Supra Najerilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supra Najerilla, sudokcidente de la regiono.
Anguiano.

La Komarko de Anguiano aŭ pli populare Supra Najerilla estas en la sudokcidento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties tradicia ĉefurbo estas Anguiano, sed la plej grava urbo kaj ekonomie kaj demografie estas Baños de Río Tobía.

Ĝi estas komarko de montaraj krutaj pejzaĝoj sed belaj, pro la abunda vegetaĵaro de ties montoj kaj la granda vario de specioj (fagoj, kverkoj, miksa arbaro...). Estas grandaj montaroj kaj profundaj valoj, kio generas dividon en du tre diferencaj zonoj ene de la propra komarko: nome norde "la Cogolla" kaj sude "las 7 Villas". Ĝi apartenas al la hidrografia baseno de la rivero Ebro kaj ties ĉefa akso estas la baseno de la rivero Najerilla [naĥeRIlja].

Iam ĝi estis grava centro de brutobredado pro la riĉo de montaraj paŝtejoj, kaj ĉefe de transmigra brutobredado, speciale ĉe la municipoj de la subkomarko las 7 Villas. La komerca centro estas Anguiano, sed ekonomie estas pli grava Baños de Río Tobía, kies estas nombraj industrioj pri viando kaj ligno.

Ĝi limas norde kun la Komarko de Nájera, kiu funkcias kiel jurisdikcia kaj ekonomia centro de la valo, okcidente kun la Komarko de Ezcaray, oriente kun la komarko Nova Kamero, kaj sude kun la provincoj Sorio (Komarko Pinares) kaj Burgoso (komarko Sierra de la Demanda).

Municipoj de la komarko[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia distribuado de la municipoj de la komarko de Anguiano kun koncentro norde en Baños de Río Tobía.
Urbodomo de Baños de Río Tobía, la plej vigla municipo.

Tiu estas unu de la komarkoj de Rioĥo kiu plej suferis la senloĝigadon pro la rura elmigrado de la 1960-aj jaroj kaj postaj. Kvankam ekde la 1990-aj jaroj oni sukcesis reteni la loĝantaron en la komarko, dum la tri antaŭaj jardekoj oni perdis pli ol la duonon de la loĝantaro, el 9 739 loĝantoj de komenco de jarcento ĝis nur 4 011 restantaj komence de la 1990-aj jaroj.

La ĉefa demografia kaj ekonomia motoro de la komarko estas Baños de Río Tobía, ĉar ĝi posedas nombrajn entreprenojn de fabrikado de kolbasoj, kaj de ligno kiuj movas la ekonomion de la municipo kaj de la apudaj loĝlokoj. Male la plej parto de la municipoj de la komarko estas sub 100 loĝantoj, pro kio estas en demografia situacio tre malbona.[1]

Municipo Loĝantaro Areo Submunicipoj kaj senhomejoj
Anguiano 537 90,89 Cuevas kaj Villanueva de Anguiano (senhomejo)
Baños de Río Tobía 1621 17,59
Berceo 172 15,27
Brieva de Cameros 53 46,15
Canales de la Sierra 97 54,44
Estollo 91 16,14 San Andrés del Valle
Ledesma de la Cogolla 18 12,13
Mansilla de la Sierra 71 84,76 Tabladas
Matute 109 25,65 Villanueva de Matute (senhomejo)
Pedroso 81 19,29
San Millán de la Cogolla 244 31,19 El Río
Tobía 61 34,94
Ventrosa 67 72,93
Villavelayo 57 89,07
Villaverde de Rioja 63 5,87
Viniegra de Abajo 86 65,68
Viniegra de Arriba 45 38,46

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hidalgo, Pilar (9a de septembro 2016). «Un tercio de los municipios riojanos corre riesgo de despoblarse La Rioja.