Endre Mistéth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Mistéth
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1912 (1912-09-10)
en Buziaș
Morto 12-an de julio 2006 (2006-07-12) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo konstruinĝeniero • struktura inĝeniero • politikisto
Verkoj Erzsébet-ponto
vdr

Endre Mistéth [miŝtEt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mistéth Endre estis hungara inĝeniero, profesoro, ministro, framasono [1], [2].

Ponto Kossuth en 1955 (jam malkonstruita)

Endre Mistéth [3] Arkivigite je 2012-08-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de septembro 1912 en Hungara reĝlando en Buziásfürdő (nuntempa Buziaș en Rumanio). Li mortis la 12-an de julio 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Mistéth translokiĝis al rest-Hungario en 1922. Endre frekventis armean lernejon en Kőszeg, kie lia samklasano estis Géza Ottlik. Li daŭris la lernadon en Budapeŝto en armea lernejo, fine li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1935. Ĝis la 2-a mondmilito li laboris en diversaj lokoj, eĉ en ministerio pri trafiko. En 1940 li iĝis privata inĝeniero. Dum dominado de la nazioj li partoprenis en la rezista movado. Depost sieĝo de Budapeŝto li projektis provizoran ponton tra la Danubo. Tiutempe li estis nomumita subministro, poste ministro pri konstruo kaj laboro. Inter 1947 - 1955 li estis en malliberejo pro falsaj akuzoj. En 1969 li kandidatiĝis, en 1978 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1983 li instruis en universitato. Li ricevis 5 premiojn inter 1991-2006.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Erőtani méretezés valószínűségelméleti alapon (1974)
  • A vízépítési kockázatvállalás néhány alkalmazása (1975)
  • Építőmérnöki szerkezetek tervezésének néhány kérdése (1982)

Elektitaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]