Galleria Nazionale d'Arte Moderna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galleria Nazionale d'Arte Moderna
Galleria Nazionale d'Arte Moderna e Contemporanea
Galleria nazionale d'arte moderna (Roma)
Galleria nazionale d'arte moderna (Roma)
arta muzeo • nacia muzeo • museum of modern art • muzeo • Italian national museum • artgalerio • Istituto museale ad autonomia speciale • Q124830411
Lando  Italio
Situo Roma Capitale
Urbo Romo
Adreso viale delle Belle Arti, 131 00197 Roma
Poŝtkodo 00197
Posedanto Ministry of Culture vd
Arkitekto(j) Cesare Bazzani vd
Estiĝo 1883
Malfermo 1887
Direktoro Cristiana Collu
Jaraj vizitantoj: 213 820 (2018
Retpaĝo lagallerianazionale.com
vdr

Oficiale la Galleria Nazionale d'Arte Moderna e Contemporanea ("Nacia galerio de moderna kaj nuntempa arto", kaj mallonge GNAM), ankaŭ konata kiel La Galleria Nazionale, estas arta galerio en Romo, Italio. Ĝi estis fondita en 1883 sur la iniciato de la tiama Ministro Guido Baccelli kaj estas dediĉita al moderna kaj nuntempa arto.

Historio de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La nuna konstruaĵo, la Palazzo delle Belle Arti (Palaco de bonaj artoj) ĉe Via delle Belle Arti, 113 (proksime al la Etruska Muzeo) estis desegnita de eminenta itala arkitekto Cesare Bazzani. Ĝi estis kompletigita inter 1911 kaj 1915. La fasado prezentas eksterajn arkitekturajn frisojn de skulptistoj Ermenegildo Luppi, Adolfo Laurenti kaj Giovanni Prini, kun kvar figuroj de Famo tenanta bronzajn florkronojn, skulptitaj de Adolfo Pantaresi kaj Albino Candoni.

En 1934 la muzeo estis vastigita kaj duobligita en grandeco fare de Bazzani. Nova konstruaĵo de Luigi Cosenza estis inaŭgurita en 1988 sed fermis dek jarojn poste pro sekurecaj zorgoj. Projekto evoluigita de arkitektoj Diener kaj Diener[3] inter 1999 kaj 2000 estis prokrastita en 2003. Laboroj estas nuntempe en progreso fari la Cosenza konstruaĵon uzeblan denove.[1]

La muzeo[redakti | redakti fonton]

La muzeo havas 75 ekspoziciejojn, kiuj montriĝas ĉirkaŭ 1100 pentraĵoj kaj skulptaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, de kiuj ĝi havas la plej grandan kolekton en Italio. Inter la italaj artistoj reprezentita estas Giacomo Balla, Umberto Boccioni, Alberto Burri, Antonio Canova, Giorgio de Chirico, Giovanni Duprè, Giovanni Fattori, Lucio Fontana, Giacomo Manzù, Amedeo Modigliani, Giorgio Morandi kaj Vittorio Matteo Corcos. [2]

La muzeo ankaŭ tenas kelkajn verkaĵojn de fremdlandaj kaj alinaciaj artistoj, inter ili Braque, Calder, Cézanne, Degas, Duchamp, Giacometti, Kandinsky, Mondrian, Monet, Jackson Pollock, Rodin, van Gogh, John Sergeant Singer kaj Yves Klein.

Ĉiuj de ĝiaj partoj, nome la Museo Boncompagni Ludovisi por le arti decorative, la Museo Hendrik C. Andersen, la Raccoltà Manzù kaj la Museo Mario Praz formas la Galleria Nazionale.

Ĝi estas foje kromnomita "la dento" kaŭze de ties koloneca aspekto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo establiĝis en 1883 post la unuigo de Italio kiam la itala registaro decidis establi naciajn instituciojn por unuiĝinta Italio, inkluzive de kulturaj kaj artaj institucioj.

Dum la tridek jaroj post ĝia establado, la muzeo estis situata en palaco de de ekspozicioj dezajnita fare de Pio Piacentini en 1883. La muzeo translokiĝis al sia nuna loko en 1915. Tiu ĉi konstruaĵo estis desegnita de Cesare Bazzani por la ekspozicio markinta 15 jarojn de la unuiĝo de Italio en 1911.

La ekspoziciaĵoj de la muzeo estis aranĝitaj laŭ la diversaj regionoj de Italio, kaj ekspoziciaj areoj estis asignitaj al eksterlandaj artistoj. Inter la du mondmilitoj, plejparte verkoj de italaj artistoj de la periodo estis aĉetitaj. Inter 1933 kaj 1934, la arkitekto Bazzani establis novan alon por la muzeo, kaj tiu alo prezentis ĝis 1945 ekspozicion dediĉitan al la jardeko de la ascendo de la faŝistoj al potenco en Italio.

En la jaroj post Dua Mondmilito, sub la direkto de Palma Bucarelli, la muzeo aĉetis multajn verkojn de eksterlandaj artistoj kiel ekzemple Mondrian, Modigliani, Moore kaj Pollock, kune kun verkoj de artistoj de la periodo. La muzeo ankaŭ aranĝis pruntekspoziciojn de Picasso, Mondrian kaj Pollock.

Nova aspekto por la Nacia Galerio de Moderna Arto en Romo[redakti | redakti fonton]

En 2015, la nova direktoro, Cristiana Collu, prezentis sian vizion ekde sia alveno al la ĉefurbo. Collu priskribis la ŝanĝojn en la muzeo kiel "arkeologiajn", rilatigante al la "remalkovro de ĝia arkitekturo tra lumo kaj spaco." La renovigaj laboroj, kiuj estis finitaj fine de 2016, reliefigas la gastamon, kaj havas la subtenon de la Ministro de Kulturo Dario Franchini. La spegula vitra planko de Alfredo Fireri en la centro de Sala della Colon, estis anstataŭigita per dika tapiŝo, kun sofoj kaj tabloj. La areo estas malferma al la publiko kaj ĉiuj povas ĝui kafon tie eĉ se ili ne vizitas la muzeon mem. Renovigadoj de hispana dezajnisto Marti Guixé inkludas ŝanĝojn al la librovendejo kaj la malfermon de la ĝardenoj. [3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]