Andrea Gritti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andrea Gritti
Portreto de Andrea Gritti, far Ticiano.
Portreto de Andrea Gritti, far Ticiano.
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1455 (1455-01-01)
en Bardolino
Morto 28-an de decembro 1538 (1538-12-28) (83-jara)
en Venecio
Familianoj
Infano Lodovico Gritti
v  d  r
Information icon.svg
Lia tombo en Venecio.

Andrea Gritti (1455-1538) estis 77-a doĝo de la Venecia Respubliko, Gritti pasis plurajn jarojn en Istanbulo, tiama ĉefurbo de la Otomana Imperio, kiel diplomato komisiita pri zorgado de la veneciaj interesoj antaŭ la kortego de la sultano. En 1499, la otomana registaro lin arestigis akuzante lin pri spionado, tamen, lia amikeco kun la ĉefveziro Mesih Pasha permesis al li foreskapi el certa mortokondamno, kaj pli malfrue li sukcesis liberiĝi, post la fino de la dua milito turko-venecia[1].

Milita kariero[redakti | redakti fonton]

Revenante al Venecio, Gritti okupis registarajn postenojn sed baldaŭ iu milita interveno estis necesa okaze de la sekreta kreado de la Ligo de Kambrajo[2], fine de 1508, kontraŭ la Respubliko de Venecio. En la 14-a de majo 1509 la veneciaj armeoj suferis seriozegan malvenkon antaŭ la francaj trupoj en la Batalo de Anjadelo, perdinte grandan parton de ties surtera militpovo kaj devis forlasi al la invadinto la plej grandan parton de ĝiaj teritorioj norde de Italio. Antaŭ tia situacio, Andrea Gritti estis nomumita estro de la veneciaj trupoj en Trevizo, kiu ekplenumis ribelojn kontraŭ la francajn armeojn, kiuj estis invadintaj la veneciajn marbordojn.

Gritti baldaŭ sukcesis rehavigi Padovon al la venecianoj fine de 1509, krom aliaj sukcesaj venkoj kontrau la trupoj de la Sankta Romia Germana Imperio. Post la morto de la kondotiero Nikolao de Pitiljano (1442–1510), dungita de la venecianoj, Gritti ekprenis la totalan komandon de la veneciaj fortoj surtere militante kontraŭ la francojn kvankam li ne sukcesis malpermesi ties avancojn. Malgraŭ tio, Gritti elmontris grandaj diplomatiajn dotojn, sukcesinte ke la papo Julio la 2-a (1443-1513) forlasis la Ligon de Kambrajo, timante ke la franca teritorio ekspansiis norde de Italio kaj fondis la Sanktan Ligon inter Venecio, la papeco, Hispanio kaj la Sankta Imperio kontraŭ Francio.

Baldaŭ, Gritti komencis estri la diplomatiajn negocadojn por kreado de iu venecia ligo kontraŭ Francio, en 1512, por kune lukti kontraŭ la Sanktan Ligon[3] celante disbati la kreskantan povon de la papeco, tiama aliancito kun Hispanio, Anglio kaj la Sankta Imperio, konservante sian postenon kiel superega estro de la venecia armeo dum la sekvantaj militoj ĝis 1513, kie la kunbatalantoj finis la militon pro reciproka elĉerpiĝo. Eĉ tiele, la paco restis kiel antaŭe, kaj tio implikiĝis en la konservado de ties teritorioj far la Venecia Respubliko krom ties ekonomikaj povoj.

Doĝeco de Venecio[redakti | redakti fonton]

Kiam Gritti elektiĝis en 1523, li celebris traktadon kun Karlo la 5-a (1500-1558) el Hispanio por ke la Venecia Respubliko konserviĝu neŭtrala en la italaj militoj inter francoj kaj hispanoj, konsiderante ke Venecio malmulte gajnus okaze de propra teritoria ekspansio en la Nordo de Italio, krom tio, tiu politiko minacis la Venecian Respublikon suferi tiel katastrofajn malvenkojn kiel tiu de Anajdelo, en 1509. For de tiuj militoj, Gritti klopodis pri la estrado de la veneciaj fortoj ĝis la Mediteraneo.

Dum tiu periodo, la doĝo batalis por ke Francio kaj Hispanio laŭgrade eliminis ilian regadon en la nordo de Italio kaj deviis ties atenton al la avancoj de la Otomana Imperio, en Hungario - ĉefe pro la hungara malvenko en la Batalo de Mohács, en 1526 - kaj al la pligrandigo de la turka ŝipara povo en Mediteraneo, situacioj kiuj plej priokupis la venecian registaron.

Malgraŭ tiu strategio, la venecianoj ne sukcesis eviti atakon de la otomana floto kontraŭ Korfuo, en 1537, kreante novajn militajn scenejojn inter Venecio kaj la otomanoj, kies konkludoj Gritti ne sukcesis ĝis sia morto en decembro 1538.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]