Mohammad Hatta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammad Hatta
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1902 (1902-08-12)
en Bukittinggi, Sumatra's West Coast Residency,  Nederlanda Hindio
Morto 14-an de marto 1980 (1980-03-14) (77-jaraĝa)
en Ĝakarto
Lingvoj indonezia
Ŝtataneco Nederlanda HindioReĝlando de Nederlando
Alma mater Erasmo-Universitato de Roterdamo • Universitato Gadjah Mada
Subskribo Mohammad Hatta
Familio
Patro Mohammad Djamil
Patrino Sitti Saleha
Edz(in)o Rachmi Hatta
Infanoj Halida Hatta • Gemala Rabi'ah Hatta • Meuthia Hatta Swasono
Parencoj Arsyad Batuhampar
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Mohammad HATTA (12a de aŭgusto 1902 – 14a de marto 1980) estis indonezia politikisto kiu servis kiel la unua vicprezidento de la lando. Konata kiel "La Proklaminto", li kaj nombraj indonezianoj, kiel la unua prezidento de Indonezio, Sukarno, luktis por la sendependeco de Indonezio disde Nederlando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hatta naskiĝis en Fort de Kock, Nederlanda Hindio (jam Bukittinggi, Indonezio). Post sia ekedukado, li studis en nederlandaj lernejoj en Nederlanda Hindio kaj poste studis ekonomikon en Roterdamo, Nederlando el 1921 ĝis 1932.

Hatta sur poŝtmarko de 2002 de Indonezio.

En la 1920-aj jaroj li partoprenis en multaj politikaj kongresoj, partikulare pri kontraŭkoloniismo, kaj li kontaktis kun gravuloj el tiuj movadoj, ekzemple de Barato kaj Afriko. En 1927 li estis enkarcerigita kaj procesita, sed lia diskurso en la juĝo utilis kiel sendependisma deklaro. Reveninta en Indonezion, li estis dum la 1930-aj jaroj unu el la du plej elstaraj figuroj de la sendependisma movado kune kun Sukarno, ambaŭ el kiuj suferis malliberigon kaj ekzilon fare de la koloniismaj nederlandaj aŭtoritatoj.

Sukarno, akompanata de Mohammad Hatta (dekstre), deklarante la sendependigon de Indonezio.

Dum la japana okupacio dum la Dua Mondmilito la duopo kun aliaj indoneziaj gravuloj kunlaboris kun la japanoj, kiuj promesis al ili la sendependecon. Koincide kun la kapitulaco de Japanio, kaj pelitaj de junaj sendependistoj finfine Sukarno kaj Hatta publikigis la deklaron de sendependeco. Ekde 1946 ekis komplikaj diplomataj negocadoj por ke Nederlando akceptu la sendependigon, kiu dekomence ne okazis. Sukarno kaj Hatta preferis negocadon, dum gerila milito startis.

Nur fine de 1949 nederlandanoj akceptis. Ekde tiam li perdis politikan pezon, dum Sukarno pliigis sian politikan aŭritarismon, kio estis vidita de nejavanoj, kiel malvenko antaŭ javanoj kiuj hegemoniis en la nova lando. Hatta siaflanke fokusiĝis al ekonomiko kaj finfine rezignis el la simbola vicprezidenteco. Sukarno eĉ malliberigis sian iaman kolegon Sjahrir, tria figuro de la triopo kun Hatta, malpermesis lian partion kaj la libron de Hatta prie.

Hatta estis ofte memorita kiel Bung Hatta (laŭ Pramoedya Ananta Toer, "bung" estas karestitolo kun la signifo "amiko", uzita por persono familiare, alternative al la malnovaj formoj "tuan", "mas" aŭ "bang").

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kahin, George McTurnan (1961) [1952]. Nationalism and Revolution in Indonesia. Ithaca, New York: Cornell University Press.
  • Kahin, George Mc. T (1980). "In Memoriam: Mohammad Hatta (1902–1980)". Indonesia. 30: 113–120.
  • Mrazek, Rudolf (1994). Sjahrir: politics in exile in Indonesia. (SEAP Cornel South East Asia program. ISBN 0-87727-713-3.
  • Mohammad Hatta (1957). The Co-operative Movement in Indonesia. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press.
  • Mohammad Hatta (Novembro 1961). "Colonialism and the Danger of War". Asian Survey. 1 (9): 10–14. doi:10.1525/as.1961.1.9.01p15003. JSTOR 3023504.
  • Mohammad Hatta (Marto 1965). "One Indonesian View of the Malaysia Issue". Asian Survey. 5 (3): 139–143. doi:10.1525/as.1965.5.3.01p00586. JSTOR 2642403.
  • Stutje, Klaas (2015). "To Maintain an Independent Course: Inter-war Indonesian Nationalism and International Communism on a Dutch-European Stage". Dutch Crossing: Journal of Low Countries Studies (in Dutch). 39.3: 204–220.
  • Ricklefs, M.C. (2008) [1981]. A History of Modern Indonesia Since c.1300 (4a eld.). London: MacMillan. ISBN 978-0-230-54685-1.
  • Sudarmanto, Y.B. (1996). Jejak-Jejak Pahlawan dari Sultan Agung hingga Syekh Yusuf (The Footsteps of Heroes from Sultan Agung to Syekh Yusuf). Jakarta: Grasindo. ISBN 979-553-111-5.