Ŝablono-Diskuto:Informkesto germania komunumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝablono-Diskuto:Urbo de)

Pri la diskuto, ĉu "Landkreis" estu "distrikto" aŭ "subdistriko", vidu la paĝon Diskuto:Distrikto (Germanio).


Mi tre aprezas la laboron per roboto krei ĝermojn pri preskaŭ ĉiuj komunumoj de Germanio, kiom ajn neperfektaj tiuj ĝermoj parte komence estas ... Nur iuj el la aparte grandaj urboj (ekzemple Siegen) forgesiĝis, sed la plej etaj komunumetoj fidele ricevis sian paĝon.

Tamen mi havus kelkajn petojn, kiujn bone povus plenumi la roboto.

1. Se komunumo estas urbo, la roboto aldonis "urborajtoj = urbo (stadt)" > Devas nepre esti "(Stadt)" kun majusklo.

2. Kiam la roboto skribas "urbopartoj (stadtteil)", devas esti "(Stadtteile)". Pri "setlejopartoj (ortsteil)" - do ĝuste "(Ortsteile) estas dua problemo: Setlejo laŭ mi origine estas loko ĝis nun neloĝata, kie iuj homoj (setlistoj) kune konstruas iujn domojn (du sufiĉas) kaj dividas iujn servojn. Setlejo povas kreski poste, povas eĉ iĝi urbo, sed same bone pluraj setlejoj (domaroj, kiuj konscie kune konstruiĝis) povas iĝi unu komunuma kvartalo. Laŭ logiko, mi supozas, ke se Stadtteile estas "urbopartoj", Ortsteile/Ortschaften/Gemeindeteile devas esti "komunumopartoj". Se la roboto tradukas, ke iu vilaĝo havas "4 setlejopartojn aŭ urbopartojn aŭ urbodistriktojn", kaj alia vilaĝeto eĉ havas "89 setlejopartojn", mi ekpensas, ke en kazo de dubo tiu linio prefere forstrekiĝu.

3. "Poŝtkodo_alia" ne estas iu dua poxtkodo, sed la du malnovaj sistemoj de poŝtkodoj en okcidenta kaj orienta Germanio, kiuj ambaŭ ekde la jaro 1993 ne plu validas. Mi persone ŝatis la okcidentan sistemon, kiu multe pli simplis ol la nuna kaj ĉiam antaŭvidis kodojn por ĉiuj partoj de GDR, do estintus transprenebla por la unuiĝinta Germanio. Sed la politiko decidis aliel, pri la malnovaj poŝtkodoj malvalidaj jam pli ol 14 jarojn la plej multaj homoj jam ne memoras kaj la linio simple forfalu.

4. "Estro", "partio de estro" kaj "adreso de estraro" sonas tre krude. "Estro" sen iu vorta aldonaĵo simple signifas "ĉefo", "moŝto". Kun silaba aldonaĵo la vorto estas en ordo: "urbestro" estas la kutima vorto por Bürgermeister, kaj en komunumo sen urborajto devus temi pri "komunumestro". Mia revo estus, krei duan ŝablonon kun nomo "komunumo de", kaj sendi la roboton ŝanĝi ĉiujn paĝojn de neurba komunumo (do "urborajtoj = ") al ŝablono "komunumo de" kaj linio "komunumestro = Ekzemplo Nomo (PARTIO)", dum en la paĝo de urba komunumo ("urborajtoj = urbo") tekstus "XXX estus urbo de...", "la urbo havis ... loĝantojn" kaj temus pri "urbestro = Ekzemplo Nomo (PARTIO)".

