Julius Streicher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julius Streicher
Persona informo
Julius Streicher
Naskiĝo 12-an de februaro 1885 (1885-02-12)
en Fleinhausen
Morto 16-an de oktobro 1946 (1946-10-16) (61-jaraĝa)
en Malliberejo de Nurenbergo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Religio neaktiva katoliko vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio • German Socialist Party vd
Subskribo Julius Streicher
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto • eldonisto • redaktisto vd
Aktiva en BerlinoFrankonio vd
Aktiva dum 1929– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julius STREICHER (naskiĝinta la 12-an de februaro 1882 en Dinkelscherben-Fleinhausen, ekzekutita la 10-an de oktobro 1946 en Nurenbergo) estis germana politikisto kaj publicisto nacisocialisma.

Streicher en 1938

Vivo[redakti | redakti fonton]

Streicher aktivis ekde 1919 en diversaj organizoj ekstremisme naciemaj, aparte en la kontraŭjudisma partio Deutsch-Sozialistische Partei, kiu kunfandiĝis kun NSDAP en la jaro 1922-a. En 1923 li partoprenis la Hitler-puĉon en Munkeno. En 1925 li ekestris NSDAP en Norda Bavario. Inter 1928-40 li estis goviestro en Frankonio kaj inter 1933-45 li estis deputito Reichstag en Berlino. Pro diversaj skandaloj li demisiis el ĉiuj partiaj oficoj.

En 1923 li fondis la nacisocialisman semajngazeto Der Stürmer kiu kun multe da sukceso ade fiagitis speciale kontraŭ la judoj. Estante unu el la plej gravaj kontraŭjudisma aktivulo Streicher ege kreskis kontraŭjudajn sentojn en Germanlando. Inverse liaj daŭraj kaj primitivaj demagogaĵoj ankaŭ sentigis ĉe ne malmulta abomeno kontraŭ la nazia ideologio. En 1935 li eminente subtenis la akcepton de la t.n. Nurenbergaj leĝoj.

Streicher kondamnitis je mortpuno dum la Nurenbergaj procesoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]