Ĝermolisto de hungaraj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agost Benárd)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Bonvolu atenti ke en tiu ĉi listo uzatas kaj la internacie kutima metodo mencii unue la personan, poste la familian nomon, ĉiam en la ĉapitra titolo, kaj la hungarlingve kutima metodo mencii unue la familian, poste la personan nomon, ĉiam komence de la unua frazo de la noto. Ĉar laŭ la enpaĝigo de la ĝermolistoj pri esperantisto ĉiu nomo menciiĝas dufoje, eblas apliki ambaŭ sistemojn kaj gvidi laŭeble multajn serĉantojn al la ĝusta informo.

B[redakti | redakti fonton]

József Baksa[redakti | redakti fonton]

BAKSA József (Jozefo, naskiĝis en 1958) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 2006 kaj 2008 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas inĝeniero.

Antal Barasevich[redakti | redakti fonton]

BARASEVICH Antal (naskiĝis en 1926, mortis fine de 1989 en Csákberény (Ĉakbeeenj) multajn jarojn estis UEA-fakdelegito pri forstado.

Rafaelo Bartal[redakti | redakti fonton]

Rafaelo Bartal estis hungara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko

  • Ladislao Buday. LA EKONOMIA UNUECO DE HUNGARUJO. 1921(?) 16 paĝoj 23 X 15 cm

Józsefné Batta[redakti | redakti fonton]

BATTA Józsefné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Gyula Bénik[redakti | redakti fonton]

BÉNIK Gyula estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Miklós Berényi[redakti | redakti fonton]

BERÉNYI Miklós (prononcata [BEre:nji MIklo:ŝ], naskiĝis en 1912, mortis en majo 1989 en Budapeŝto, Hungario) estis dum 20 jaroj la ĉefdelegito de UEA en Hungario; kaj krome fakdelegito pri sporto.

Agost Benárd[redakti | redakti fonton]

BENÁRD Agost (Aŭgusto, naskiĝis la 3-an de januaro 1880 en Budapeŝto, mortis la 22-a de junio 1968 samloke) estis hungara doktoriĝinta kuracisto, kristansocialisma politikisto, ministro kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Munkásbiztosító Pénztár (Laborist-asekura Asocio), kaj prezidanto de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato.

Géza Berki[redakti | redakti fonton]

BERKI Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanio). Direktoro de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo) de tre vigla Esperanto-movado en Debrecen.

C[redakti | redakti fonton]

Jenő Cseszkó[redakti | redakti fonton]

CSESZKÓ Jenő (Eŭgeno) estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Gábor Csiszár[redakti | redakti fonton]

CSISZÁR Gábor (nun 45-jara) estas hungara esperantisto kaj instruisto pri geografio kaj hungara literaturo, vivanta en Budapeŝto. Li estas diplomito de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE). Csiszár interalie tradukis en la hungaran esperantlingvan prozon de Ulrich Becker.

Istvan Csurgai[redakti | redakti fonton]

Stephan CsurgaiIstvan Csurgai, parlamentano el Budapesto, estis reprezentanto de la hungara Esperanto-movado ĉe siminario de AEF en Vieno en 1947[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo. Hungara parlamentano esperantista en Vieno. N-ro 7-8-9; p.116. jul-sept. 1947

D[redakti | redakti fonton]

Leó Dévay[redakti | redakti fonton]

DÉVAY Leó (prononco de la familia nomo [DE:vaj]) estis hungara esperantisto kaj hospitalkuratoro. En 1927 aperis de li la unua parto de detala Hungara-Esperanta Vortaro.

Lajos Domokos[redakti | redakti fonton]

DOMOKOS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

László Dubravszky[redakti | redakti fonton]

DUBRAVSZKY László, verkinto de Sugestoj por kompletigo de la jura/duplomatia terminaro (1984), forpasis 94-jara, la 30-an de oktobro 1999, en Budapeŝto.

E[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Mária Eszes[redakti | redakti fonton]

ESZES Erzsébet Mária estas hungara esperantistino. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas la prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio.

