite je 2020-06-18 per la retarkivo Wayback Machine (2010). Cyanopsitta 100:18
  51. "IBAMA dissolves the Spix’s Macaw Recovery Committee" (2002). Cyanopsitta 66:18–19
  52. Szotek, Mark, "Sheikh goes from collector to conservationist in effort to save the world's rarest parrot", 10 September 2009.
  53. Spix Macaw Project Update.
  54. 54,0 54,1 54,2 54,3 Al Wabra Wildlife Preservation. Alirita 1 December 2021.
  55. Parrot Who Was Among Last of Its Kind, Said to Have Inspired 'Rio,' Dies (29 June 2014). Alirita 1 December 2021.
  56. Christy, Bryan. (2008) The Lizard King. Twelve. ISBN 978-0-446-58095-3.
  57. Vastag, Brian, "Qatari sheik takes endangered bird species under his wing", 4 July 2011.
  58. . Revisiting Rio Star Presley: Is there hope for the Spix's Macaw?. parrots.org (2012).
  59. Spix's Macaw Project Update.
  60. Jurong Bird Park now home to world's rarest blue macaws. Arkivita el la originalo je 2020-08-09. Alirita 2023-02-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-09. Alirita 2023-02-23.
  61. Juniper, Tony. (2002) Spix's Macaw: The Race to Save the World's Rarest Bird. NY, NY: Atria Books. ISBN 0-7434-7550-X. , pp. 213–214

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]