Leonardo Dati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo Dati
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1359 (1359-11-30)
en Florenco
Morto 16-an de marto 1425 (1425-03-16) (65-jaraĝa)
en Florenco
Religio Dominikanoj vd
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • geografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Manuskripto "La Sfero", atribuita al Leonardo Dati kaj lia frato Goro Dati
Manuskripto "La Sfero", atribuita al Leonardo Dati kaj lia frato Goro Dati

Leonardo di Stagio Dati (1360-1425) estis itala humanisto, ambasadoro, teologo, poeto, kardinalo, predikisto, matematikisto[1], kiu, super ĉio verkis traktaĵojn pri teologia kaj filozofia argumentoj, inter ili kelkaj komentoj pri Aristotelo (Commentarii super libros metheorum Aristotelis), kaj estis intelektulo tre klera, kiel oni povas konstati en la belparolaj homilioj, kiujn li eldiris dum la koncilioj, plenaj je beletraj referencoj[2].

Li same estis malavara subtenanto pri la aktivecoj de sia frato Goro Dati, ankaŭ konata kiel Gregorio Dati, komercisto kaj negocisto, al kiu li neniam ŝparis financan helpon. Kune kun lia frato, Gregorio, al li oni atribuas la patrecon de la verko "La Sfero", oksilaba poemeto kun enhavaĵo astronomo-geografia, eldonita en la dua duono de la 14-a jarcento.

Tiu laboro, tiuepoke tre populara, donas al la legantaro interesajn informojn pri la tiama mondo, la funkcio de la tiamaj kompasoj krom aliaj maraĵoj, enriĉigitaj per observoj, desegnoj kaj vojaĝo-rimarkoj. Kelkaj el tiuj manuskriptoj estas akompanataj per veraj kaj adekvataj havenpriskriboj, inklude de informoj pri marbordoj, havenoj, insuloj kaj la tiamaj navigaditineroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Anastasio kaj Ghita di Ridolfo Taoni. Li eniris en la Ordenon ĉirkaŭ 1365, en la florenca monaĥejo de Sankta Maria Novelo, kaj konsekriĝis sacerdoto post dek jaroj. En 1390, li estis subprioro, post ricevi malpli grandajn atribuaĵojn. En 1392 li iĝis instruisto en Sankta Maria Novelo kaj okupis la postenon kiel superintendanton por la restaŭrado de la monaĥeja lernejo. En 1395 li estis nomumita profesoro pri teologio. Tre frue li reliefiĝis kiel predikisto, (en 1400, li predikis dum la Karesmo en Sankta Maria Novelo), kaj en 1401 li elektiĝis prioro de la monaĥejo, ofico kiun li tenis ĝis la komenco de 1405. Inter 1399 kaj 1412 li estis prokuratoro de la Ordeno, kvankam aliaj asertas ke li oficis kiel prokuratoro dum ties periodo kiel provincialo.

Inter 1402 kaj 1403, li estis instruisto pri la Sankta Skribaĵo en la florenca studio, kie li atingis grandan famon kaj respektegon, laŭ informoj entenataj per letero de Coluccio Salutati (1331-1406) en la 21-a de januaro 1403 al la provincialo de la dominikanoj, kiu provis persvadi lin ne foriĝi el Florenco. En 1408, li estis nomumita inkvizitoro en Bolonjo kaj en 1409, li partoprenis en la Koncilio de Pizo, kie, en la 25-a de marto li eldiris la malferman paroladon. Post la eksiga sentenco kontraŭ la papoj Gregorio la 12-a (1335-1417) kaj Benedikto la 13-a (1329-1423), la koncilio elektis la papon Aleksandro la 5-a (1339-1410), kaj Dati, kune kun aliaj dominikanoj el Toskanio, eldiris al li siajn obeodezirojn.

En la 25-a de julio 1409 li estis nomumita, per papa buleo, provincialo en la monaĥejoj de Toskanio. En 1413, Dati estas sendita en misio al la imperiestro Sigismondo la 1-a (1365-1440), tamen, laŭ la historiisto Scipione Ammirato (1531-1601), li malsaniĝis en Venecio kaj ne sukcesis plenumi la komision. Per papa buleo de la 27-a de marto 1444, far Gregorio la 12-a (1335-1417), li estas kreita en la 29-a de septembro de la sama jaro, ĝeneralan majstron de la ĝenerala kanonikejo en Sankta Maria Novelo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Lamentationes de regularibus observantiis lapsis, Metzo, 1421
  • Commentarii super libros metheorum Aristotelis, Kolonjo, 1435
  • Trophaeum Anglaricum, 1443
  • La Sfera, Florenco, 1514
  • Sermones duo synodales
  • Sermones quadragesimales de fiagellis
  • Sermones de tempore et de sanctis
  • Sermones quadragesimales
  • Quadragesimales de petitionibus animae

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Mathematical Works of Leon Battista Alberti, Kim Williams,Lionel March,Stephen R. Wassell
  2. Dizionario di erudizione storico-ecclesiastica.