Albert Kuntz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Kuntz
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1896 (1896-12-04)
en Bennewitz
Morto 23-an de januaro 1945 (1945-01-23) (48-jaraĝa)
en Memorigloko Mittelbau-Dora
Lingvoj germana
Loĝloko Wedding • Berlin-Mitte
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Internacia Lenina Lernejo
Memorigilo Albert Kuntz
Okupo
Okupo politikisto
vdr
memorŝtono en la naskiĝloko de Kuntz

Albert KUNTZ (naskiĝinta la 4-an de decembro 1896 en Bennewitz, mortinta la 23-an de januaro 1945 apud Nordhausen) estis germana kupristo. Murdite de la nazioj li fariĝis kvazaŭ ikono en GDR kio post Turniĝo science kritikitis kaj ete ŝanĝiĝis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum lia metilernado kunfondis lokan grupon de socialismaj laboristoj en Wurzen kiun li gvidis ekde 1912. En 1915 li aliĝis al la Germana asocio de metallaboristoj. Rekrutite je militservo samjare li faris kontraŭmilitisman laboron inter la soldatoj. En 1916 li estis grave vundita. Li ja povis interese sekvi disde la lazareto la evoluon de Novembra Revolucio (Germanio). Baldaŭ poste li aniĝis al USPD, la maldekstra alo de la socialdemokratoj. La 28-an de julio 1919 Kuntz partoprenis en la fondo de la loka grupo de KPD. Ankaŭ ties prezidanto li iĝis. Dum la puĉo de Kapp en 1920 li estis membro de la laborkomisiono de Wurzen. En 1923, kiel prezidanto de kontrolkomitato, li organizis la akiron de manĝaĵo por la malsataj laboristoj.

Ekde septembro 1923 li laboris en la Okcidenta distriktadministracio de Saksio de KPD. Li estis arestita la 25-an de oktobro 1923, malliberiĝis en aprilo 1924 kaj rejuĝitis al ok monatoj da mallibereco en aŭgusto 1924. Albert Kuntz iris al Chemnitz kaj laboris ĝis 1925 en la estrarano de la komunistoj de Vogtland kaj Ercmontaro. En 1926 li estis dungita de la partio kiel organiza sekretario kaj en 1928 kiel politika sekretario de la hesia-frankfurta estrarano de KPD. Ĉe la 12-a partia kongreso de KPD en 1929 li fariĝis kandidato por la Centra Komitato. Ekde novembro 1929 li frekventis la Internacian Lenin-lernejon en Moskvo. Post lia reveno en julio 1930 li daŭrigis sian laboron porkomunisma. Ekde junio 1931 li estis membro de la prusa parlamento. Li senlace batalis por la agadunueco de la laborista klaso.

La 12-an de marto 1933 li arestitis fare de la nazioj okaze de ĉeesto ĉe kontraŭleĝa konferenco. En April 1935 li estis kondamnita al 18 monatoj en malliberejo. Li estis malliberigita en la prizono de Kaselo-Wehlheiden ĝis aŭgusto 1936; poste oni deportis lin al la koncentrejoj de Lichtenburg kaj Buchenwald.

Kune kun Theodor Neubauer kaj Walter Stoecker li organizis la komunistan rezistadon enkoncentreje. En septembro 1943 li alilokitis al Koncentrejo Mittelbau-Dora (Nordhausen) kie komunisma agado eĉ pli malfacilis. Tamen li sukcesis establi kontakton kun la eksterlandaj kaptitoj. Laŭdire li organizis tamen grupon kaj de ties anoj kaj aliaj ankaŭ sukcesis sabotadoj dum la produktado de la mirakla armilo V-2. Komence de decembro 1944 Albert Kuntz enkarcerigitis en speciala bunkro. Pro vanaj priesploradoj pri kamaradoj li murditis fare de SS-anoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En GDR multaj aferoj nomitis por li, ekz. la Junulargastejo Buchenwald. La figuro de Kuntz krome aperas en la eostgermana filmo Die gefrorenen Blitze de 1967.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]