Reto Mario Rossetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reto Mario Rossetti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1909 (1909-04-11)
en Biasca
Morto 20-an de septembro 1994 (1994-09-20) (85-jaraĝa)
en Gosport
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SvislandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Frat(in)o Cezaro Rossetti
Okupo
Okupo tradukistoesperantisto • poeto • verkisto • universitata instruisto
vdr
Reto Mario Rossetti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1909 (1909-04-11)
en Biasca
Morto 20-an de septembro 1994 (1994-09-20) (85-jaraĝa)
en Gosport
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco SvislandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Gefratoj Cezaro Rossetti vd
Profesio
Okupo tradukistoesperantisto • poeto • verkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reto Mario ROSSETTI, konata kiel Reto ROSETTI (naskiĝis la 11-an de aprilo 1909 en Biasca, kantono Tiĉino de Svislando, mortis la 20-an de septembro 1994 en la brita Gosport) estis svisa, poste brita Esperantisto kaj profesoro. Unu jaron antaŭ li mortis lia dua edzino, Olive Rossetti. Frato de Reto estis Cezaro Rossetti, aŭtoro de Kredu min, sinjorino!.

Verka vivo[redakti | redakti fonton]

Lia poemaro aperis en la grava ampleksa verko Kvaropo. Poemoj de Rossetti aperadis en la Esperanta gazetaro. Liaj pluaj verkoj: Mestizo de l' Mondo, poemaro, El la Maniko, novelaro kaj Pinta Krajono, poemaro. Lia plej grava traduko estas Otelo de Shakespeare. Rossetti multe tradukis el la angla poezio. Redaktoro kaj la precipa kunlaborinto super la Angla Antologio.

Tri el liaj verkoj troviĝas sur la Baza legolisto de William Auld: El la Maniko, 33 Rakontoj, Pinta Krajono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originalaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oazo (poemkolekto en Kvaropo (1952))
  • Mestizo de l' Mondo
  • El la Maniko (novelaro, 1955)
  • Pinta Krajono (poemaro, 1959)
  • Arto kaj Naturo (eseoj, eld. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1989)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri El la Maniko

Citaĵo
 La observemon de la aŭtoro, cetere lektoro pri artoj, kiun ni jam notis en recenzo pri liaj versajoj (1), niaopinie plej trafe reliefigas en la novelo, disponiganta por li favoran kadron por rapidaj, sobre realistaj kaj artismaj skizoj, foje per streko eĉ pli gracia („la verdo ŝaŭcmas", „la ora nebulo de ilia ĝuado").

Inspirite de l'propra medio, la imago nutrita de vivsento (eĉ en simpatiaj pli ampleksaj „detektivrakontoj"), li surscenigas en mallongaj akteroj maturiĝintajn junulojn, i.a. artklasanoj, en konforma atmosfero. Kontraŭe al tiuj de Stellan Engholm (2) ili estas kvazaŭ senproblemaj kaj praktikcelaj, pli humuraj kaj, kvankam pli surf acaj, malpli... „surpaperaj". La aŭtoro, nete konturante, kapablas psikologie vari.e ilian aĝon: jen aŭdaca revo kiu subite senaplombas antaŭ la nespertita; jen hezitemo kiu aspiras plifirmigon... Aliaj el la dekkvin ne ĉiuj egalvaloraj novel(et)oj, inspirigis de okaza arbarista vivo dummilita kaj la kontakto kun originalaj tipoj. Iu elstare pritraktas taglibre fatalan amaventuron de mezaga fraŭlo-profesoro. Ĉiuj prezentas rekomendindan legaĵon, ne nur supere distran sed lailstile interesan. Pledas por la talento de la verkisto, la fakto ke li per plimalpli ordinaraj okazaĵoj, kun iom surpriza fino, kapablas vekteni la atenton, i.a. per la naturaj karakteraj reagoj de liaj „herooj". Plue enŝoviĝis „La Esperanta Vortludo", bonhumora studo (en kiu ĉiuj klasikaj ekzemploj, krom: „kiam vespo pikas vin sendolore, kion vi devas respondi?" „Bonan vesperon !") kaj „La Neologismologio", kiujn ni cetere, ne volonte malhavus. La lasta, lertsprita ludo laŭ la intelekta ŝato de la aŭtoro, tuŝas problemon ĉiam aktualan al kies solvo li kunlaboras, ne kiel-ni diru kunkulpulo sed kiel... komplico. Se ankoraŭ en 1933 Kalocsay elokvente defendis la neologismon, ankaŭ rilate la... „altan" prozon, nuntempe simpla arbaristo jam parolas plimoderne ol klera esperantisto pri „pigra porko kaj povraj, magraj bestoj"'. Ni nur konstatas. Abundaj vortklarigoj ibis esence parto de la eldonoj kaj la leganto, konfuziĝonte aŭ ne, scivolas pri la „novaj, necesaj pliriĉiĝoj... Paranteze, ne ĉiuj „novaj" vortoj, troveblaj aŭ ne en Supl. de P.V., nek ĉiuj uzitaj interjekcioj ĉitie enlistigis. Aliflanke ni ne kaŝu, kion la laŭdinda „Stafetestro" sur la kovrilo de la laŭkutime belaspekta volumo (kiam binditaj ekzempleroj?) nomas emfaze lia „noveca, literaturpionira lingvo". Ni ja dubas pri la taŭgeco de iu vortuzo, de diversaj esprimoj, sed konfesas, ke ni ĝenerale ĝuis tiun novecon en dialogo kaj monologo. „Hola !" vokis Merlin. „Jen bela lojalo. Vi laboras ĉe unu firmo kaj manĝas ĉe la konkurenco !” „La publiko estas kaprica kaj mi estas ano de la publiko - kion fari?" filozo fis Ben, sidigante. „Nu, kio ova?" „Nur ke la mondo moderniĝas en ĉiuj anguloj" diris Merlin. Hinda raĝo(3) volas aĉeti akciojn de persa nafto". „Nu kaj ?" "Simple ke li ne estas rĝo kaj la akcioj estas fiktivaj " Ili estas senĝene naturaj, plezure familiaraj, ofte mallongfraze rektaj kaj ironie blagaj. Ili tiel vigligas la rakonton, ke ni „orelstreĉe" kunaŭskultas. Kaj se „interjekcio" ankaŭ estas neologismo, ni „ĉit", rapidas absolvi, ĉar „hofla !" ...,,Sankta sakramento !"... „Al kukolo !"... estas „felix culpa".

(1) „Kvaropo" - (2) „Vivo vokas" - (3) ... plibonigita" raĵao (P.V.) 
— TyneverumBelga Esperantisto - Numero 335, Julio - Aŭgusto, 1955

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Redaktitaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Reto Mario Rossetti » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.