József Eszényi[redakti | redakti fonton]

ESZÉNYI József (naskiĝis la 15-an de julio 1968) estas hungara instruisto kaj esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio kaj laŭ la stato de 2024 krome funkcias kiel estrarano de Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj, faka sekcio de HEA kaj landa sekcio de ILEI.

F[redakti | redakti fonton]

Józsefné Farkas[redakti | redakti fonton]

FARKAS Józsefné estas hungara esperantistino, kiu en 1993 kune kun Éva Tatár honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Jenő Fuchs[redakti | redakti fonton]

FUCHS Jenő (Eŭgeno, prononco de la familia nomo [FUKS]), estis hungara doktoriĝinta advokato kaj esperantisto, naskiĝinta en 1878 en Nagydobos. Ekde la jaro 1909 li estis esperantisto kaj samjare fondis Esperanto-grupon en Mátészalka kunlabore kun Ágoston Marich. Li estis delegito de UEA en Mátészalka dum pli ol 20 jaroj, estis kunlaboranto de La Verda Standardo, kaj tradukis el la hungara la libron Elektitaj Poemoj de Sándor Petőfi, 1910, 55 paĝoj. Krome tamen li tradukis ankoraŭ centojn da pliaj poemoj, el kiuj plejmulto tamen restis en manuskripta formo, interalie la versaĵo Johano la Bravulo de Sándor Petőfi. En 1944 pro sia juda deveno li estis deportita al Aŭŝvico, kie supozeble li mortis.

István Füzesi[redakti | redakti fonton]

FÜZESI István (Stefano) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

G[redakti | redakti fonton]

Ilonka Galambos[redakti | redakti fonton]

GALAMBOS Ilonka (prononco de la familia nomo [GAlamboŝ]), estis hungara Esperanto-instruistino. Ĝi la jaro 1932 ŝi loĝis en Kispest, kaj ekde tiam plurajn jarojn gvidis Esperanto-kursojn en urboj de Danlando laŭ la Cseh-metodo.

Miklós Gádoros[redakti | redakti fonton]

GÁDOROS Miklós (mortis la 20-an de septembro 1977 en Pécs, Hungario) estis hungara esperantisto, kiu multe aktivis en la hungara Esperanto-movado, precipe sur la turisma kampo, kie li iniciatis i. a. la konatan aranĝon IREN.

Mihály Gergely[redakti | redakti fonton]

GERGELY Mihály (Mikaelo) estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

István Gether[redakti | redakti fonton]

GETHER István (Stefano, naskiĝis en 1948) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1994 kaj 1998 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas ekonomo.

Endre Gimes[redakti | redakti fonton]

GIMES Endre (Andreo) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Ervin Gömbös[redakti | redakti fonton]

GÖMBÖS Ervin estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.


H[redakti | redakti fonton]

Béláné Hegedüs[redakti | redakti fonton]

HEGEDÜS Béláné estas hungara esperantistino, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Ferenc Hogai[redakti | redakti fonton]

HOGAI Ferenc (Francisko, naskiĝis la 2-an de oktobro 1884 en Vámosgyörk – mortodato nekonata) estis hungara esperantisto kaj profesoro de lingvoj. Li en la movado konatiĝis per multaj propagandaj paroladoj kaj artikoloj pri Esperanto en la hungara kaj per ampleksa instruado de Esperanto. Li gvidis la okazigon de la Hungaria Esperanto-Kongreso de 1926en Gyöngyös en 1926.

I[redakti | redakti fonton]

László Izsó[redakti | redakti fonton]

IZSÓ László [iĵo laslo] estis hungara esperantisto kaj presisto. Li estis prezidanto de Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL) kaj redaktanto de Antaŭen. Li loĝis en Budapeŝto.

J[redakti | redakti fonton]

Sári John[redakti | redakti fonton]

JOHN Sári (jon), estis hungara oficistino kaj esperantistino. Ŝi esperantistiĝis en 1929, kaj sekve en la 1930-aj jaroj organizis la bibliotekon de Hungara Esperanto-Sociento kaj estis sekretariino de la ekzamena komitato: Multajn jarojn ŝi gvidis kursojn laŭ la Cseh-metodo.

