Ĝardenoj de la antikva Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rektangula fiŝlago kun anasoj kaj lotuso) ĉirkaŭplantitaj kun daktilpalmoj kaj fruktarboj, en fresko de la Tombo de Nebamun, Tebo, 18-a dinastio

La ĝardenoj de antikva Egiptio verŝajne estiĝis komence kiel simplaj fruktoĝardenoj kaj legomĝardenoj, irigaciitaj per akvo de la Nilo. Iom post iom kiam la lando iĝis pli riĉa, ili evoluis al plezurĝardenoj kun floroj, lagetoj kaj valoj de fruktarboj kaj ombroarboj. Temploj, palacoj kaj privataj loĝejoj havis siajn proprajn ĝardenojn kaj modeloj de ĝardenoj foje estis metitaj en tombojn tiel iliaj posedantoj povis ĝui ilin en sia postvivo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio kaj karaktero de ĝardenoj en antikva Egiptio, kiel ĉiuj aspektoj de la egipta vivo, dependis de la Nilo kaj de reto de kanaloj, kiuj ĉerpis akvon el ĝi. Akvo estis levita de Nilo en ledaj siteloj kaj portita sur la ŝultroj al la ĝardenoj kaj poste, komenciĝante en proksimume la 14-a jarcento a.K., oni levis la akvon el putoj per ŝarĝo-leviloj kun kontraŭbalancaj pezoj nomitaj baskulputo. La plej fruaj ĝardenoj konsistis el plantbedoj dividitaj en kvadratojn per argilaj muroj, tiel la akvo povis prefere penetri la grundon ol esti perdita. Ĝardenoj apartenis al temploj aŭ al la loĝejoj. Sekularaj ĝardenoj situis proksime de la rivero aŭ kanaloj kaj estis uzitaj plejparte por kultivado de legomoj. Komenciĝante dum la Nova Egipta Imperio, ĝardenoj estis partoj de pli luksaj loĝejoj kaj foje estis enfermitaj per muroj. Templaj ĝardenoj kutimis kreskigi certajn legomojn por ceremonioj.

Palacaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Palacaj ĝardenoj unue aperis en Egiptujo ĵus antaŭ la Meza Imperio (2035-1668). Tiuj ĝardenoj estis tre grandaj en skalo kaj estis aranĝitaj en geometriaj formoj. La lagetoj de palacaj ĝardenoj estis grandegaj kaj multaj. En la dua jarmilo a.K., la ĝardenlageto de reĝo Snofru estis sufiĉe granda por boatoj remataj de dudek remistoj. La regantoj de antikva Egiptio, kiel reĝino Hatŝepsut (1503–1482 a.K.) kaj Ramses la 3-a (1198–1166 a.K.), uzis potojn por alporti reen al Egiptujo novajn specojn de arboj kaj floroj malkovritaj dum sia konkeroj en Libio, Sirio, kaj Cirenio.

Plezurĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Komenciĝante dum tempo de la Nova Imperio, plezurĝardeno iĝis komuna trajto de luksaj loĝejoj. Laŭ pentraĵoj en tomboj en Tebo de la 18-a dinastio (1552-1296 a.K.), ĝardenoj de tiu tempo havis norman dezajnon. Ili havis lageton, kutime rektangulan en la centro, plenigitan kun buntaj fiŝoj, kun lotusfloroj en la akvo kaj floroj ĉirkaŭ la randoj. Ĉirkaŭ la lageto estis sinsekvaj vicoj de arboj, inkluzive de sikomoroj, palmoj kaj granatarboj, alternante kun florbedoj. La randoj de la akvobasenoj estis deklivaj, kun ŝtuparo malsupren unuflanke, por ke ĝardenistoj povis kolekti akvon por irigacio. La lageto ofte estis ĉirkaŭita de muroj aŭ kolonoj apogantaj vitojn. La muroj kaj kolonoj estis ornamitaj per buntaj pentraĵoj de homoj, bestoj kaj plantoj, kiel ekzemple de papavo kaj rozo.

Templaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Ĝardenoj de Amono ĉe la templo Karnak, mura pentraĵo en tombejo de Nakh, la ĉefa ĝardenisto, frua 14-a jc. a.K. (Reĝa Muzeo de Artaĵo kaj Historio, Bruselo)

Temploj ofte havis ampleksajn ĝardenojn. La Templo de Amono ĉe Karnako havis dudek ses legomĝardenojn, krom tre frua botanika ĝardeno, kiu, laŭ surskribo, enhavis "ĉiujn belajn florojn kaj bizarajn plantojn, kiuj troviĝas en la dia lando, kiun Lia Moŝto konkeris." La himnoj pentritaj sur la muroj de la tomboj montras, ke religiaj ceremonioj baziĝis je cikloj de la naturo kaj la ŝanĝiĝantaj sezonoj. Templaj ĝardenoj ofte havis vicojn de figarboj kaj sikomoroj (la arbo sankta al la diino Hatoro), tamarikoj, salikoj aŭ palmarboj. Vicoj de arboj foje etendiĝis dum pluraj kilometroj, interligante plurajn templojn. La temploj mem havis esplanadojn plantitajn kun arboj. Kiam vicoj da arboj estis plantitaj malproksime de la rivero, putoj devis esti fositaj dek metrojn profunde por atingi akvon por irigacio. Dum la tempo de Amenofiso la 3-a, iuj temploj estis dediĉitaj al diino en formo de arbo, kun trunko por korpo kaj branĉoj por brakoj. Oni kredis, ke tiu diino portas akvon al la mortintoj por kvietigi ilian soifon. Templaj ĝardenoj ofte estis la hejmoj de bestoj sanktaj al la dioj, kiel ekzemple la ibiso kaj la paviano. Floroj estis parto de ĉiuj religiaj ceremonioj dum la tempo de la dio Amono. Tiuj ĝardenoj ankaŭ produktis kuracherbojn kaj spicojn, kiel ekzemple kumino, majorano, anizo kaj koriandro.

Funebraj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Funebra modelo de la ĝardeno, datebla al la Dekunua dinastio de Egiptio, ĉirkaŭ 2009–1998 a.K. Ĝi estas farita el pentrita kaj gesita ligno, originale el Tebo.

Funebraj ĝardenoj estis miniaturaj versioj de domĝardenoj, kiuj estis metitaj en tombojn. Ili ordinare havis kvadratan domon aŭ pavilonon kun lignaj kolonoj, ĉirkaŭita de muro, inter la muro estis baseno ĉirkaŭita de vico da arboj. La domo similis al la kioskoj en ĝardenoj, kie la posedanto ludis damludon aŭ malstreĉiĝis. La mortintoj estis tradicie ĉirkaŭitaj de objektoj, kiujn ili ĝuus en la vivo kaj estis atendite, ke ili daŭre ĝuos siajn ĝardenojn en sia postvivo. La surskribo de unu tombo diris: "Vi promenas trankvile ĉe la bela bordo de via lageto; via koro ĝojas pro viaj arboj kaj refreŝiĝas sub viaj sikomoroj; via koro estas sata de la akvo el viaj putoj, kiujn vi faris, por ke ili daŭru eterne."

Arboj kaj plantoj en la egipta ĝardeno[redakti | redakti fonton]

Arboj estis uzitaj en la ĝardenoj por produkti fruktojn kaj por ombro. Dek naŭ malsamaj specioj de arboj estis trovitaj en la ĝardenoj de Ineni, la arkitekto de la Faraono Tutmoso la 1-a (1504-1492 a.K.). La rozkoloraj tamariskoj, akacio kaj saliko estis oftaj en la ĝardenoj. La sikomoro (Ficus sycomorus) kaj tamariskoj foje estis plantitaj antaŭ temploj, kiel ĉe la templo de Nebhepetra, ekde la 11-a jarcento a.K. La antikvaj egiptianoj kultivis Ficus sycomorus ekde predinastiaj tempoj kaj amase ekde la komenco de la tria jarmilo a.K.. Ĝi estis konsiderata antikva egipta Arbo de Vivo, plantita sur la sojlo inter vivo kaj morto. Zohary kaj Hopf notas ke "la frukto kaj la konstruligno kaj foje eĉ la branĉetoj, estas riĉe reprezentitaj en la tombo de la Egiptaj Fruaj, Mezaj kaj Malfruaj Imperioj." Kelkaj el la kestetoj de mumioj en Egiptujo estas faritaj el la ligno de tiu ĉi arbo. La plej oftaj fruktarboj estis daktilpalmoj, figarboj kaj dumpalmoj (Hyphaene thebaica). La persea arbo estis konsiderita sankta kaj estis trovita kaj en temploĝardenoj kaj domaj ĝardenoj. La granatarbo estis enkondukita dum la Nova Imperio kaj estis aprezita pro sia aromo kaj koloro. Aliaj fruktoj kreskigitaj en la ĝardenoj estis jujubo, olivoj, kaj persikoj. Legomoj estis kultivitaj por manĝaĵo aŭ por ceremonioj. Roma laktuko estis konsiderita sankta kaj estis ligita kun Mino, la diaĵo de reproduktado kaj estis kredita kiel potenca afrodiziaĵo. Vitoj estis kultivataj por fari sekvinberojn kaj vinon. Tombaj pentraĵoj montras ke vitoj foje estis plantitaj je pergoloj por disponigi ombron al la ĝardeno. Floroj estis kreskigitaj en ĝardenoj por fari dekoraciajn bukedojn kaj por uzo en religiaj ceremonioj. Oftaj ĝardenfloroj estis la mandragoro kaj la lekanteto, krizantemo, anemono, kaj papavo, jasmeno kaj la rozo. Egiptaj lagetoj kaj basenoj ofte estis ornamitaj blanka kaj blua lotuso (Nymphaea caerulea) kaj kun papiruso.

