Amara melono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
amara melono
Momordica charantia Blanco2.357.png
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Subfamilio: Cucurbitoideae
Genro: Momordica
Specio: Amara melono
Momordica charantia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Amara melonoamara kukurbo (Momordica charantia) estas precipe en Azio ŝatata manĝebla frukto kaj kuracplanto. La planto estas kultivata en Afriko, Azio, Sudameriko kaj Karibio.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

matura frukto

La tigoj estas kuŝantaj aŭ starantaj kaj iĝas ĝis kvin metroj longaj. Ili estas apenaŭ aŭ dense haraj, precipe ĉe la nodoj.

La 0,5 ĝis 7 cm longaj folioj havas tigojn. La foliplato estas 1 ĝis 10 longa kaj 1 ĝis 12,5 larĝa, ovala ĝis ronda kaj korforman bazon. Ankaŭ la folioj havas harojn. La foliplato estas manforme loba kun tri ĝis sep loboj. La ĉiroj estas nebranĉigitaj.

La specio estas monoika kaj seperatseksa. La floroj staras unuope. Ĉe la masklaj floroj la pedunklo estas 0,3 ĝis 5 cm longaj. La brakteo estas 2 ĝis 17 mm longa, larĝe ovala ĝis renforma, kun korforma bazo kaj verda. La florpedunklo longas 2 ĝis 9,5 cm. La flortubo longas 1 ĝis 5 mm, la sepalaj pintoj longas 3 ĝis 7 mm kaj ovalaj. La petaloj estas 1 ĝis 2,5 cm longaj, hel- ĝis malhelflavaj.

Ĉe la inaj floroj la florpedunklo longas 0,2 ĝis 5 cm, la brakteoestas 1 ĝis 12 mm longa. La ovario longas 8 ĝis 11 (malofte ĝis 30) mm langa kaj 2 ĝis 4 mm larĝa. La formo estas ovale-beksimile ĝis fadenece, kun haraj ripoj kaj verukkovrata La flortubo longas 1 ĝis 3 mm. La petaloj longas 0,7 ĝis 1,2 cm.

La frukto estas 2,5 ĝis 4,8 (malofte 11) cm longa kaj 1,5 ĝis 2,3 (malofte 4) cm larĝa, ovale beksimile aŭ elipsoide kun haraj ripoj kaj verukoj. En matura stato ĝi estas forte oranĝkolora kaj malfermiĝas per tri klaboj. La fruktpedunklo longas 3,4 ĝis 15 cm. La semoj havas grandecon de (8 ĝis 11) × (4,5 ĝis 8) × (2 ĝis 3,5) mm. Ili estas ĉirkaŭitaj en glua ruĝa fruktkarno.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

fruktoj sur foiro en Reunio
en strioj tranĉita amara melono (kaj miljaraj ovoj) en Tajpeo

La amaraj melonoj estas disvastigataj tuttropike. Ĝi kreskas sovaĝe ĉe riveraj kaj lagaj bordoj. Ĝi kreskas en Afriko ĝis alteco de 1650 m. En Ameriko ĝi kreskas de Brazilo ĝis la sudoriento de Usono kaj tie estas ofta fiherbo.

Lokaj nomoj[redakti | redakti fonton]

En suda Azio ĝi nomiĝas karela (करेला/urdue کریلا) en la hindie- kaj urdue, karle (कारले) en la marata, kakarakaya (కాకరకాయ) en la telugua, karavila (කරවිල) en la sinhala, karela (કારેલા) en la guĝarata, kalara (କଲରା) en la orija, hāgalakāyi (ಹಾಗಲಕಾಯಿ) en la kanara, paavayka (പാവയ്ക്ക) kaj "kaypakkaya" (കയ്പയ്ക്കായ) en la malajalama, paagarkaai (பாகற்காய்) en la tamila,[1] tite karela (तीते करेला) en la nepala, korola (করলা|করলা) en la bengala, kerela en la asama,changkha en la miza kaj faaga en la maldiva.