K[redakti | redakti fonton]

Lajos Kapitány[redakti | redakti fonton]

KAPITÁNY Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Béla Kevevári[redakti | redakti fonton]

KEVEVÁRI Béla estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Vilmosné Khek[redakti | redakti fonton]

KHEK Vilmosné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Gyula Bénik kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Rezső Kókai[redakti | redakti fonton]

KÓKAI Rezső estis hungara posedanto de librovendejo kaj esperantisto. Li naskiĝis en 1879 en Budapeŝto. Dum multaj jaroj li estis komitatano de Hungarlanda Esperanto-Societo. Li faris multon por la disvastigo de Esperanto pere de sia firmo, kolektis la Esperanto-librojn aperintajn en Hungario kaj eldonis listojn pri ili. (Ludoviko Kókai)

Lajos Korsós[redakti | redakti fonton]

KORSÓS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

János König[redakti | redakti fonton]

KÖNIG János (Johano, naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1889 en Szekszárd) estis hungara esperantisto kaj profesoro de komerca lernejo. Li estis la gvidanto de la movado en Miskolc, verkis gramatikon (en la gazeto „Reggeli Hírlap“) kaj gvidlibron pri Miskolc.

János Kozma[redakti | redakti fonton]

KOZMA János (Johano, naskiĝis la 19-an de oktobro 1884 en Mezőzombor, naskiĝdato ankoraŭ ne konata) estis hungara esperantisto kaj grekkatolika pastro. Interalie li verkis propagandan broŝuron pri Esperanto en 1911, en 1922 estis eldonisto kaj redaktisto de Katolika Revuo, kaj en la hungara lingvo publikigis multajn artikolojn pri Esperanto.

L[redakti | redakti fonton]

Edit Lindwurm[redakti | redakti fonton]

LINDWURM Edit (naskiĝis la 11-an de septembro 1970) estas hungara esperantistino aktiva ekde la 1980-aj jaroj. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas la ĝenerala vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

János Luczenbacher[redakti | redakti fonton]

LUCZENBACHER János (prononco de la familia nomo [LUcenbaĥer]), ankaŭ konata kiel Johano de Luczenbacher, estis hungara esperantisto kiu mortis dum la Unua Mondmilito. Li estis lerta tradukisto, interalie de du noveloj de Jókai. Kunlaboris al Juna Esperantisto, La Revuo. Laŭ Germana Esperantisto de Novembro 1914 li servis kiel "Einjährig-Freiwilliger" en "Husaren-Regiment, Rudolf-Kaserne" en Kecskemét. Li apartenis en Berlino al la grupo "Merkur" kaj estis foje menciita.

M[redakti | redakti fonton]

Árpád Máthé[redakti | redakti fonton]

MÁTHÉ Árpád (naskiĝis la 8-an de novembro 1936, mortis la 14-an septembro 2015 en Budapeŝto post plurjara malsano, vikidatuma kodo) estis hungara esperantisto kaj doktoriĝinta kemiisto. Li instruis kemion en la universitato de Budapeŝto.

Fervora esperantisto, li ankaŭ instruis en la Esperanto-fako de la Filologia Fakultato de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE) kaj prelegis en la Internacia Kongresa Universitato interalie dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto en Roterdamo (1988), Brajtono (1989), Vieno (1992) kaj Vilno (2005).

N[redakti | redakti fonton]

István Nagy[redakti | redakti fonton]

NAGY István (Stefano) estas hungara esperantisto. Interalie li tradukis La nekonatan dion de Mózsi Ferenc János (1947–2007) el la hungara (la tradukon en 1988 publikigis la eldonejo Fonto).