Lagetoj kaj naĝejoj[redakti | redakti fonton]

Lagetoj kaj naĝejoj estis komuna trajto de la ĉedomaj ĝardenoj de la riĉuloj kaj potenculoj de antikva Egiptio kaj estas prezentitaj en kelkaj tombopentraĵoj. Foje, kiel en la ĝardeno de la Mortotemplo de Hatŝepsut ĉe Deir el-Bahri, la lageto estis en la formo de T, kun unu parto de la T ligita al rivero aŭ kanalo. La akvo estis kutime levita en la lageton de la rivero permane aŭ uzante baskulputon. Fiŝoj por manĝaĵo kaj ornamaĵo estis breditaj en la lagetoj. Ili ankaŭ estis hejmo de migrantaj akvobirdoj. Floroj, kiel ekzemple blanka kaj blua lotuso estis kultivitaj en la lagetoj por ornamado kaj por ceremonioj kaj papiruso povis kreski ĉe Deir el-Bahri. Poste, dum la persa okupado de Egiptujo, la rozkolora lotuso estis ekkultivita.

Ombro, koloro kaj aromo[redakti | redakti fonton]

Ombro estis grava trajto de la ĝardeno, disponigita per arboj kaj per vitoj apogitaj inter kolonoj. Priskribante tiujn ĝardenojn, Shaw kaj Nicholson skribis: "La totala efiko estus malvarmeta ombro, kun forta odoro de floroj kaj arboj. Ĝardenoj estas tial unu el la plej oftaj scenaroj de egiptaj romantikaj rakontoj."

Ĝardenoj de Amono ĉe Templo de Karnako, murpentraĵo en la tombo de Nakh, la ĉef-ĝardenisto, frua 14-a jc. a.K.

Ĝardenado en la antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]

Ĝardenado en antikva Egiptio estis tre malfacila laboro; ĝardenoj postulis konstantan irigacion, kun akvo portita aŭ levita mane; sarkadon kaj prizorgon, inkluzive de la artefarita polenado de daktilpalmo, kiu postulis grandan lertecon. Granda peno estis necesa ankaŭ por malhelpi birdojn manĝi la kultivaĵojn. Inĝeniaj kaptiloj estis metitaj por kapti la invadantajn birdojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ian Shaw and Paul Nicholson, The British Museum Dictionary of Ancient Egypt, British Museum Press, 1995.
  • Michel Baridon, Les Jardins – Paysagistes- Jardiniers – Poetes. Editions Robert Lafont, 1998. ((ISBN 2-221-06707-X))
  • Jan Assmann, David Lorton,"Death and salvation in ancient Egypt", Translated by David Lorton, p171, Cornell University Press, 2005, (ISBN 0801442419)
  • Daniel Zohary and Maria Hopf, Domestication of plants in the Old World, third edition (Oxford: University Press, 2000).
  • C. Desroches-Noblecourt, L’Art Egyptien, PUF, Paris, 1962.
  • J.C. Hugonot, Le Jardin dans l’Egypte ancienne, Peter Lang, Paris, 1989.