Alfonso la 10-a (Kastilio)
publikigita versio estis patrolita je 9 jun. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 9 jun. 2020.
Alfonso la 10-a | ||
---|---|---|
Reĝo de Kastilio kaj Leono | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1221 en Toledo | |
Morto | 4-an de aprilo 1284 (62-jara) en Sevilo | |
Tombo | Sankta Metropola kaj Patriarka Katedralo de Sankta Maria de la Sidejo de Sevilo [#] | |
Religio | katolikismo [#] | |
Etno | Hispanoj [#] | |
Lingvoj | hispana lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Anskaridoj (dinastio Burgundio-Ivrea) [#] | |
Patro | Ferdinando la 3-a [#] | |
Patrino | Elizabet Beatriks de Ŝvabio [#] | |
Gefratoj | Infante Henry of Castile • Philip of Castile • Ferdinand, Count of Aumale • Manuel, Lord of Villena • Frederick of Castile • Sancho of Castile • Eleanora de Kastilio • Ferdinando di Castiglia • Luigi di Castiglia • Berenguela de Castilla • Maria de Castilla [#] | |
Edz(in)o | Violant of Aragon [#] | |
Amkunulo | María Alfonso de León • Mayor Guillen de Guzmán [#] | |
Infanoj | Berengaria of Castile, Lady of Guadalajara • Beatrice of Castile, Marchioness of Montferrat • Ferdinand de la Cerda • Sanĉo la 4-a • Peter of Castile, Lord of Ledesma • John of Castile, Lord of Valencia de Campos • Violant of Castile • James of Castile, Lord of Cameros • Beatrice of Castile • Alfonso Fernández el Niño • Eleanor of Castile • Constanza de Castilla • Martin Alfonso de Castilla • Urraca Alfonso de Castilla • Violante de Castilla • Isabel de Castilla • Leonor de Castilla [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • astronomo • reganto • komponisto • poeto • historiisto • juristo [#] | |
Reĝo de Kastilio ![]() | ||
Dum | 1252-1284 | |
Antaŭulo | Ferdinando la 3-a | |
Sekvanto | Sanĉo la 3-a | |
Reĝo de Leono ![]() | ||
Dum | 1252-1284 | |
Antaŭulo | Ferdinando la 3-a | |
Sekvanto | Sanĉo la 3-a | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Alfonso la 10-a, nomata la Saĝulo (hispane Alfonso X el Sabio, naskiĝis en 1221 en Toledo, mortis en 1284 en Sevilo), estis reĝo de Kastilio kaj Leono (en la nuna Hispanio) (1252-1284). Li estis filo de Fernando la 3-a, la Sanktulo.
Kvankam militema kaj intrigema, li estas pli konata hodiaŭ pro lia kultura agado. Li favoris la uzon de la vulgara kastilia, kiun li helpis disvolviĝi, por ke ĝi fariĝu la oficiala lingvo de la reĝlando. Li mem verkis poezion, kvankam por tio li preferis la galegan.
Li kreis la Akademion de Tradukistoj de Toledo, grupon de saĝuloj kristanaj, judaj kaj islamaj, kiuj retrovis antikvajn tekstojn kaj verŝis ilin al la okcidentaj lingvoj, kio havis grandan influon super la posta eŭropa klereco.
Alfonso verkis aŭ kompilis tekstojn jurajn (Fuero real de Castilla, Código de las siete partidas), historiaj (Crónica general e grand estoria), muzikajn (Cantigas de Santa María) aŭ ludajn (Libros de ajedrez, dados y tablas, unua regularo de la moderna ŝako).
Li klopodis por esti nomumita imperiestro de la Sankta Romia Imperio, pro sia germana patrino, sed ne sukcesis. Li konkeris diversajn andaluzajn urbojn.
Lia unua filo Ferdinando mortis antaŭ la patro, kaj lia dua filo Sanĉo la 3-a, fariĝis reĝo post li, kontraŭ la volo de Alfonso, kiu favoris la rajtojn de la filoj de Fernando.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Alfonso la 10-a kaj lia kortego