Aliancanoj de la Unua Mondmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusia afiŝo de 1914 priskribanta la Triopan Ententon.

Aliancanoj de la Unua MondmilitoEntentaj Potencoj estis koalicio de landoj estrita de Francio, Britio, Rusio, Italio kaj Japanio kontraŭ la Centraj Potencoj de Germanio, Aŭstri-Hungario, la Otomana Imperio, Bulgario kaj iliaj kolonioj dum la Unua Mondmilito (1914–1918). Kiam eksplodis la milito en 1914, la Centraj Potencoj jam estis frontigitaj de la Triopa Entento, formita jam en 1907 de la Brita Imperio, la Rusia Imperio kaj la Tria Respubliko de Francio.

Fine de la unua jardeko de la 20a jarcento, la ĉefaj Eŭropaj Potencoj estis dividitaj inter la Triopa Entento kaj la Triopa Alianco. La Triopa Entento estis formita de Francio, Britio kaj Rusio. La Triopa Alianco estis origine komponita de Germanio, Aŭstri-Hungario kaj Italio, sed Italio restis neŭtrala en 1914. Dum la milito antaŭeniris, ĉiu koalicio aldonis novajn membrojn. Japanio aliĝis al la Entento en 1914. Post proklami sian neŭtralecon komence de la milito, ankaŭ Italio aliĝis al la Entento en 1915. La termino "Aliancanoj" estis plej amplekse uzata ol "Entento", kvankam la ĉefaj aliancanoj nome Francio, Britio, Rusio, Italio kaj Japanio estis foje konataj ankaŭ kiel Kvinopa Entento.[1] Ankaŭ la kolonioj kaj okupacioj de landoj kiuj luktis por la aliancanoj estis parto de la Ententaj Potencoj kiel ekzemple Brita Hindio (Hindio, Birmo, Bangladeŝo kaj Pakistano), Franca Hindoĉinio (Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamio) kaj Japania Koreio.

Usono aliĝis en 1917 (en la sama jaro en kiu la jam soveta Rusio retiriĝis el la konflikto) kiel "asocia potenco" pli ol kiel oficiala aliancano. Aliaj "asociaj membroj" estis Serbio, Belgio, Montenegro, Idrisida Emirlando Asiro, Emirlando Nejd kaj Hasa, Portugalio, Rumanio, Reĝlando Hejaz, Panamo, Kubo, Grekio, Ĉinio, Siamo (nuna Tajlando), Brazilo, Armenio, Gvatemalo, Nikaragvo, Kostariko, Haitio, Liberio, Bolivio, Ekvadoro, Urugvajo kaj Honduro.[2] La traktatoj subskribitaj en la Konferenco de Parizo 1919 rekonis Unuiĝintan Reĝlandon, Francion, Italion, Japanion kaj Usonon kiel la 'ĉefaj aliancanaj potencoj'.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Torkunov, Anatoly V.. (8a de Januaro 2020) History of International Relations and Russian Foreign Policy in the 20th Century (Volume I). ISBN 978-1-5275-4502-1.
  2. Karel Schelle, The First World War and the Paris Peace Agreement, GRIN Verlag, 2009, p. 24