János Nagy[redakti | redakti fonton]

NAGY János (Johano) estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas la ekonomia vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

István Nagy-Molnár[redakti | redakti fonton]

NAGY-MOLNÁR István (Stefano, prononco de la familia nomo [NAdj-MOLnar])) estis hungara esperantisto kaj ŝtatoficisto (en 1930 pensiiĝinta), kiu post 1918 vivis en Győr. Antaŭ la Unua Mondmilito li estis energia laboranto por Esperanto en Pozsony (nun Bratislavo en Ĉeĥoslovakio). Plurajn jarojn li oficis kiel vicprezidento de Hungarlanda Esperanto-Societo (laŭ Heroldo de Esperanto, 1930. N-o 3. paĝo 3).

P[redakti | redakti fonton]

Imre Pados[redakti | redakti fonton]

PADOS Imre (Emeriko, mortis 69-jara la 13-an de februaro 1967) estis hungara esperantisto, Delegito de UEA en Budafok dum ĉ. 30 jaroj.

Sándor Palkó[redakti | redakti fonton]

PALKÓ Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1911, mortis en 2001) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1949 kaj 1950 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ĝenerala direktoro de la nacia presejo de Monbiletoj.

Samu Patai[redakti | redakti fonton]

PATAI Samu, ankaŭ konata kiel Samuelo Patai estis hungara doktoriĝinta kuracisto kaj esperantisto, naskiĝinta en 1850, kiu ricevis la honoran titoligon „registara ĉefkonsilanto“. Li partoprenis la Esperanto-movadon ekde 1912, estis vicprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo kaj poste elektiĝis hononora prezidanto. Plurfoje li faris publikajn paroladojn por Esperanto (laŭ [[Heroldo de Esperanto, 1930, n-roj l. kaj 7., kaj Enciklopedio de Esperanto, 1934).

Artur Paschkes[redakti | redakti fonton]

Artur PASCHKES, mortis en 1937 dum Hispana Enlanda Milito, kies li estis volontulo en socialisma flanko.

Sándor Péter[redakti | redakti fonton]

PÉTER Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1942, mortis en somero 1995) estis hungara esperantisto, kiu funkciis kiel grupestro en Budapeŝto dum 20 jaroj, instruinto, dungito de Hungara Esperanto-Asocio en 1988-1990. Li multe helpis en 1987 la afrikajn aktivulojn, kiujn UEA venigis al Eŭropo por la Varsovia Universala Kongreso de Esperanto.

Irén Prassing[redakti | redakti fonton]

PRASSING Irén estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Lajos Pusztai[redakti | redakti fonton]

PUSZTAI Lajos (mortis la 16-an de januaro 1988) estis radiospecialisto, kiu iniciatis la Esperanto-elsendojn de Radio Budapest en la sesdekaj jaroj.

R[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Hundbazaro; redaktis: Péter András Rados; tradukis: Kalocsay kaj aliaj, eldonis: HEA 1979

Péter András Rados[redakti | redakti fonton]

RADOS Péter András [RÅdoŝ PEter ÅNdraŝ] (Esperanta persona nomo "Petro"; kromnomoj "Poeto" kaj "Radozo", n. la 30-an de majo 1941, m. la 3-an de marto 2012)[1] estis konata juddevena hungara esperantisto, ofte kontribuinta al Hungara Vivo (1961 ĝis 1969) kaj al Hungara Antologio (nova eldono de 1983). Li eklernis Esperanton komence la 1960-aj jaroj. En la 1980-aj jaroj li partoprenis la fondadon de grupiĝo nomita "Superintensa Esperanto-instrua Asocio" (hungare Szuperintenzív Eszperantó Oktatási Egyesület) aŭ "Fiŝklubo", samkiel ekzemple ankaŭ László Vizi kaj Teodoro Kereszthegyi. Lia filino Virág Rados ("Flora Radoŝ"), n. la 6-an de aprilo 1967, en la 1980-aj jaroj ne estis denaska esperantistino sed lernis la lingvon ankoraŭ en la infanaj jaroj komence de la 1980-a jardeko en kurso de sia patro. Nun precipe laborante kiel ĵurnalisto kaj verkisto, ŝi daŭre praktikas ankaŭ Esperanton.[2] Virág estis la plej aĝa filino, poste sekvis la filino Marcella, frazo Daniel kaj plej juna filino Marie.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Stefano Ragoncza[redakti | redakti fonton]

Stefano RAGONCZA (aŭ plene hungare RAGONCZA István, naskiĝis en 1923, mortis fine de aprilo 1977) estis hungara esperantisto. Li estis aktiva esperantisto dum pluraj jaroj kaj i.a. funkciis kiel fakdelegito de UEA en la hungara ĉefurbo.

