Itala lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e robota aldono de: hif:Italian bhasa |
|||
Linio 214: | Linio 214: | ||
{{Projektoj|commons=Italian pronunciation|v=it:}} |
{{Projektoj|commons=Italian pronunciation|v=it:}} |
||
* {{Dmoz|World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Itala|Vortaroj el la itala}} |
* {{Dmoz|World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Itala|Vortaroj el la itala}} |
||
* [http://www.learnitaliano.net/ LearnItaliano.net] |
|||
{{ĝermo|lingvoj}} |
{{ĝermo|lingvoj}} |
Kiel registrite je 21:46, 16 jul. 2011
Itala lingvo | ||
Italiano | ||
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
italaj latinidaj lingvoj • sud-Eŭropaj lingvoj | ||
Parolata en | Italio, San-Marino, Vatikanurbo, Svislando, Slovenio, Kroatio, Francio, Monako, Libio, Tunizio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Malto, Albanio, Kanado, Argentinio, Brazilo, Meksiko, Venezuelo | |
Parolantoj | 64 800 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 70 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 55 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Italio, San Marino, Vatikanurbo, Svislando | |
Reguligita de | Accademia della Crusca | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | it | |
ISO 639-2 | ita | |
ISO 639-3 | ita | |
SIL | ITN | |
Glottolog | ital1282 | |
Angla nomo | Italian | |
Franca nomo | italien | |
Vikipedio | ||
La itala lingvo ( aŭskultu) estas latinida lingvo, el florenca dialekto, ananta de la familio de hindeŭropaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao.
La itala devenas de la latina vulgara dum 500–1000, la jarcentoj post la disfalo de Romio, kiam la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de tiuj de Francio kaj Iberio.
La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Dante Alighieri, Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento.
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Händel, Aŭstrio kiel Mozart aŭ en Rusio.
- La Patro Nia
Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
Amen
Fonologio
Bilabialoj | Labial- dentaloj |
Alveolaroj | Post- alveolaroj |
Palataloj | Velaroj | |
---|---|---|---|---|---|---|
Nazaloj | m | n | ɲ | |||
Plosivoj | p, b | t̪, d̪ | k, ɡ | |||
Afrikatoj | t̪s̪, d̪z̪ | tʃ, dʒ | ||||
Frikativoj | f, v | s, z | ʃ, (ʒ) | |||
Triloj | r | |||||
Lateraloj | l | ʎ | ||||
Alproksimiĝoj | j | w |
La vokaloj de la itala lingvo estas a, e, ɛ, i, o, ɔ kaj u.
Alfabeto kaj prononco
Prononco | |
---|---|
A | A |
B | B |
C | Ĉ antaŭ ia, e, i, io kaj iu;
K antaŭ a, he, hi, o, u kaj konsonanto |
D | D |
E | E |
F | F |
G | Ĝ antaŭ ia, e, i, io kaj iu;
G antaŭ a, he, hi, o, u kaj konsonanto |
H | Ne estas prononcata |
I | I |
L | L |
M | M |
N | N |
O | O |
P | P |
Q | K (post q estas ĉiam u kaj unu vokalo) |
R | R |
S | S (Z inter du vokaloj kaj antaŭ b, d, g, l, m, n, r kaj v) |
T | T |
U | U |
V | V |
Z | TS aŭ DZ |
GN estas prononcata kiel ɲ, GLI kiel ʎ (unika escepto nitroglicerina, elparolita nitrogliĉeRIna). SC antaŭ ia, e, i, io kaj iu estas prononcata kiel ʃ. Ĝi estas prononcata kiel sk kiam ĝi estas antaŭ a, he, hi, o, u aŭ konsonanto.
La akcento estas skribata nur se ĝi troviĝas sur la lasta vokalo (ekzemple città, però, più…). Preskaŭ ĉiam ĝi estas sur la antaŭlasta silabo, sed povas esti sur la lasta, trialasta, kvaralasta kaj malofte eĉ sur la kvinalasta silabo. Cetere la akcento distingas la vorton è (ĝi estas), elparolata ɛ, de la vorto e (kaj), elparolata e, lì (tie) de li (ilin), sì (jes) de si (oni).
La sonoj kw kaj kkw povas esti esprimataj multmaniere. Kutime oni esprimas ilin respektive per QU (ekzemple quadro, pentraĵo) kaj CQU (ekzemple acqua, akvo) sed ekzistas esceptoj. Kelkaj vortoj uzas CU anstataŭ QU (ekzemple cuoco, kuiristo; scuola, lernejo; cuore, koro) kaj ekzistas ununura vorto, kiu uzas QQU anstataŭ CQU, nome soqquadro (malordego).
La litero H neniam estas elparolata kaj distingas la vortojn ha (ĝi havas), ho (mi havas), hanno (ili havas) de a (al), o (aŭ) kaj anno (jaro). Cetere ho estas elparolata kiel ɔ, o kiel o.
Simplaj frazoj
Ciao! = Saluton!
Come stai? = Kiel vi fartas?
Sto bene = Mi fartas bone
Grazie = Dankon
Arrivederci = Ĝis
Buon giorno = Bonan tagon
Buona sera = Bonan vesperon
Buona notte = Bonan nokton
Ti amo = Mi amas vin.
Italdevenaj esperantaj vortoj
ĉielo, fari, papo, se, sinjoro, voĉo, -ec-, -aĉ-, -et-.
Vidu ankaŭ
- Itala vikipedio
- Itala lingvo en Svisio
- Italaj dialektoj
- Listo de lingvoj laŭ parolantaro
- Itala literaturo