Dževad Karahasan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dževad Karahasan
Persona informo
Dževad Karahasan
Naskiĝo 25-an de januaro 1953 (1953-01-25)
en Tomislavgrad
Morto 19-an de majo 2023 (2023-05-19) (70-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj bosnagermana vd
Ŝtataneco Bosnio kaj HercegovinoAŭstrio vd
Alma mater Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb • Universitato de Sarajevo vd
Familio
Edz(in)o Dragana Tomašević-Karahasan vd
Profesio
Okupo dramaturgo • universitata instruisto • verkistoinstruisto • dramaturgo • redaktoro • eseisto • theatre critic vd
Laborkampo literaturodramodramaturgioteatropedagogio • redaktado • theatre criticism • eseo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dževad KARAHASAN (naskiĝinta la 25-an de januaro 1953 en Tomislavgrad en nordokcidenta Hercegovino - 19-an de majo 2023) estis bosna verkisto, dramisto, eseisto, dramaturgo kaj literaturscienculo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Šahrijarov prsten de Karahasan, 1996

Origina el islamana familio li edukitis fare de katolikaj franciskanoj. Li studis literaturan kaj teatran sciencojn en Sarajevo kaj doktoriĝis en Zagrebo. En 1993 li fuĝis el la atakita Sarajevo; tiu ĉi urbo en lia verkaro ja gravegas.

Inter 1986 kaj 1993 li estis docento pri dramaturgaĵoj kaj dramhistorio ĉe la Akademio pri surscenaj artoj de la Universitato de Sarajevo; poste li gastdocentis ĉe diversaj eŭropaj altlernejoj, ekz. en Salzburg, Berlino kaj Göttingen. En 1995 li estis ankoraŭ stipendiisto de DAAD en Berlino kaj en 2007/08 stipendiisto ĉe la berlina Wissenschaftskolleg. En 2009 li estis Siegfried-Unseld-gastprofesoro ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino. Ekde 1993 Karahasan laboras dramaturge kaj dramatiste por ARBOS - Societo por muziko kaj teatro en Aŭstrio. Liaj teatraĵoj surscenigitis jam en Aŭstrio (Vieno, Krems, Hallein, Eisenstadt, Salzburg, Villach, Klagenfurt), Germanujo (Gera, Erfurto, Berlino, Lepsiko), Bosnio kaj Hercegovino (Sarajevo), Ukrainio (Odeso), Ĉeĥio (Prago, Hradec Králové, Brunno), Kosovo (Priŝtino), Polujo (Ŝtetino), Singapuro (dum la Singapuraj artofestivaloj) kaj Usono (Vaŝingtono).

Krom libroj Karahasan publikigis multon da artikoloj en diversaj eŭropaj gazetoj estante ekster tio dramaturgo ĉe la Nacia teatrejo de Sarajeo kaj "urba verkisto" de Graz.[1] En 2013 li iĝis koresponda ano de la Akademio germana por lingvo kaj verkado en Darmstadt. Li vivas kaj laboras alterne en Graz kaj Sarajevo.

Detaloj enverkaraj[redakti | redakti fonton]

Karahasan rakontas moderne kaj novigeme kun interesa miksaĵo inter prisociaĵoj, eseigo kaj dramatigita prozo, ĉio en vorttrezore riĉa lingvo. Kvankam lia ĉefa sindifino estus dramaturgisto li plej sukcesis kiel prozisto per rakontoj kaj eseoj-memoroj. Eble tio similas al la sorto de unu liaj idoloj, la kroato Miroslav Krleža.

La romano Istočni diwan ekzemple estas verko pri la sufiisma martiro kaj sanktulo Al-Hallaj, kompleksa studo kun mergiĝo en la atmosferon de la Bagdado de la 8-a jarcento, kun multaj pripensindaj kaj spritaj, priekzistad-diskutantaj eroj de legenda ulo, poeto, aforismulo. Kontraŭe Meŝa Selimoviĉ en la romano La derviŝo kaj la morto, Karahasan ja bonege konas la sufiismon.