Kálmán Romcsek[redakti | redakti fonton]

ROMCSEK Kálmán estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas estrarano de Hungaria Esperanto-Asocio.

S[redakti | redakti fonton]

Vilmos Ságh[redakti | redakti fonton]

SÁGH Vilmos [SA:G VILmoŝ] estas hungara esperantisto, kiu en 1991 honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Árpád Szegedi[redakti | redakti fonton]

SZEGEDI Árpád (naskiĝis 1924, mortis en majo 1993 en Budapeŝto) estis UEA-fakdelegito pri magio.

Imre Szenes[redakti | redakti fonton]

SZENES Imre (Emeriko), konata ĵurnalisto, mortis la 29-an de januaro 2005 en Budapeŝto. Longtempa laborinto en Hungara Esperanto-Asocio, iniciatinto kaj ĉefredaktoro de la iamaj Eszperantó magazin kaj Világ és Nyelv.

Borbála Szerémi[redakti | redakti fonton]

SZERÉMI Borbála (1896-1984) estas hungara esperantistino. Inter la jaroj 1965 kaj 1967 ŝi funkciis kiel prezidantino de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie ŝi estis kunlaborantino de la Laboristmovada Instituto en Budapeŝto.

Alajos Szirom[redakti | redakti fonton]

SZIROM Alajos (naskiĝis 1900 - mortis la 27-a de 27-an de oktobro 1973) estis delegito en Pécs (Hungario), prezidanto de la loka Esperanto-grupo "Sopianae". 50 jarojn s-ro Szirom agadis por la movado.

T[redakti | redakti fonton]

Éva Tatár[redakti | redakti fonton]

TATÁR Éva estas hungara esperantistino, kiu en 1993 kune kun Józsefné Farkas honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Sándor Tóthfalusi[redakti | redakti fonton]

TÓTHFALUSI Sándor (Aleksandro, naskiĝis la 15-an de aprilo 1909, mortis 36-jara la 24-an de junio 1945) estis elstara esperantisto en Debrecen, Hungario kasisto de la loka laborista E-movado. Lian nomon memorigis placo en Debrecen en la 1980-aj jaroj.

V[redakti | redakti fonton]

Márta Vári[redakti | redakti fonton]

VÁRI Márta estas hungara esperantistino, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Ferenc Vasady-Kovács[redakti | redakti fonton]

VASADY-KOVÁCS Ferenc (Francisko, naskiĝis en 1904, mortis en 1977) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1947 kaj 1949 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ŝtatsekretario kaj anstataŭanto de la nacia financministro.

W[redakti | redakti fonton]

Klari Weiszkopf[redakti | redakti fonton]

Weiszkopf Klari estis esperantistino en Hungarujo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis beleckonkurson en la UK 1929.

Z[redakti | redakti fonton]

Enikő Zengő Sereghy[redakti | redakti fonton]

ZENGŐ SEREGHY Enikő estas hungara esperantistino. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas estraranino de Hungaria Esperanto-Asocio.

Károlyné Zipernovszky[redakti | redakti fonton]

ZIPERNOVSZKY Károlyné (prononco [CIpernovski KAroli:ne:], mortis en 1923 en Budapeŝto) estis hungara esperantistino kaj edzino de universitata profesoro. Ŝi estis estrarano de Hungarlanda Esperanto-Societo antaŭ la Unua Mondmilito, propagandis favore al Esperatno precipe inter feministoj, kaj subtenis la Esperanto-movadon per mondonacoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]