Amerikaj koturnoj
Odontoforedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kalifornia koturno , Callipepla californica
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La Amerikaj koturnoj aŭ Odontoforedoj estas malgrandaj birdoj nur malproksime rilataj al la koturnoj de la Malnova Mondo, sed nomata tiel pro ties simila aspekto kaj kutimaro. La amerikaj specioj estas en sia propra familio Odontoforedoj, dum la malnovmondaj birdoj estas en la familio de Fazanedoj. Tiu familio havas teritoriojn el Kanado al suda Brazilo, kaj unu specio, nome la Kalifornia koturno, estis sukcese enmetita en Novzelando. Granda vario de habitatoj estas uzataj de la familio el tropikaj pluvarbaroj al dezertoj, kvankam malmultaj specioj estas kapablaj travivi je tre malaltaj temperaturoj. Estas 32 specioj en naŭ genroj.
La Amerikaj koturnoj havas ĝenerale mallongajn flugilojn, kolojn kaj vostojn (kvankam la genro Dendrortyx estas longvosta). La bekoj estas mallongaj, iom kurbaj kaj segilecaj. La kruroj estas mallongaj kaj povegaj, kaj ne havas la spronojn de multaj malnovmondaj kokoformaj birdoj. Kvankam ili kapablas fari mallongajn ekojn de forta flugo, la Amerikaj koturnoj preferas piediri, kaj kuros el danĝero (aŭ kaŝiĝos), ekflugante eksplode nur kiel lasta rimedo. La plumaro varias el sablokolora al spektakla, kaj multaj specioj havas ornamajn krestojn aŭ plumojn surkape. Estas modera seksa dimorfismo en plumaro, ĉar maskloj havas pli brilan plumaron.
La Amerikaj koturnoj estas timidaj diurnaj birdoj kaj ĝenerale vivas surgrunde; eĉ la arbokoturnoj kiuj ripozas en altaj arboj ĝenerale manĝas ĉefe surgrunde. Ili estas ĝeneralistoj rilate sian dieton, kaj manĝas insektojn, semojn, vegetaĵaron kaj tuberojn. Dezertoloĝantaj specioj ĉefe manĝas multajn semojn.
Plej parto de la informo pri la reprodukta biologio de la Amerikaj koturnoj venas el la nordamerikaj specioj, kiuj estis pli bone studataj ol tiuj de la Novtropikoj. Oni supozas ĝenerale, ke la familio estas monogama, kaj la nestoj estas konstruataj surgrunde. La ovaro estas granda, tipe ene de la Kokoformaj, kaj gamas el 3–6 ovoj de la arbokoturnoj kaj de la arbarkoturnoj, kaj tiom grande kiom ĝis 10-15 ĉe la Virginia koturno. Kovado daŭras 16-30 tagojn depende de la specio. Idoj estas frumaturaj kaj rapide okazas elnestiĝo por akompani la gepatrojn en grandaj familigrupoj.
La Virginia koturno kaj la Kalifornia koturno estas popularaj ĉasbirdoj kaj ĉasistoj ĉasas multajn, sed tiuj specioj havas ankaŭ pliigitajn teritoriojn por plenumi la ĉasdemandon kaj ne estas minacataj. Kelkaj specioj estas minacataj pro homa agado, kiaj la Barba arbokoturno de Meksiko, kiu estas minacata pro habitatoperdo kaj kontraŭleĝa ĉasado.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Familio Odontoforedoj
- Genro Dendrortyx aŭ Arbokoturnoj
- Barba arbokoturno, Dendrortyx barbatus
- Longvosta arbokoturno, Dendrortyx macroura
- Brunfrunta arbokoturno, Dendrortyx leucophrys
- Genro Oreortyx
- Montokoturno, Oreortyx pictus
- Genro Callipepla aŭ Kalipeploj
- Skvamokoturno, (komune konata ankaŭ kiel Blua koturno) Callipepla squamata
- Eleganta koturno, Callipepla douglasii
- Kalifornia koturno, Callipepla californica
- Gambela koturno, Callipepla gambelii
- Genro Philortyx
- Strikoturno, Philortyx fasciatus
- Genro Colinus aŭ Kolinoj
- Virginia koturno, Colinus virginianus
- Nigragorĝa koturno, Colinus nigrogularis
- Blankavanga koturno aŭ Punktoventra koturno, Colinus leucopogon
- Krestokoturno, Colinus cristatus
- Genro Odontophorus, Arbarkoturnoj aŭ Odontoforoj
- Gujana koturno, Odontophorus gujanensis
- Punktoflugila koturno, Odontophorus capueira
- Nigrorela koturno, Odontophorus melanotis
- Ruĝfrunta koturno, Odontophorus erythrops
- Nigrafrunta koturno, Odontophorus atrifrons
- Bruna arbarkoturno aŭ Kolombianda koturno, Odontophorus hyperythrus
- Nigradorsa koturno, Odontophorus melanonotus
- Ruĝbrusta koturno, Odontophorus speciosus
- Takarkuna koturno, Odontophorus dialeucos
- Santandera koturno, Odontophorus strophium
- Venezuela koturno, Odontophorus columbianus
- Brunkapa koturno, Odontophorus leucolaemus
- Baliviana koturno, Odontophorus balliviani
- Stelkoturno, Odontophorus stellatus
- Punktokoturno, Odontophorus guttatus
- Genro Dactylortyx
- Fajfokoturno, Dactylortyx thoracicus
- Genro Cyrtonyx
- Montezuma koturno, Cyrtonyx montezumae
- Okulmakula koturno, Cyrtonyx ocellatus
- Genro Rhynchortyx
- Flavvizaĝa koturno, Rhynchortyx cinctus
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1994). Handbook of the Birds of the World. Volume 2: New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-15-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- gbwf.org – Koturnoj, Birdobredado & Konservado Arkivigite je 2008-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmetoj pri Amerikaj koturnoj ĉe Internet Bird Collection
|