5. Mi malŝatas la formulon "En la [[30-a de junio]] [[2007]] la komunumo (respektive urbo) havis ... enloĝantojn". Estas stile tre en ordo skribi La [[30-a de junio|30-an de junio]] [[2007]], sed fakte el ĉiuj paĝoj pri germanaj urboj krei ligon al la paĝo pri la 30-a de junio31-a de decembro ne estas vere senca, ĉar por la statistiko elektiĝis hazarda dato, kiu tute ne estas iu daŭre grava festotago de la komunumo: do for la ligo al la paĝo de la koncerna tago, se oni jam devas ŝanĝi ion. Estas en ordo skribi "La 30-an de junio..." aŭ eĉ nur "Fine de junio...", ĉar la fino de junio klare estis la 30-a tago.

6. Fine ankoraŭ plia problemo: La plej multaj germanaj distriktoj nomiĝas "Landkreis/Kreis YYY" (do "distrikto YYY"), sed iuj nomiĝas unuvorte "YYYkreis". La lastaj sence same tradukiĝas al Esperanto "distrikto YYY", sed la roboto kreis la formon "distrikto YYYkreis", do "distrikto YYY distrikto" ... tio estas duoblaĵo. Estus helpo en ĉiuj artikoloj pri germanaj komunumoj/urboj anstataŭigi la formojn "distrikto YYYkreis" (en ligoj, sed ankaŭ kategorioj) per "distrikto YYY", ĉar permane ĉion tion korekti (parte jam korektiĝis) estas pene multe.

Aldone ankoraŭ du stilaj respektive grafikaj rimarkoj:

7. La artikoloj pri komunumo komenciĝas "XXX estas komunumo de [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en [[Distrikto YYY]], [[FEDERACIA LANDO]]." Mi ŝatus por komunumo la komencon "XXX estas komunumo en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[FEDERACIA LANDO]] de [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[Distrikto YYY]]. (Jen eblas eventuale aldoni "kaj estas ties administra centro" aŭ "kaj en la [[Distriktaro ZZZ]]) - Por urbo la samo kun la vorto "urbo". Alternativo estus senŝanĝa unua frazo kaj dua "Ĝi troviĝas en la [[Distrikto YYY]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[FEDERACIA LANDO]]." La teksto ne estas tabelo, sed devas stile "flui", kaj kun artikolo sen komo la komenco estas pli glata.

8. La ĝermoj de la roboto pri germanaj komunumoj havas maldekstre tri mallongegajn frazetojn, kaj dekstre grandan tabelon, kaj sub tio nul ĝis multajn fotojn de la germana teksto, el kiuj oni malvidebligis la germajn priskribojn. Do maldekstre estas preskaŭ nenio, kaj dekstre granda kolono da aĵoj. Mi petus la karan roboton ĉe la unuaj kvar fotoj, se estas tiuj, aldoni la komenton |left| (respektive ŝanĝi |right| al |left|, kaj aldone eble ĉe la unua ex aldoni la komenton |300px|, tial ke ĝi plenigu preskaŭ la tutan maldekstran kolonon, kaj ne lasu tiom da blanko maldekstre.

Eble tio ŝajnas multe da kritiko. Mi volas ripeti, ke mi tre aprezas tian robotan helpon, kaj mi deziras ĝin por la politika geografio de aliaj landoj, kie estas multaj mankaj artikoloj pri neurbaj kaj urbaj komunumoj kaj distriktoj (jam en Svislando, tuj lime al Germanio, multaj kantonaj ĉefurboj ne havas artikolon, la kantonaj distriktoj aŭ iom pli etaj urboj tute ne). Kaj mi vidis, ke la roboto jam diligente aktivis ekzemple pri la urboj de Pollando, pri multaj lagoj ktp. Nur estas bone ankaŭ al roboto (do fakte al ties posedanto) komuniki dezirojn, plibonigendaĵojn kaj laŭdojn.

