Abraham Léon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Léon
Persona informo
Naskonomo Abraham Wejnstok
Naskiĝo 1-an de januaro 1918 (1918-01-01)
en Varsovio
Morto 7-an de oktobro 1944 (1944-10-07) (26-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo politikisto • rezistobatalanto
vdr

Abraham LÉON (naskiĝis en 1918 en Varsovio, mortis la 7-an de oktobro 1944 en Aŭŝvico) estis belga trockiista aktivulo kaj teoriulo de juda origino, murdita de la nazioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Abraham Léon naskiĝis kiel Abram Wejnstok en Varsovio en 1918. Liaj gepatroj, adeptoj de etburĝa cionismo, lasis Pollandon por postkuri la cionistan revon en Palestino; la familio rapide re-elmigris en 1926 en Belgujon. Léon aniĝis kaj poste gvidis la belgujan branĉon de la cionisma maldekstra organizo Ha-Ŝomer ha-Cair (השומר הצעיר, "La Juna Gardo"). En 1936, post kiam li aŭdis paroladon de trockiista gvidanto de la radikalaj belgujaj karbo-ministoj, li firmigis sian internaciajn komunistajn konvinkojn. Inter 1936 kaj 1940, kadre de la moskvaj procesoj, Léon rompis kun Ha-Ŝomer ha-Cair pro ĝia stalinisma orientiĝo. En 1939, ekde la Pakto Ribbentrop-Molotov, la belguja komunisma movado falis en gravan demoraliziĝon, kaj Abraham Léon vivigis la enlandan revolucian marksismon.

Kun Ernest Mandel, Abraham Léon estis unu el la ĉefaj kadruloj tiam rekonstruantaj la belgujan sekcion de la Kvara Internacio. Poste Léon estis unu el la plej gravaj ĉefroluloj en la restarigo de la Eŭropa Sekretariejo de la 4-a Internacio.

Tuj post la murdo de Lev Trockij en 1940, li kontaktis plurajn eksajn regionajn gvidantojn de la partio en Bruselo por krei la trockiistan organizon. Iumomente Léon kunloĝis kun samranga rezistada gvidanto, la germano Martin Monath, al kiu li taskis laboradon ene de la Wehrmacht en la okupita Francujo.

Laŭ Mandel, Léon estis la ĉefa inspiranto de la Revolucia Komunisma Partio kaj li servis kiel politika sekretario kiam estis starigita la unua administra komitato. Léon estis la ĉefredaktoro de La Voie de Lénine ("La Vojo de Lenino"), organo de la Revolucia Komunisma Partio, Belguja Sekcio de la Kvara Internacio, kaj al li oni ŝuldas multajn el la plej gravaj artikoloj publikigita en tiu ĉi gazeto.

Léon estis ankaŭ esenca por fari kontakton kun aliaj sekcioj de la Kvara Internacio en la milittempa Eŭropo, plej malfacila kaj danĝera tasko. En aŭgusto 1942 Léon kunorganizis la unuan renkontiĝon inter la belguja kaj francuja sekcioj; li ankaŭ gvidis la politikan laboron inter la proletaj soldatoj de la Wehrmacht kaj ĉeestis kunvenon de la kaŝitaj fabrikaj komitatoj. Léon admonis belgujajn laboristojn batali kaj kontraŭ Hitler kaj kontraŭ Churchill en la klasika revolucia defetismo por deturni la duan imperiisman mondmiliton en enlandan militon.

En junio 1944 Léon estis arestata de la Feldgendarmerie (germanuja milit-polico) en Karloreĝo. En 1943-44, pro la kolapso de la faŝisma reĝimo de Benito Mussolini en Italujo, la revoluciaj socialistaj laboristoj de Eŭropo eksentis proksima la finon de la milito kaj pro tio venus ŝancoj por la revolucia lukto, kiel okazis fine de la Unua Mondmilito. Léon ludis elstaran rolon en la laboro de la eŭropa konferenco de la Kvara Internacio okazita en februaro 1944. Kiam oni sciis pri la aliancanaj surteriĝoj en Eŭropo, Léon decidis, ke la tempo venis, fine, kiam ĝi ankoraŭ foje estus sekura por li reveni hejmen en Karloreĝon; sed la saman nokton, kiam li alvenis hejmen, la polico perforteniris lian domon. Li estis arestita kaj torturita de la Gestapo. Eĉ sub tiaj kondiĉoj Léon sukcesis kaŝpasigi leterojn el prizono kaj starigi maldikan ligon kun siaj kamaradoj de la belguja partio. Nazioj tuj deportis Léon en Aŭŝvicon, kie li malsaniĝis pro la brutalaj kondiĉoj kaj estis tiam elektata de la SS por esti sendota en gasĉambron. Li estis tiel murdata de la nazioj en septembro 1944 en la aĝo de 26 jaroj.

Teoria verkaro[redakti | redakti fonton]

Abraham Léon estis ĉefe la redaktoro de la tezoj titolitaj La taskoj de la 4a Internacio en Eŭropo, kvankam la plej fama verko de Léon estas La materiisma koncepto pri la juda demando, kiu daŭre estas ĝenerale uzata marksisma analizo de juda soci-ekonomia historio, antisemitismo kaj cionismo. Post lia morto, oni eldonis ĝin en la franca en 1946; tiam ĝi ne ricevis multe da atento, sed akiris renovigitan intereson fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj kiel sekvo de la Sestaga Milito, kiam oni revivigis la rilaton de cionismo kaj kontraŭcionismo ĉe la politika maldekstro, fariĝante la plej influa teksto inter kritikantoj de cionismo en la nova maldekstro. La teksto estas pripensema analizo de la juda demando de historia materialista perspektivo, malgraŭ ke ĝi enhavas klaran ideologian biason kaj negravajn historiajn erarojn.