Dnevnik selidbe estas rememoro rimarkinda pri la sieĝo de Sarajevo en la 1990-aj jaroj kaj la funkciado de la homa socio dum nehomaj cirkonstancoj; la etromano Sara i Serafina temas pri duobla identeco, la neniamĉesanta ĉeesto de morto kaj absurda mortiĝo en far malamikoj ĉirkaŭata urbo - virtuosa verko rakontata sen paŭzo kun dokumentada realismo, personaj konfesoj, kolorigo de la absurda atmosferaro.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Veselin-Masleša-premio, Sarajevo
  • 1990: Jugoslavia romanpremio , Sisak 1990
  • 1991: Literaturpremio de la franciskana ordenprovinco Sanctae Crucis – Bosna Argentina, 1991
  • 1994: Prix européen de l'essai Charles Veillon, Laŭzano
  • 1995: Bruno-Kreisky-premio por politikaj libroj (unuagrada)[2]
  • 1999: Herder-premio, Vieno
  • 2004: Lepsika literaturpremio pri eŭropa interkompreniĝo, Lepsiko
  • 2010: Ilenica-premio de la Slovenia verkista ligo, Vilenica[3]
  • 2012: Heinrich-Heine-honordono, Düsseldorf
  • 2012: Goeto-medalo de la Goetoinstituto, Vajmaro
  • 2014: Honora doktoreco en Bazelo[4]
  • 2017: Franz-Nabl-premio, Graz[5]
  • 2019: Jeanette-Schocken-premio, Bremerhaven
  • 2020: Goeto-premio de la urbo Frankfurto[6][7]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kazalište i kritika, "Svjetlost", Sarajevo, 1980.
  • Kraljevske legende, "Veselin Masleša", Sarajevo, 1980.
  • Kralju ipak ne sviđa se gluma, Sarajevo, 1983.
  • Strašno je vani, Sarajevo, 1984.
  • O jeziku i strahu, Sarajevo, 1987.
  • Model u dramaturgiji, Omladinski centar Zagreb, Zagreb, 1988.
  • Istočni diwan, "Svjetlost", Sarajevo, 1989.
    • Východný díwán, "Kalligram", Bratislavo, 2007.
  • Misionari, "Svjetlost", Sarajevo, 1989.
  • Stidna žitija, "Bratstvo-Jedinstvo", Novi Sad, 1989.
  • Stid nedjeljom, "August Cesarec", Zagreb, 1991.
  • Kuća za umorne, "August Cesarec", Zagreb, 1993.
  • Dnevnik selidbe, "Duriex", Zagreb, 1993.
    • Loučení se Sarajevem, "Mladá fronta", Prago, 1995.
  • Al-Mukaffa, ARBOS, Klagenfurt 1994.
  • Povučeni anđeo, ARBOS, Klagenfurt 1995.
  • Šahrijarov prsten, "Bosanska riječ", Sarajevo, 1996.
  • Koncert ptica, ARBOS, Beč, 1997.
  • Forme teatra kao artikulirana forma života (Herbert Gantschacher), Vieno 2000.
  • Noćno vijeće, "Profil internacional", Zagreb, 2005.
  • Gozba, ARBOS, Villach 2005.
  • Dževad Karahasan - sabrana djela (Istočni diwan, Šahrijarov prsten, Sara i Serafina, Noćno vijeće), "Dobra knjiga", Sarajevo, 2007.
  • Izvještaji iz tamnog vilajeta, "Dobra knjiga", Sarajevo, 2007.
  • Sjeme smrti, Sarajevo, 2012.
  • Što pepeo priča, Sarajevo, 2016.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dževad Karahasan en la bosna Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Miranda Jakiša: Bosnientexte. Ivo Andrić, Meša Selimović, Dževad Karahasan. Lang, Frankfurt a. M. 2009, ISBN 978-3-631-57715-8.
  • Lothar Müller: Der abwesende Zeitzeuge. Laŭdprelego, 17.2.2012 (PDF)
  • Jana Unuk: Der Vilenica 2010 Preisträger Dževad Karahasan. Vilenica 2010, ISBN 978-961-6547-50-5
  • Gabriela Vojvoda Raum und Identitätskonstruktionen im Erzählen Karasahans – Der dritte Raum als Verhandlungsinstanz für eine bosnische kulturelle Identität mit einem Exkurs zur Theaterarbeit mit Herbert Gantschacher auf den Spuren von Viktor Ullmann und Gavrilo Princip, Berlin 2014, ISBN 978-3-643-12737-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]