Historio de Oceanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oceanio.

Oceanio estas tre diversa kaj kompleksa kontinento, kun tre granda insul-kontinento nome Aŭstralio, aliaj grandaj insuloj kiel tiuj de Nov-Zelando kaj Nov-Gvineo kaj miloj da pli malgrandaj insuloj kelkaj el kiuj tre apartaj unuj de aliaj. Tiel la Historio de Oceanio inkludas la historiojn de Aŭstralio, Nov-Zelando, Havajo, Papuo-Nov-Gvineo, Fiĝioj kaj de aliaj insul-landoj de Pacifiko.

Malfacila historio[redakti | redakti fonton]

La prahistorio de Oceanio estas kutime dividita en la prahistorio de ĉiuj el ties ĉefaj areoj: nome Polinezio, Mikronezio, Melanezio, kaj Aŭstralazio, kaj tiuj ege varias pri kiam ili estis por la unua fojo loĝataj de homoj — el antaŭ 70 000 jaroj (Aŭstralazio) ĝis antaŭ 3 000 jaroj (Polinezio).

Moai de Ahu Tongariki en Rapa Nui (Paskinsulo).

Por la verkado de historio, la historiistoj suferas mankon de skribaj dokumentoj, kiuj estas anstataŭitaj per arkeologio, historio de arto, parola historio ktp. Krome la apero de certaj skribaj dokumentoj koincidas kun la alveno de esploristoj el Eŭropo, kio kondukas la konstruadon de la historio de Oceanio en la sekvo de la itineroj kaj agado de esploristoj, kio certe estas negativa eŭropcentrisma rigardo al la historio de la kontinento, kvazaŭ gravas nur la ĵus alvenintaj eŭropanoj kaj ne la deĉiame loĝantaj indiĝenoj, nome maorioj, aborigenoj, polinezianoj ktp.

Post la epoko de la esplorado venis la tempo de koloniismo fare de diversaj potencoj kaj ĉefe de britoj, kiuj markis la kulturan heredon, kaj ekde tiam la historio estis la luktado inter ambaŭ tendencoj, nome koloniisma kaj kontraŭkoloniisma. Grava momento por la historio de la kontinento estis la alveno al tiuj lokoj, tiom for de aliaj centroj de la homaj civlizacioj, kiaj estas Eŭropo kaj Norda Atlantiko, de du gravaj okazaĵoj de la Historio de la mondo, nome la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito. Fakte ili estis mondmilitoj ĉefe ĉar ili atingis eĉ Oceanion.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento kaj pere de la tutmondiĝo, oni povas konsideri, ke Oceanio estas iel tute inkludita en la tutmonda aktualeco, pro kio diferencoj inter kontinentoj pli kaj pli forbalaiĝas.

Historio de Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Aŭstralio.
Papuan men in native dress carry a wounded soldier on a stretcher up a steep track surrounded by dense jungle
Papuaj portistoj helpas aŭstraliajn vunditojn en 1942 dum la Dua Mondmilito.

La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42 000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento. Tamen, ili supozis ke la aŭstralia tero estis neloĝebla kaj sekve ĝin ne koloniigis, lasante tiel malferman vojon por la postaj britaj ekspedicioj. La taksado de la aŭstralia historio estas temo de diskuto ankoraŭ nuntempe, aparte koncerne al la traktado de la aŭstraliaj praloĝantoj fare de la eŭropaj koloniantoj.

La loĝantaro indiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350 000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj. La disiĝo de infanaj praloĝant(in)oj kaj iliaj familioj, pri kiu iuj historiistoj kaj indiĝenoj argumentas ke ĝi devus esti konsiderita genocido laŭ la juraj normoj de la aktualeco, eble faris pli malgrandan kontribuon en la popola katastrofo de la praloĝantoj.

Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio.[1] Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio.[2] La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de la Australia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Privata Konsilantaro en Londono.[3]

Historio de Nov-Zelando[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Nov-Zelando.
Tāwhiao, dua reĝo de la maorioj, ĉirkaŭ 1890.

La historio de Nov-Zelando datiĝas de antaŭ almenaŭ 700 jaroj, kiam ĝi estis eltrovita kaj eksetlita de polinezianoj, kiuj evoluigis klaran maorian kulturon centritan sur parencecaj ligoj kaj lando. La unua eŭropa esploristo eltrovinta Nov-Zelandon estis Abel Janszoon Tasman la 13-an de decembro 1642. Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj.

En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ↑ Davison, Graeme; Hirst, John; Macintyre, Stuart (1999). The Oxford Companion to Australian History. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553597-9, pp. 338–39, 681–82.
  2. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp. 442–43.
  3. Australia Act 1986. Australasian Legal Information Institute. Alirita 17a de Junio 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Collingridge, Vanessa (2003). Captain Cook: The Life, Death and Legacy of History's Greatest Explorer. Ebury Press. ISBN 0-09-188898-0.
  • Williams, Glyndwr (1997). Captain Cook's Voyages: 1768–1779. London: The Folio Society.