Sincere salutas ThomasPusch 21:51, 25. Jul 2007 (UTC)

Parametro "loĝantaro"[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus konstatis, ke la parametro "loĝantaro" en ekzemple Usingen ne funkcias. Mi vidis, ke ĝi estis foje kaŝita en la ŝablona kodo. Sed kiel laboras la anstataŭaĵo? --Tlustulimu 17:47, 26 Jun. 2011 (UTC)

Estas ĝenerala problemo pri ĉiuj ŝablonoj "Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en", respektive de la informkesta ŝablono "informkesto germania komunumo" (alinome "urbo de"). Mi afiŝis pri tio en la vikipedia diskutejo, sed tamen ĉi-tie volas ankaŭ vidigi mian noton, ĉar precipe temas pri tiu-ĉi ŝablono. Mia diskuteja noto estas:

Citaĵo
 Eble aliaj uzantoj jam delonge rimarkis, sed ĉiukaze ankoraŭ neniu riparis, ke la principe tre sencaj ŝablonoj kiel ekzemple {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Nordrejn-Vestfalio}} pri ĉiuj administraj unuoj de Germanio kaj {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Luksemburgio}} ne plu bone funkcias. Aŭ pli konkrete: Por funkcii ili bezonas mencion de Oficiala Municipokodo. En la amase uzata informkesta ŝablono {{urbo de}} (paralela problemo pri Luksemburgio, sed tie malpli amase) tia kodo indikatas, sed pro pli bona legeblo kun interspacoj. Antaŭe ŝajne iu kodigo transkalkulis tiun nombron kun interspacoj el la informkesta parametro al nombro sen interspaco por la ŝablonoj "Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en...", kaj ĉiam aperis aktualaj nombroj de loĝantoj en la informkesto (bonega sistemo!). Nun tio nur funkcias, se oni permane el la parametro forprenas la interspacojn en la numero. Estus tedega laboro el ĉiuj multegaj informkestaj uzoj permane forpreni tiujn interspacojn el la numeroj, kaj rezulte la municipokodoj en la artikolo estus multciferaj kaj malbone legeblaj... Multege pli elegante estus eltrovi kial antaŭe bone funkciis la sistemo, kaj iel reveni al la antaŭa bona stato. Ĉu iu havas bonan ideon aŭ solvon pri tio??? -- Aidas (diskuto) 09:38, 11 Jun. 2012 (UTC) 

Traredakto de ĉiuj komunumoj de Germanio cele al bonaj artikolaj ĝermoj[redakti fonton]

Evidente neniu havis bonan solvon, kaj la demando nur estas ĉu iom post iom trafosi ĉiujn paĝojn pri germanaj komunumoj permane, aŭ ĉu tamen ankoraŭ iu duonaŭtomata (redaktila) aŭ aŭtomata (robota) helpo plifaciligus la taskon. Dum la pasinta semajno, en kiu mi havis aparte multan tempon, mi levis senescepte ĉiujn artikolojn pri distriktoj kaj komunumoj en Nordrejn-Vestfalio al nivelo de bona artikola ĝermo, kaj kvankam granda laboro, mi trovas la investon inda, ĉar permane eblas kaj fari la ŝablonecajn ŝanĝojn kaj "home" redakti la tekston.

