Jacobus Sinapius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacobus Sinapius
(1575-1622)
ĉeĥa apotekisto, kuracisto kaj kemiisto.
ĉeĥa apotekisto, kuracisto kaj kemiisto.
Persona informo
Naskiĝo 1575
en Krumau,  Ĉeĥoslovakio
Morto 25-a de septembro 1622
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per ĉevalfalo vd
Lingvoj ĉeĥagermanalatina vd
Alma mater Universitato de Prago
Profesio
Okupo kemiistokuracistoapotekisto vd
Laborkampo medicinofarmaciokemioreligio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakobo Sinapo (1575-1622) (ĉeĥe: Jakub Horčický z Tepence) estis ĉeĥa apotekisto, botanikisto, herbisto, kuracisto, kemiisto, helenisto, kaj kuratoro de la Botanika ĝardeno de la reĝo Rudolfo la 2-a (1522-1612) kaj privata kuracisto de la imperia suvereno. Jakobo Sinapo famiĝis ankaŭ pro tio ke li eble estis unu el la posedantoj de la Manuskripto de Vojniko, ĉar lia subskribo aperas sur paĝo de la dokumento.

Tio eble okazis en 1608, kaj esploristoj asertas ke ĝi estas la komenca dato de la manuskripto. Kvankam Rudolfo la 2-a atribuis la aŭtorecon de la verko al Ruĝero Bakono (1214-1294), pluraj aliaj nomoj jam estis citataj kiel proprietuloj de la dokumento, interalie, John Dee, Edward Kelley (1555-1597), Georgius Barschius (1585-1662), Raphael Sobiehrd-Mnishovsky (1580-1644) kaj Cornelis Drebbel.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ liaj registroj en la kolegio, Jakobo apartenis al malalt-klasa familio. Komence li laboris kiel kuireja asistanto en la jezuita lernejo de Krumlov, sed eventuale li estis akceptita en la Seminario de Krumlov kiel malriĉa lernanto, en 1590. Tie li laboris en la apoteko de la kolegio, sub gvidado de Martin Schaffner (1564-1608).

Pli malfrue Jakobo diplomiĝis en la Gimnazio de Krumlov kaj fariĝis aŭtonoma apotekisto. Ĉirkaŭ 1598, li komencis studi aristotelan filozofion en la Klementina kolegio (kiu pli malfrue kuniĝis al la Universitato de Prago), en Prago, sed li plu laboris kiel kemiisto kaj apotekisto. Li kultivis herbojn kaj starigis laboratorion en Smíchov, -- kiu tiam estis nur vilaĝo malantaŭ la muraro de Prago) -- en la botanika ĝardeno de la Klementina Kolegio. Tie li distilis vere popularan likvoron konatan kiel "Aqua Sinapis" (aŭ akvo de mustardo, eble referenco al la sia nomo mem) kies vendoj igis lin riĉa viro. Al la imperiestro Rudolfo la 2-a li pruntedonis grandegajn monsumojn kaj ricevis de li bieno ĉirkaŭ urbo Mělník.

En 1600, li iĝis administranto de la Jezuita Kolegio en Jindřichův Hradec, kaj en 1606 li iĝis kapitano kaj administranto de la bienoj en la Monaĥejo de Sankta Georgo, en la Kastelo de Prago. En 1607, li estis nomumita imperia kemiisto de Rudolfo la 2-a. Kiel premio pro kuracado de serioza malsano de la imperiestro, li ricevis nobelan titolon, supozeble omaĝe al la mezepoka Kastelo Tepenec -- detruita en 1391 -- apud Olomouc.

Dum la religiaj disputoj komence de la 17-a jarcento, Jakobo forte defendis la katolikan fidon. Li iĝis administranto de la Kastelo Mělník sed estis arestita en 1620, kiam la protestantoj prenis la urbon. Sekve, li estis interŝanĝita je alia arestito -- la fama kuracisto Jan Jessenius (1566-1621) -- kaj ekzilita, sed pli malfrue, post malvenko de la Bohema Ribelo, li revenis al Mělník kaj tie li vivis la reston de sia vivo.

Li mortis en 1622 pro ĉevalfalo okazinta antaŭ unu jaro. Du tagojn antaŭ sia morto li estis translokiĝinta al la Klementina Kolegio sub la zorgoj de la jezuitoj, kaj lasis al ili 50 mil ormonerojn krom sia bieno. Li estis sepultita en la Preĝejo de Sankta Savanto, en la Klementina Kolegio.

Verko[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]