Montokoturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oreortyx)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montokoturno
Montokoturno
Montokoturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Oreortyx
Specio: O. pictus
Oreortyx pictus
(Baird, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Oreortyx pictus

La Montokoturno, (Oreortyx pictus), estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estas malgranda surgrundoloĝanta birdo de la grupo de Amerikaj koturnoj kaj estas la ununura de la genro Oreortyx, kiu foje estas inkludata en Callipepla. Tio ne taŭgas, ĉar la prauloj de la Montokoturno diverĝis el aliaj Amerikaj koturnoj pli frue ol la kolinoj, ne pli malfrue ol antaŭ 6 ma[1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La averaĝa longo de tiu birdo estas 26-28 cm kun enverguro de 35-40 cm) kaj havas relative mallongajn, rondoformajn flugilojn kaj longajn, senplumajn krurojn. Tiuj birdoj estas facile rekoneblaj pro siaj kapopintaj plumoj, kiuj estas pli mallongaj ĉe la ino. Ili havas brunan vizaĝon kun blanka malantaŭokula strio kiu estas bordo, grizajn kronon, kolon, bruston, iom pli brunecajn dorson kaj unuarangajn vostoplumojn kaj subajn partojn brunajn kaj kun tre markataj blankaj strimakuloj ĉefe flanke.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiuj nearktisaj birdoj loĝas ĉe monta ĉaparalo, okcidente de la Roka Montaro de Usono al Kalifornia Duoninsulo en Meksiko. Ĝi estis enmetita en Brita Kolumbio en Kanado, kaj kelkaj areoj de Vaŝingtonio en Usono. Ĝi povas troviĝi ĝis 3000 m super marnivelo. Ili estas loĝantaj birdoj; tamen kelkaj populacioj povas esti altitudaj migrantoj en kelkaj montaj teritorioj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Montokoturno ĉefe moviĝas piedire, kaj povas moviĝi surprize rapide tra arbustaro kaj subkreskaĵaro. Fine de somero, aŭtune kaj vintre, plenkreskuloj kaj nematuruloj kuniĝas en familiaj grupoj de ĝis 20 birdoj. La birdokutimaro povas esti sekretema. La flugmaniero estas kutime mallonga kaj eksploda, kun multaj rapidaj flugilfrapoj sekve de malrapida glitado surgrundena.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ties dieto konsistas ĉefe el planta materialo kaj ĉefe semoj. La idoj estas klare pli insektovoraj ol la plenkreskuloj, kaj laŭgrade konsumas pli da planta materialo dum ili maturiĝas.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktado ĉe la Montokoturno estas monogama, kaj rare gregema. La ino kutime demetas 9-10 ovojn en simpla skrapaĵo kaŝita inter vegetaĵaro, ofte ĉe la bazo de arbo aŭ arbusto, kutime ĉe akvo. Kovado daŭras 21-25 tagojn, kutime plenumata de la ino kaj rare de la masklo. La idoj estas frumaturaj, kaj elnestiĝo okazas kun la gepatroj nur horojn post eloviĝo.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝi ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN, ĉar ĝi ĝuas ampleksan teritorion. Tamen ties sukceso estas ligata al sufiĉa biotopo, kiu etendas en pli malvarmaj kaj pli aridaj klimatoj. Oni trovis subfosiliajn restaĵojn ekzemple ĉe Rocky Arroyo ĉe la Montoj Guadalupe kaj Groto Shelter, Nov-Meksiko, kie nune jam ne plu sufiĉa habitato ekzistas jam. La trovataj ostoj datas el fino de la lasta glaciepoko ne multe pli antaŭe de 8000 a.K.[2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zink & Blackwell (1998)
  2. Howard (1933)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]