Por klareco mi sumigu kio laŭ mi estas "nivelo de bona artikola ĝermo pri germania komunumo":
  • uzo de ŝablono "informkesto germania komunumo"
  • parametra nombro "oficiala_kodo" sen interspacoj, tiel ke funkcias la montro de aktuala nombro de loĝantoj informkeste,
  • tekstokomenco "'''{KOMUNUMONOMO}''' estas [eventuale "urba"] komunumo en [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[distrikto {DISTRIKTO}]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[{LANDO}]] [se distrikta centro: "kaj estas la administra sidejo de la distrikto"]. Fine de {{#time: F Y | {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en {LANDO}||STATO}}}} la urba komunumo havis {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en {LANDO}|{parametra nombro "oficiala_kodo" sen interspacoj}}}}} loĝantojn." (vortojn inter po unu krampo {...} necesas anstataŭigi per laŭsence ĝusta vorto)
  • situo-bildo en la informkesto, ofte ebla laŭ parametra sintakso "dosiero:"{PAĜONOMO} in {DISTRIKTO-KODO}.svg"
  • forpreno de malnovaj nombroj de loĝantoj el la informkesto
  • pluraligo de la germana nomo de komunumaj subdividoj ("Stadtteil">"Stadtteile", "Ortschaft">"Ortschaften" ktp)
  • se ne estas mencio de ŝablono "projektoj" aŭ "commonscat" aŭ "komunejokat", aldono de {{projektoj}}
  • se estas ne pli ol 3-5 frazoj, uzo de {{ĝermo|Germanio}},
  • se estas malmulta teksto, bildoj estu maldekstraj, prefere havu e-lingvan kodon "|eta|maldekstra|300px|<center>", kaj ĉiukaze la bildopriskriboj estu en senerara Esperanto, ne en robota fuŝlingvaĵo
  • estu laŭeble malmultaj ruĝaj ligiloj, ne estu ruĝaj mismencioj pri bildoj forprenitaj el la komunejo, kaj ne estu aliaj gravaj redaktofuŝoj
  • prefere kreiĝu kaj uziĝu en ĉiu komunuma artikolo paĝofina navigilo "ŝablono:distrikto {DISTRIKTONOMO}", kiu interligas ĉiujn artikolojn pri la distriktaj komunumoj

ThomasPusch (diskuto) 09:14, 10 Aŭg. 2014 (UTC)

Redaktoprotokolo:

  • ✔ Farite Nordrejn-Vestfalio: la artikoloj pri ĉiuj 5 distriktaroj, 29 distriktoj, 399 urbaj kaj neurbaj komunumoj tralaboritaj en aŭgusto 2014 (433 artikoloj aktualigitaj)
  • ✔ Farite Malsupra Saksio: la artikoloj pri ĉiuj 38 distriktoj kaj 1021 komunumoj tralaboritaj en septembro 2014, krome la 55 apartaj artikoloj pri komunumaroj, informoj pri komunumaroj sen propra artikolo aldonataj al la teksto pri la centra komunumo (1 114 artikoloj aktualigitaj)
  • ✔ Farite Rapide aktualigeblis Berlino kaj Hamburgo (ambaŭ sen ŝablono, nur po 1 artikolo), kaj Bremeno (nur ŝablono kaj 3 artikoloj).
  • ✔ Farite Hesio: la artikoloj pri ĉiuj 3 distriktaroj, 21 distriktoj, 422 urbaj kaj neurbaj komunumoj tralaboritaj en oktobro kaj novembro 2014 (446 artikoloj aktualigitaj)
  • ✔ Farite Bavario: navigiloj pri la 71 distriktoj kreitaj kaj tekstoj pri ĉiuj komunumoj de ĉiuj distriktoj pene prilaboritaj de la 11-a de novembro 2014 ĝis la 29-a de junio 2015 (2 062 artikoloj, aldone artikoloj pri pluraj riveroj kaj lagoj, kaj pri la Aŭgsburga Alta Pacofesto).
  • ✔ Farite Ĝis la 21-a de novembro 2015 ankaŭ la tekstoj pri ĉiuj komunumoj de Baden-Virtembergo prilaboriĝis, sume 1 104 (forgesiĝis distrikto Reutlingen, en junio 2017 finita).
  • ✔ Farite Ŝlesvigo-Holstinio: jam en aŭgusto 2014 tralaboritaj la artikoloj pri komunumoj de la distriktoj Orienta Holstinio (41 artikoloj) kaj Steinburg (125 artikoloj), en novembro 2015 ĉiuj restaj, sume 1123. Krome navigiloj pri ĉiuj distriktoj kreitaj, aktualaj listoj de komunumoj metitaj en la distriktajn artikolojn.
  • ✔ Farite Meklenburgo-Antaŭpomerio (840 komunumoj): La komunumaj paĝoj jam baze reordiĝis kiam en septembro 2011 komplete reorganiziĝis la federacia lando. En aŭgusto 2016 finprilaboriĝis ĉiuj 840 komunumoj, kaj kreiĝis deko da novaj artikoloj pro komunumoj ekde 2011 kreitaj.
  • ✔ Farite Sarlando: Prilaborita la 18-an kaj 19-an de aŭgusto 2016.
  • ✔ Farite Rejnlando-Palatinato (2304 komunumoj): En aprilo 2016 navigiloj pri ĉiuj distriktoj kreitaj. Komplete prilaboriĝis tiam nur la 141 artikoloj de la distrikto Rhein-Hunsrück. En aŭgusto 2016 la prilaboro per robota helpo progresis, poste ĝis la 19-a de novembro individue kreiĝis la ankoraŭ mankaj tekstoj pri komunumaroj, kaj reviziiĝis la plej multaj robote ŝanĝitaj paĝoj.
  • ✔ Farite Turingio (999 komunumoj): En decembro 2015/januaro 2016 navigiloj pri ĉiuj distriktoj kreitaj, aktualaj listoj de komunumoj metitaj en la distriktajn artikolojn, tralaboritaj ĉiuj artikoloj de la distriktoj Altenburger Land, Eichsfeld, Saale-Holzland, Sonneberg, Wartburg kaj Weimarer Land, en novembro 2016 ankaŭ distrikto Greiz, en junio 2017 distriktoj Gotha, Hildburghausen, Ilm, Kyffhäuser, Nordhausen, Saale-Orla, Saalfeld-Rudolstadt kaj Schmalkalden-Meiningen, kaj en aŭgusto 2017 ankaŭ Sömmerda kaj Unstrut-Hainich.
  • ✔ Farite Saksio: En decembro 2015 jam tralaborita distrikto Ercmontaro, en novembro 2016 distriktoj Bautzen, Centra Saksio, Görlitz, Meißen, Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro kaj Zwickau, en decembro 2016 la lastaj 3 distriktoj. Post kiam la e-lingvaj tekstoj pri germaniaj komunumoj kreiĝis en 2006, la distriktoj de Saksio tute novstrukturiĝis en 2008, do necesis serĉi la novajn distriktojn, novajn mapojn, kaj krome relative multaj komunumoj regrupiĝis al novaj komunumoj, do necesis krei tiujn tekstojn.
  • ✔ Farite Brandenburgio: Distrikto Havelland prilaborita en septembro 2015, la aliaj 13 distriktaj navigiloj kreitaj en aŭgusto 2016, kaj prilaboritaj la tekstoj pri la distriktoj kaj ĉefurboj. Distrikto Ostprignitz-Ruppin farita en aŭgusto 2016, distriktoj Barnim kaj Dahme-Spreewald en decembro 2016, Elbe-Elster en januaro 2017 kaj la lastaj naŭ, nome Märkisch-Oderland, Oberhavel, Oberspreewald-Lausitz, Oder-Spree, Potsdam-Mittelmark, Prignitz, Spree-Neiße, Teltow-Fläming kaj Uckermark, en majo 2017.
  • Finfine ankaŭ ✔ Farite Saksio-Anhalto: Distriktoj Anhalt-Bitterfeld, Burgenland kaj Salzland jam komplete tralaboritaj en februaro 2014, pri la ok aliaj distriktoj navigiloj faritaj la 24-an de aŭgusto 2016. Krome ĝis nun nur malmultaj artikoloj unuope prilaboritaj, restas krei novajn artikolojn por la komunumoj novkreitaj post 2006, kaj aktualigi la paĝojn pri tiuj eksaj komunumoj, kiuj intertempe estas komunumopartoj. En junio 2017 la distriktoj Altmark Salzwedel, Börde, Harco kaj Jerichower Land finprilaboriĝis, en julio 2017 la distrikto Mansfeld-Suda Harco, en aŭgusto la distrikto Saale, fine de septembro la distrikto Stendal . Laborintensa estas precipe trovi kaj prilabori la multajn ekskomunumojn. La resta distrikto kun tre multaj subpaĝoj, nome Wittenberg, pene finiĝis la 16-an de oktobro 2017.

