Juliette Binoche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juliette Binoche
Oskar-premiito
Persona informo
Juliette Binoche
Naskonomo Juliette Binoche
Naskiĝo 9-an de marto 1964 (1964-03-09) (60-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatiqueKonservatorio de Parizo vd
Subskribo Juliette Binoche
Familio
Patro Jean-Marie Binoche vd
Patrino Monique Stalens vd
Gefratoj Marion Stalens vd
Edz(in)o Santiago Amigorena vd
Amkunulo Leos CaraxOlivier MartinezBenoît Magimel vd
Infanoj Hana Magimel vd
Parencoj Léon Binoche vd
Profesio
Okupo filmaktoro • voĉaktoro • aŭtoroartisto • poeto • verkistodancisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1983– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juliette BINOCHE estas teatra kaj kina franca aktorino naskita en Parizo la 9-an de marto 1964.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia patrino estas komediisto kaj ŝia patro skulptisto, Juliette Binoche tre frue ekfamiliariĝis kun dramartaj kursoj de sia patrino. Post kelkaj teatraĵaj spertoj, ŝi estis varbita de famaj enscenigistoj kiel Jean-Luc Godard, Doillon kaj André Téchiné.

Juliette Binoche renkontis la reĝisoron Leos Carax en 1986 dum la filmado de Mauvais sang kaj fariĝis lia koramikino. Sed la farado de Les Amants du Pont Neuf kiu daŭris tri jarojn (1989-1991) disigis la gekoramikojn. Pro sia interpretado en The Unbearable Lightness of Being fronte al Daniel Day-Lewis (1987) kaj en Fatale kun Jeremy Irons (1992), ŝia kariero pulsiĝis internacie.

Ŝi preferis respondi je la propono de la pola reĝisoro Krzysztof Kieslowski por la trilogio Tri koloroj: Blua, Blanka, Ruĝa ol tiu de Steven Spielberg en la buĝetega dinosaŭra Jurassic Park. En la trilogio je la koloroj de la franca flago, Juliette sukcesis ricevi la premion Cezaro pri la plej bona aktorino. Ŝi antaŭ estis nomumita trifoje kaj tri pluaj nomumoj sekvos.

Juliette Binoche naskis Raphaël-on en 1993.

Kun roloj de romantikaj heroinoj en Le Hussard sur le Toit (1995) kaj en The English Patient (1997), ŝi ricevis 37 jarojn post Simone Signoret la saman premion pro la sama rolo, nome la Oskar-premion por la plej bona duaranga rolo. Johnny Depp poste fariĝis ŝia koramiko en la penstradicia komedio Chocolat.

En 2000 naskiĝis ŝia dua infano -Hannah-, kies patro estis la aktoro Benoît Magimel (ili malkuniĝis en 2003). Ili renkontiĝis dum la filmado de Les Enfants du Siècle en kiu ŝi rolis kiel George Sand. Juliette rolis paroleman beligistinon blokitan en flughaveno en Décalage Horaire (2002) kaj interalie rolis sinsekve en Caché, primurdara filmo de Michael Haneke kaj en la dramo Mary de Abel Ferrara.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kun Jean Reno okaze de la 2002-a festivalo de Cannes
Jaro Titolo Rolo
1983 Dorothée, danseuse de corde Minora rolo
1983 Liberty Belle Junulino en kurkonkurenco
1985 Le meilleur de la vie Amikino de Veronique
1985 Rendez-vous Nina/Anne Larrieux
1985 Adieu blaireau Brigitte
1985 La vie de famille Natacha
1985 Les Nanas Antoinette
1985 Je vous salue, Marie Juliette
1985 Fort bloqué Nicole
1986 Mauvais sang Anna
1986 Mon beau-frère a tué ma sœur Esther Bouloire
1988 The Unbearable Lightness of Being Tereza
1989 Un tour de manège Elsa
1991 Les Amants du Pont-Neuf Michèle Stalens
1991 Women & Men 2 Mara
1992 Damage Anna Barton
1992 Emily Brontë's Wuthering Heights Cathy Linton/Catherine Earnshaw
1993 Trois couleurs: Bleu Julie Vignon de Courcy
1994 Trois couleurs: Blanc Julie Vignon de Courcy
1994 Trois couleurs: Rouge Julie Vignon de Courcy
1995 Le hussard sur le toit Pauline de Théus
1996 The English Patient Hana
1996 A Couch in New York Beatrice Saulnier
1998 Alice et Martin Alice
1999 Les enfants du siècle George Sand
2000 Chocolat Vianne Rocher
2000 Code inconnu Anne Laurent
2000 La veuve de Saint-Pierre Pauline
2002 Décalage horaire Rose
2004 In my country Anna Malan
2005 Mary Marie Palesi/Maria Magdala
2005 Bee season Miriam
2005 Caché Anne Laurent
2006 Breaking and Entering Amira
2006 A Few Days in September Irène Montano
2006 Paris, je t'aime Suzanne
2007 Dan in Real Life Marie
2007 Disengagement Ana
2007 Flight of the Red Balloon Suzanne
2008 Paris Elise
2008 Summer Hours Adrienne
2008 Shirin Woman in audience
2010 Certified Copy Elle
2011 The Son of No One Loren Bridges
2011 Mademoiselle Julie Mademoiselle Julie
2011 Elles Anne
2012 Cosmopolis Didi Fancher
2012 Another Woman's Life Marie Speranski
2012 An Open Heart Mila
2013 Camille Claudel 1915 Camille Claudel
2013 A Thousand Times Good Night Rebecca
2014 Words and Pictures Dina Delsanto
2014 Godzilla Sandra Brody
2014 Clouds of Sils Maria Maria Enders
2015 The 33 María Segovia
2015 7 Letters Elle
2015 Endless Night Josephine Peary
2015 The Wait Anna
2016 Slack Bay Aude Van Peteghem
2016 Polina Liria Elsaj
2017 Ghost in the Shell Dr. Ouelet
2017 Baby Bumps Mado
2017 Let the Sunshine In Isabelle
2018 Vision Jeanne
2018 High Life Dr. Dibs
2018 Non-Fiction Selena
2019 Who You Think I Am Claire Millaud
2019 The Truth Juliette
2020 La Bonne Épouse Paulette Van Der Beck

Nomumoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]