Aviado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La transportaviadilo Boeing 747, unu el la plej ikonaj aviadiloj en la historio.
Flugo de la Fratoj Wright, 17a de Decembro, 1903.

Aviado (kiel agado) aŭ aviadiko (kiel scienco, aŭ fako) inkludas kaj flugadon per flugmaŝinoj kaj ĉiujn rilatajn aktivadojn.

Nuntempe, kiam plejmulto de flug-aparatoj estas pli pezaj ol aero (=avioj), temas pri flugado de aeroplanoj kaj de helikopteroj (angle oni nomas ĉi fakon Aviation). En la internacia lingvo oni uzas la terminon "aviado". En senco de scienco kaj teknologio la vorto estus "aviadiko".

Komence de flugado far homoj, kiam post la unua ekflugo de varmaera balono de la fratoj Montgolfier en Francio, estis konataj nur flugmaŝinoj malpli pezaj ol aero (=aerostatoj), t.e. balonoj kaj aerŝipoj, oni uzis por la homa flugado la terminon Aeronaŭtiko. Nuntempe, kiam kadre de la Ĉikaga Interkonsento pri la Internacia Civila Aviada Transportado kaj post fondiĝo de la interŝtata organizo ICAO oni uzas nun la terminojn jene:

La pli ĝenerala termino aeronaŭtiko tuŝas ankaŭ la fakon en:Aerospace = aerokosmonaŭtiko, kiu inkludas "aeronaŭtikon kaj kosmonaŭtikon", do ekzeple kosmopramon (aŭ raketoplano), kiu parte flugas kiel aeroplano en la tera atmosfero kaj parte kiel kosmoŝipo en la kosma spaco.

Aviadaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Airbus A330-323 de Northwest Airlines.
  • Ĝenerala aviado (angle General aviation, GA) estas ĉia civila aviado, kiu ne estas ĝenerale mendebla. Ĝia malo do konsistas el linia aviado (laŭ horaro) kaj ĉarta aviado.
  • Ĉarta aviado (aviado laŭ mendo) estas aviaj flugoj okazantaj malregule, nur laŭ speciala mendo. Tiaj flugoj povas esti personaj, varaj aŭ miksitaj. En pasaĝera trafiko oni foje metas malsupran limon de almenaŭ 12 sidlokoj kaj alie parolas pri flug-taksio, eĉ se la servo estas mendita de unu sola kliento. La termino devenas de la ĉarto, kontrakto inter la mendanto ("ĉartanto") kaj la plenumanto. Ĉarta aviado ne apartenas al la ĝenerala aviado.
  • Militaviado enhavas materialajn kaj homajn rimedojn kiuj kunformas la aerforto de lando aŭ ŝtato. La koncepto militaviado postulas la uzadon de flugmaŝinoj (aviadiloj kaj helikopteroj) por militaj celoj, ĉu por ataki la malamikon ĉu por helpi la proprajn fortojn, ene de difinita taktika kaj strategia kadro.

Organizoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj organizoj en Internacia aviado estas Internacia Civila Aviada Organizo (ICAO) kaj Internacia Aera Transporta Organizo (IATA). Ili decidas ĉefajn politikojn pri aviada politiko, kiel aviada sekureco kaj aviada operado.

Federacia Aviada Administracio kaj Eŭropa Aviada Sekureca Agentejo estas ĉefaj influaj aviadaj funkciadoj en mondo. FAA regulas kaj kontrolas civilan aviadon en Usono, EASA estas civila aviada funkciado de Eŭropunio, kies tasko estas regi kaj ekzekuti politikojn de civilaviada sekureco de Eŭropaj statoj.

La European Organisation for the Safety of Air Navigation (Eŭropa organizo por la Sekureco de Aero-Navigacio), ofte konata kiel Eurocontrol aŭ Eŭrokontrol, estas internacia organizo laboranta por realigi sekuran kaj certan aertrafikan administradon en tuta Eŭropo. Fondita en 1960, Eŭrokontrol nuntempe havas 41 membroŝtatojn kaj havas ĉefsidejon en Bruselo, Belgio.

Flugaparatoj[redakti | redakti fonton]

Aviadistoj[redakti | redakti fonton]

Aviadilaj fabrikantoj[redakti | redakti fonton]

Aviado kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

EdE-A > Aviado

Aviado. Henry Farman, la mondfama aviadisto, Paul Painlevé, la ĵus mortinta franca politikisto, jam antaŭ longe estis amikoj de Ernest Archdeacon, pioniro de aerflugado, unu el la gvidantoj de la franca Esperanto-movado. Sed preskaŭ ĉiuj aviadistoj spertas la necesecon de komuna helplingvo. Kiel H. Farman diris, per aeroplano oni atingas dum kelkaj horoj aliajn landojn, sed kaŭzas multajn malagrablojn kaj tempoperdon la fakto, ke la aviadisto ne povas komprenigi sin kun la loĝantaro, kvankam ties servon oni ofte bezonus. La sekvaj detaloj signas la iniciatojn sur tiu ĉi grava tereno. En 1909 en Internacia Aviadista Ekspozicio en Frankfurt estis aranĝita speciala Esperanto informejo. Sam-jare la gazeto "L' Aéro" en Parizo presis lecionojn de Esperanto kaj en 1911 ĝi ĉiusemajne enpresis artikolojn en Esperanto; la Esperanto-parton redaktis Rienzi. En 1911 Gaston Guillaume, prezidanto de Esperanto Sporta Unio, lernis aviadarton en la lernejo de Pauthan, por propagandi Esperanton inter aviadistoj. En Vladivostoko oni enkondukis Esperanton en Societo de amatoroj por korespondado eksterlanda. La 1913 la "Sachsonia", aerŝipo de Ferdinand von Zeppelin plenumis aerflugojn kun Esperanto-flago. En septembro de 1925 ISAE prezentis al la III-a Internacia Kongreso de Aera Navigado en Bruselo, deziresprimon, subskribitan de la Aero-Kluboj de Francio kaj Hispanio. "La kongreso, konsiderinte la gravajn servojn, kiujn farus al la aeronaŭtiko la uzado de la helpa lingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj, decidis starigi Internacian Komisionon komisiitan por defendi kaj proponi mezurojn ebligantajn la enkondukon kaj disvolvon de la uzado de Esperanto, kiel teknika lingvo de la aera navigado, kaj petis s-rojn Leonardo Torres Quevedo, Paul Renard, Emilio Herrera, Henry Kapferer, E. Archdeacon kaj M. Rollet de l'Isle starigi ĝin, aligante kompetentulojn, kiujn ili juĝos utilaj." En 1927 la gazeto "Les Ailes" presis regule informojn pri Esperanto. Samjare profesoro Théophile Cart gvidis Esperanto-kurson por anoj de Internacia Ligo de Aviadistoj en Parizo, kies prezidanto Clitford B. Harmon esprimis favoron al Esperanto en la franca Esperanto-revuo La Movado. En turista konkurso por aeroplanoj, starigita en 1929 de "Aéro-Club de France" kaj akceptita de la federacioj de aera turismo de la ĉefaj eŭropaj ŝtatoj, Esperanto estis akceptita kune kun la germana kaj itala lingvoj. En 1930 dum la Aŭstria Esperanto-Kongreso en Linz la aviadisto Vess Wannek ĉirkaŭflugis la urbon per aeroplano, sur kiu estis pentrita konvena propaganda teksto. Gilbert Ledon interesiĝis pri aviado, kaj publikigis aviadan terminaron en 2002.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gilbert R. Ledon, Aviada terminaro. Aeronaŭtika vortaro angla-Esperanta Fonto, Chapecó, 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]