ThomasPusch (diskuto) 10:14, 16 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

Atentu ke post prilaboro de granda parto de la tekstoj pri germaniaj komunumoj (komplete 14 el la 16 landoj, kaj pli-malpli duone la lastaj landoj Saksio-Anhalto kaj Turingio) mi principe malaliĝas el tiu tasko kaj nur se foje restas multa libera tempo daŭrigetos la laborintensan personan transformon de la robotaj kreaĵoj al artikoloĝermoj bonaj laŭ la supraj kriterioj. ThomasPusch (diskuto) komence de marto 2017.

Malgraŭ tiu bremso la 16-an de oktobro 2017 sukcesis finiĝi la grandan projekton de pli ol tri jaroj! ThomasPusch (diskuto) 10:14, 16 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

Problemo kun la parametro montrukoordinatojn[redakti fonton]

Saluton. Mi rimarkis dum la aldono de dua ekzemplo, ke subite aperis du koordinataj ligiloj tute supre dekstre unu super la alia. Tial mi (eventuale provizore) ŝanĝis la ŝablonon tiel, ke nun la parametro montrukoordinatojn=ne ne plu efikas ĉe la koordinatoj en la kesto. La koordinatoj tiam tute malaperus. Do la parametro montrukoordinatojn pli taŭgas por la mapo, kiu estas interne de la informkesto aranĝata per {{situo sur mapo}}. Kiu havas ideon aŭ proponon? --Tlustulimu (diskuto) 18:45, 27 Nov. 2012 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke la parametro montrukoordinatojn estu uzata nur en la dokumentado, ĉar tie povas aperi pli ol unu ekzemplo. En artikoloj kutime ja nur estas unu informkesto, tiel ke la problemo pri koordinataj ligiloj unu sur alia ne okazas. Tial mi proponas, ke ni metu la parametron el la supra listo kaj pli malsupre menciu ĝin kun aparta klarigo. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 11:02, 28 Nov. 2012 (UTC)

Nova sintakso[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis koordinatajn parametrojn laŭ Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Krome mi jam alĝustigis la dokumentadon. La malnovajn ekzemplojn mi metis en alian subpaĝon, tiel ke ili ne perdiĝis. Mi uzis la okazon aranĝi la bildajn parametrojn blazono, flago kaj mapo per helpo de la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. Se vi rimarkas iujn kromefikojn, bonvolu mesaĝi ilin ĉi tie, menciante la uzatan foliumilon kaj la koncernan artikolon kun ligilo. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 4 Jun. 2013 (UTC)

