Cristian Romero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cristian Romero
Persona informo
Naskonomo Cristian Gabriel Romero
Aliaj nomoj Cuti
Naskiĝo 27-an de aprilo 1998 (1998-04-27) (26-jaraĝa)
en Kordobo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Cristian Romero estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  27-an de aprilo 1998(nun 1998-04-27) en Kordobo (Argentino), do nun estas 26-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2016, ekde 2022 li membras en la unua vira teamo de la anglia klubo Tottenham Hotspur. Krome ekde la jaro 2021 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, post jam kvar jaroj ekde 2017 membris en la nacia teamo de sub-20-jaruloj. Tuj en 2021 li kun la regula nacia teamo venkis la amerikan pokalon Copa América. Jaron poste, kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo same venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 rekoneblis per la numero "13".