Alexandre Méchin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre Méchin
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1772 (1772-03-18)
en Parizo
Morto 20-an de septembro 1849 (1849-09-20) (77-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Alexandre Méchin
Profesio
Okupo politikisto • oficisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexandre Edme MÉCHIN estis franca barono, altranga ŝtatoficisto kaj politikisto naskiĝinta en Parizo la 18-an de marto 1772 kaj mortinta en la sama urbo la 20-an de septembro 1849.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de dungito de la ministerio pri milito, Alexandre Méchin estis subtenanto de la franca revolucio de 1789. Li subtenis la Jakobenojn en 1790 antaŭ ol proksimiĝi al la Ĝirondanoj. Pro tio li estis ekziligita la 31-an de majo 1793. Li revenis al Francio post julio kaj sekvis Louis-Marie Stanislas Fréron okaze de misio al suda Francio en oktobro 1795. Reveninte al Parizo, li estis nomumita kabinetestro de la ministro pri internaj aferoj, Pierre Bénézech.

En julio 1798, Alexandre Méchin estis sendita al Malto por anstataŭi Michel Regnaud de Saint-Jean de Angély kiel komisaro de la loka Ekzekutiva Direktorio. Survoje al Malto akompanate de sia edzino S-ino Raoulx, kiu havis la reputacion esti unu el la plej belaj personoj de sia tempo, li tamen estis arestita en Viterbo dum ribelo.

Reveninte al Francio, li oficiis sinsekve kiel prefekto de Landes, de Ruro, de Aisne kaj de Calvados (1810). La 31-an de decembro 1809, li fariĝis barono de la Imperio. Li perdis sian prefektan postenon dum la unua Resurtronigo en 1814, kaj, laŭ Laurent Esnault (Memorlibro pri Caen, jaro 1814), « estis neniel bedaŭrita ; ekde la ribelo pri tritiko, li estis ĝenerale malamita ».

Méchin estis nomumita kiel prefekto de Ille-et-Vilaine dum la Cent-Tagoj la 6-an de aprilo 1815, antaŭ ol denove perdi sian postenon post la batalo de Waterloo.

En 1816, li malfermis bankon kaj estis elektita kiel liberala deputito de la departemento Aisne en 1819.[1] Li estis sukcese reelektita la 25-an de februaro 1824 en la 4-a distrikto de Aisnes (Soissons) kaj la 17-an de novembro 1827[2][3].

Talenta oratoro, li estis unu el la plej viglaj opoziciuloj de la sinsekvaj registaroj de la Resurtronigo, precipe tiu de Joseph de Villèle. Li voĉdonis kontraŭ pluraj esceptaj leĝoj, la nova balotleĝo aŭ la konverto de rentoj. Li amikiĝis kun la generalo Sébastiani, kiu samkiel li estis eksa imperia eminentulo kaj elektita en la sama departemento, cetere proksima konatulo de la reĝo. Méchin estis sendube unu el la unuaj politikistoj, kiuj konsideris konstitucian monarkion refonditan kun la duko de Orléans. Ekde 1823, kiam la ekspedicio al Hispanio liaopinie kreis grandan riskon por la Burbonoj de la plejaĝa branĉo, li diskutis kun Stanislas de Girardin la ideon doni al la duko de Orléans ĝeneralan leŭtenantecon de la reĝlando, « surbaze de peto esprimita de parto de la ĉambroj kaj ia aro da militistoj, ŝtatoficistoj kaj civitanoj ».[4] Tio resumis, kvazaŭ ekzakte, la estontan francan revolucion de 1830.

Post kiam li voĉdonis la adreson de la 221 kontraŭ la registaro de Polignac, Méchin haste iris al la Reĝa Palaco por anonci ties balotaprobon. Li estis reelektita la 23-an de junio 1830[5]. Partoprenanto al la revolucio de 1830, li estis unu el la apogantoj de la propono de François Guizot krei provizoran urban komisionon taskitan pri la administrado de la ĉefurbo, la 29-an de julio 1830. La sekvan tagon, li estis unu el la deputitoj vojaĝantaj al la kastelo de Neuilly por konvinki la dukon de Orléans akcepti la ĝeneralan leŭtenantecon de la reĝlando.

Alexandre Méchin estis tiam nomumita prefekto de la departemento Nord kaj devis, pro tio, denove kandidatiĝi pri sia reelekto kiel deputito la 20-an de decembro 1830. Lia mandato estis sukcese konfirmita.[6] Li tamen ne denove kandidatiĝis okaze de la deputitaj balotoj de 1831 kaj estis nomumita kiel ŝtatokonsilisto. Li emeritiĝis la 12-an de majo 1840.

Alexandre Méchin estis entombigita en la tombejo Saint-Denis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de sia misio al Italio, Méchin redaktis Resumon de mia vojaĝo kaj mia misio al Italio en la jaroj 1798 kaj 1799 kaj rilato de la okazaĵoj kiuj okazis en Viterbo ekde la 27-a de novembro 1798 ĝis la sekva 28-a de decembro (1808) .[7] En 2009, manskribita kopio de tiuj memuaroj estis retrovitaj en Viterbo, ĉe la kolektistino Maria Teresa Anselmi. La manuskripto, redaktita en la itala lingvo de Méchin mem, estis denove publikigita .[8]

Méchin cetere tradukis la Satirojn de Juvenalo al franclingvaj versoj (1817)[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 573 favoraj voĉdonoj el 1089 voĉdonantoj kaj 1495 enskribitaj
  2. 195 favoraj voĉdonoj el 295 voĉdonantoj kaj 343 enskribitaj.
  3. 208 favoraj voĉdonoj el 404 voĉdonantoj kaj 443 enskribitaj.
  4. Citita de Guy Antonetti, Louis-Philippe, p. 551
  5. 251 favoraj voĉdonoj el 344 voĉdonantoj kaj 388 enskribitaj.
  6. 268 favoraj voĉdonoj el 342 voĉdonantoj
  7. Kompleta teksto ĉe la datumbazo Gallica
  8. Eldonoj Archeoares - titolo Memorie. La resistenza viterbese nel biennio repubblicano (1798-1799), eldonita de Fernando Funari Edizioni Archeoares Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Jules Lacroix, Satires de Juvénal et de Perse: traduites en vers français, 1846, introduction, p xiii Rete

Literaturo[redakti | redakti fonton]