Peng Dehuai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peng Dehuai
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1898 (1898-10-24)
en Xiangtan County,  Dinastio Qing
Morto 29-an de novembro 1974 (1974-11-29) (76-jaraĝa)
en Pekino
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Babaoshan Revolutionary Cemetery
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko ĈinioPopola Respubliko Ĉinio
Alma mater sen valoro
Familio
Edz(in)o Pu Anxiu
Parencoj Peng Gang
Okupo
Okupo politikistooficiro
vdr

Peng Dehuai (en ĉina: 彭德怀; 24a de Oktobro, 1898 – 29a de Novembro, 1974) estis elstara ĉina komunista militestro, kiu estis Ministro pri Defendo de Ĉinio de 1954 ĝis 1959. Peng naskiĝis en malriĉa kamparana familio, kaj ricevis kelkajn jarojn de elementa edukado antaŭ la malriĉeco de lia familio devigis lin suspendi sian edukadon estante dek-jaraĝa, kaj labori dum kelkaj jaroj kiel manlaboristo. Kiam li estis 16-jaraĝa, Peng iĝis profesia soldato. Dum la sekvaj dek jaroj Peng militservis en la armeoj de kelkaj Hunananaj armeoj de militsenjoroj, kaj plialtiĝis al rango de maĵoro. En 1926 la fortoj de Peng aliĝis al la Kuomintango, kaj Peng estis por la unua fojo enkondukita al komunismo. Peng partoprenis en la Norda Ekspedicio, kaj apogis la klopodon de Ŭang Ĉingŭei por formi maldekstran registaron de la Kuomintango kun bazo en Vuhano. Post Ŭang estis venkita, Peng por mallonge realiĝis al la fortoj de Ĉiang Kai-ŝek antaŭ aliĝi al la Komunista Partio de Ĉinio, aliancante kun Mao Zedong kaj Zhu De.

Peng estis unu el la plej veteranaj generaloj kiuj defendis la Jiangksi Sovjet el la klopodoj de Ĉiang por konkeri ĝin, kaj liaj sukcesoj estis rivalaj de Lin Biao. Peng partoprenis en la Longa Marŝado, kaj apogis Mao Zedong en la Konferenco de Ĝunji, kiu estis ŝlosila por la plialtigo de Mao el povo. Dum la Dua japana-ĉina milito de 1937–1945, Peng estis unu el la plej fortaj apogantoj por persekuti batalĉeson kun la Kuomintango por koncentriĝi al la ĉinaj kolektivaj rimedoj rezisti kontraŭ la Japana Imperio. Peng estis la veterana komandanto en la kombinitaj Kuomintang-Komunistaj klopodoj por rezisti kontraŭ la japana okupado de Ŝanŝio en 1937; kaj, ĉirkaŭ 1938, estis en komando de 2/3 de la Oka Vojarmeo. En 1940, Peng estris la atakojn de la Ofensivo de Cent Regimentoj, amasa komunista klopodo por disrompi la japanajn logistikajn retojn tra norda Ĉinio. La Ofensivo de Cent Regimentoj estis iom sukcesa, sed la politikaj disputoj ene de la Komunista Partio kondukis al la fakto, ke Peng estis realvokita al Janan, kaj li pasigis la ceteron de la milito sen aktiva komando. Post la japanoj kapitulacis, en 1945, Peng ricevis komandon de komunistaj fortoj en Nordokcidenta Ĉinio. Li estis la plej veterana komandanto responsa por la defendo de la komunista estreco en Ŝenŝjio el la fortoj de la Kuomintango, savante Mao el kapto almenaŭ unufoje. Peng finfine venkis super la Kuomintango en Nordokcidenta Ĉinio, kaptis grandajn kvantojn de militaj liveraĵoj, kaj aktive aligis la tre grandan areon, inklude Ŝinĝango, en la teritorion de la Popola Respubliko Ĉinio.

Peng estis unu el malmultaj veteranaj militestroj kiuj apogis la sugestojn de Mao enmeti Ĉinion rekte en la Korea milito de 1950–1953, kaj li servis kiel rekta komandanto de la Ĉinia Popola Volontula Armeo por la unua duono de la milito (kvankam Mao kaj Zhou Enlai estis teknike pli veteranaj). La spertoj de Peng en la Korea Milito konvinkis lin ke la ĉina militistaro devas esti pli profesia, organizita, kaj bone ekipita por prepariĝi por la postuloj de la moderna teknika militagado. Ĉar la Sovetunio estis la nura komunista lando tiam ekipita per tute moderna, profesia armeo, Peng klopodis reformi la ĉinan militistaron laŭ la soveta modelo dum la venontaj kelkaj jaroj, kio farus la armeon malpli politika kaj pli profesia (kontraŭ la politikaj celoj de Mao). Peng rezistis la klopodojn de Mao por disvolvigi kulton al la personeco en la 1950-aj jaroj; kaj, kiam la ekonomia politiko de Mao asociaj kun la Saltego Antaŭen okazigis tutlandan malsategon, Peng iĝis tre kritikema pri la estreco de Mao. La rivaleco inter Peng kaj Mao rezultis en malferma konfronto inter ambaŭ en la Konferenco de Luŝan de 1959. Mao venkis en tiu konfronto, etikedante Peng kiel estro de "kontraŭ-partia bando", kaj senigis Peng el ĉiuj influaj postenoj por la cetero de lia vivo.

Peng vivis en praktika malhelo ĝis 1965, kiam la reformistoj Liu Shaoqi kaj Deng Xiaoping apogis la limigitan revenon de Peng al la registaro, disvolvigante militajn industriojn en Sudokcidenta Ĉinio. En 1966, posr la alveno de la Kultura Revolucio, Peng estis arestita de la Ruĝaj gardistoj. El 1966–1970, radikalaj frakcioj ene de la Komunista Partio, estrita de Lin Biao kaj la edzino de Mao, Jiang Qing, signalis al Peng por nacia persekutado, kaj Peng estis publike humiligita en nombraj grand-skalaj "luktosesioj" kaj submetitaj al fizika kaj psikologia torturo en organizitaj klopodoj por devigi Peng konfesi siajn "krimojn" kontraŭ Mao Zedong kaj la Komunista Partio. En 1970 Peng estis formale juĝita kaj kondamnita al porviva enprizonigo, kaj li mortis en prizono en 1974. Post Mao mortis en 1976, la malnova aliancano de Peng, nome Deng Xiaoping, stariĝis kiel la Suprema Estro de Ĉinio. Deng faris klopodojn por formale rehabilitigi personojn kiuj estis maljuste persekutitaj dum la Kultura Revolucio, kaj Peng estis unu el la unuaj estroj kiuj estis postmorte rehabilititaj, en 1978. En nuntempa Ĉinio, Peng estas konsiderata unu el la plej sukcesaj kaj tre respektataj generaloj en la historio de la Komunista Partio de Ĉinio.