En Hindoĉinio la planto nomiĝas ma'reah en la kmera, mara (มะระ) en la taja, kje' hin: ga: thi: en la birma kaj mướp đắngkhổ qua en la vjetnama.

En la insuloj de sudorienta Azio ĝi nomiĝas ampalaya en la filipina, parya en la iloka, peria en la malaja kaj pare en la java kaj indonezia.

En Orientazio la planto nomiĝas kugua (苦瓜, pinjine: kǔguā) en la ĉina, yeoju (여주) en la korea, goya (ごーやー) en la okinava kaj nigauri (苦瓜) en la japana.

En Latinameriko la planto estas konata kiel caraillecarilley en Trinidado kaj Tobago, carillakarela en Gujano, asorosiassorosie en Haitio, sopropo en Surinamo kaj la Dominika respubliko, balsamino en Panamo kaj kelkaj partoj de Mezameriko, ceraseesorosi en Jamajko kaj kelkloke en Karibio kaj partoj de Sudameriko. La okinava kaj japana nomoj estas ankaŭ uzataj en kelkaj regionoj de Sudameriko. En la plej multaj portugal- kaj hispanparolantaj regionoj de Sudameriko la planto estas konata kiel melão de São Caetano.

En Turkio la planto nomiĝas kudhreth narhykudret narı.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La amaraj melonoj estas kulivataj en humide varmaj regionoj de la tropikoj ĝis 500 m super marnivelo. La planto ŝatas fekundajn grundojn kun bona kapablo halti akvon. Oni gvidas la plantojn je spaliroj. Ĉirkaŭ kvin semajnoj post la dissemo la planto ekfloras. Depende de la kultivaroj la nematuraj fruktoj povas esti rikoltataj post unu ĝis tri semajnoj. La fruktoj tiam pezas 80 ĝis 120 g. L rikolto povas esti inter 8 kaj 15 tunoj po hekaro. Malsanoj kaj damaĝbestoj estas maloftaj, eblo pro la multaj venenaj enhavosubstancoj: La amara melono estas sentiva je la akvomelona viruso kaj aliaj virusoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En tropikaj landoj la fruktoj estas vendataj sur foiroj. En la kuirejo da Azio plado kun nematuraj fruktoj estas ŝatata. Antaŭ la preparo kaj post la forpreno de la semoj la frukto estas tranĉita en maldikaj tranĉaĵoj kaj saligita por redukti la amaraj substancoj. En Hindujo, precipe en Bengalujo, ĝi ofte estas servita kiel unua plado.

Folioj, fruktoj, semoj kaj semoleo estas uzataj en la tradicia medicino. Ili enhavas oleon, , insulinsimilajn peptidoj, momordino, karantino kaj momordicino. Nmaturaj fruktoj helpas kontraŭ diabeto. Krome la planto estas uzata por kontraŭagi verminfestiĝon, vezikoŝtonetojn, febron kaj stomakan uceron.[2]

Farmakologio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĝis hodiaŭ nur malmultaj klinikaj studoj aŭ studoj kun bestoj, kiuj dokumentas la efikojn de la amara melono.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • C. Jeffrey: Momordica charantia. In: Flora Zambesiaca, Band 4, 1978. (online). (Merkmale, Verbreitung)
  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, ISBN 0-85199-133-5 (Nutzung, Verbreitung)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. LIM, T. K.. (2013) Edible medicinal and non-medicinal plants. Dordrecht: Springer, p. 331–332. ISBN 9789400717640.
  2. Andrew Chevallier: Das grosse Lexikon der Heilpflanzen. Dorling Kindersley, München/Starnberg 2001, ISBN 3-8310-0167-7, S. 235
  3. J. K. Grover, S. P. Yadav: Pharmacological actions and potential uses of Momordica charantia: a review. J Ethnopharmacol. 93/1/2004. S. 123–132. PMID 15182917

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]