En aŭgusto 2016 Robin van der Vliet ŝanĝis la ŝablonon tiel, ke ĝi ĉiam prenas la vikidatuman informon pri blazono, kaj en la kazo ke en vikidatumoj estas indiko "sen valoro" aŭ angle "no value" (lingvo adaptebla laŭ persona prefero) en la vikidatuma parametro "bildo de blazono" plene ignoras tion kio estas skribata en la koncerna informkesta parametro de la e-lingva artikolo. Tio kreas problemon, ĉar fakte estas multaj komunumoj de Germanio kiuj ne uzas blazonon. En la informkestoj de la artikoloj kutime estas indikoj montri la e-lingvan dosieron "ne havas blazonon.svg" el la vikimedia komunejo, sed la indiko ja ignoriĝas, kaj anstataŭe ekde aŭgusto 2016 aperas misa ruĝa ligilo (vidu ekzemple en Hörsel, sed estas centoj da pliaj ekzemploj). En tiu situacio eĉ pli bonus reveni al la antaŭa stato. Sed la ruzaĵo de Robin van der Vliet bonus, se oni aranĝus tiel, ke la vikidatuma informo uzatas nur tiam kiam la informkesta parametro estas plene malplena, kaj se estas ia indiko de la informkesta parametro, tiam ĝi uziĝu, ideale kun aldona aŭtomatismo se en la e-lingva informkesto estas nenia informo sed en la vikidatuma parametro "bildo de blazono" estas indiko "sen valoro" aŭ angle "no value" ke aŭtomate montriĝu la e-lingva dosiero "ne havas blazonon.svg". ThomasPusch (diskuto) 19:07, 19 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Farita. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:02, 7 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon. ThomasPusch (diskuto) 20:26, 9 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Ekde la ŝanĝoj de Robin van der Vliet en aŭgusto 2016 aŭtomate enpreniĝas komunuma flago, se estas noto en vikidatumoj. Malmultaj germaniaj komunumoj uzas oficialan flagon, sed en iuj paĝoj kiel ekzemple pri Bad Urach tiu flago, tre mallarĝa, prezentiĝas eksterordinare tro granda en la informkesto. Mi proponas kiel antaŭe nur mencii flagon se ĝi estas unuope metata en la esperantlingvan informkeston. En la kazo de la artikolo "Bad Urach" mi mildigas la problemon per aldono de parametro "grandeco de flago = 40ra", por redukti la flagon al senca proporcio al la resta paĝo, sed mi preferus unuope aldoni flagon ol unuope korekti fuŝojn faritajn pro la vikidatuma aŭtomatismo, kiuj korektiĝas nur tiam kiam iu atentanto hazarde kontrolas la informkeston, tiam atentas pri tiu misproporcio kaj mem trovas la solvon aldoni tiun plian parametron. ThomasPusch (diskuto) 17:31, 9 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Grupigo kaj bildo[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ iomete grupigis kaj aligrupigis la parametrojn en la fontokodo, parte laŭ la ŝablono {{informkesto urbo}}. Krome mi aldonis la novan parametron bildo. Ĝi estas jam uzata en kelkaj artikoloj, ekz. Neustrelitz, por tie enmunti iomete truke mapon per {{maplink|frame=yes|plain=yes|type=shape|stroke-width=2|stroke-color=#000000|zoom=8|frame-align=center}}. Tiu kodo baziĝas sur kodo el iu artikolo en la rumana vikipedio. - Matene mi rimarkis per mia poŝtelefono, ke mapo post la informkesto en la artikola fontokodo ŝoviĝas al la komenco de la artikolo, se la ekrano malgrandas. Tio ne bele aspektis. --Tlustulimu (diskuto) 09:11, 1 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Dosiero en la ŝablono[redakti fonton]

Mankas parametro por dosiero en la ŝablono. Ĉu eblus aldoni ĝin kun parametro priskribo de dosiero? Petr Tomasovsky (diskuto) 12:46, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Mapligilo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la informkesto ankoraŭ ne subtenas {{mapligilo}}n. Ĉu mi eble provu aldoni tion? Se jes, mi emus uzi la samajn markilojn kiel ĉe "urbo" en {{informkesto geografiaĵo}}. Tiam ni havus ĉe tia mapo pli grandan unuecon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 2 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉar neniu kontraŭis la proponon, la aldono jam ĉe aliaj informkestoj sufiĉe bone funkcias, mi ĵus ankaŭ aldonis la subtenon por {{mapligilo}} al ĉi tiu informkesto. Krome mi iomete alĝustigis la dokumentadon, tiel ke la tiea ekzemplo bone montras la mapon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:34, 25 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Koordinatoj[redakti fonton]

Saluton. Post diskuto kun ThomasPusch (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) mi forprenis la subtenon por la malnovaj koordinataj parametroj, kiuj estis uzataj okope aŭ eble sesope, tiel ke nun nur funkcias la duopo latitudo kaj longitudo aŭ la rilata Vikidatuma ero geografiaj koordinatoj (P625). La du diskutintoj, do li kaj mi, jam alĝustigis kelkajn artikolojn. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:20, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite LiMr intertempe aranĝis la forprenon de la malnovaj koordinataj parametroj kaj robote aldonis |zomo=10. --Tlustulimu (diskuto) 07:28, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]